Gastolibro
La gastolibro celas ke oni ĉi tie esprimu sian opinion pri la paĝaro, sendu bondezirojn ks. Se vi volas havi respondon al iuj demandoj aŭ volas pridiskuti ion, por tiuj celoj bonvolu uzi aŭ la kontakt-formularon aŭ la forumojn.
La retadresoj en la gastolibro estas aŭtomate protektataj kontraŭ spam-robotoj.
Por lerni kaj kompari, mi volonte vidus "ekzamen-projektojn" aŭ raportetojn pri principoj (k)aŭ materialoj de ekzamenoj. Ĉu eblas scii, ĉe kiom da organizoj/instancoj ĉi-momente okazas regule ekzamenoj, preter la ekzamenoj de ILEI/UEA? Viaj ofertoj - gratulinde - kreas en ni demandojn. Demandi estas... facile. Pluan sukcesan kaj ĝojplenan laboron deziras al vi. Blazio
Gratulon pro via grava laboro por Esperanto. Mi proponas, ke vi listigu la gastojn laŭ ne nur la datoj, kiam ili vizitis vin sed ankaŭ laŭ la landoj, el kiuj la vizitantoj venas, kaj poste alfabete laŭ la familio nomo.
Gratulon por tiu interesa kaj bela rezulto de tutcerte granda laboro. Ĝi kompreneble helpos al multaj lernantoj kiel ĝi utilos por trafe informi personojn kiuj demandas kiumaniere ili povas lerni Esperanton.
Aliaj personoj jam diris ĉiujn bonajn vortojn al la aŭtoroj de la servo. Mi ne volas ripeti, pro tio nur diras: Dankon! Ni nepre uzos vian produkton.
Bonega iniciato, rapide realigita post la decido fondi la paĝaron. Mi kontribuos ekzercojn kiam tiu parto de la projekto venos al la vico. Mi aldonas www.edukado.net al la kolofono de la gvidilo por "Okulo", kiu eniros presejon post kelkaj horoj.
Revizitante la paĝaron nun en 2002 mi gratulas la plibonigon, esperante ke morgaŭ ĉe la studenta klubofoiro de universitato Monash, studentoj avide forportos la liston de retkursoj proponataj kaj mem fondos E-klubon. Daŭrigu la grandiozan laboron!
ĉi tiu paĝaro konsiderinde pliboniĝis. nun ankaŭ mi sukcesis trovi la ret-kursojn sen granda peno.
amike, renato
Interesa enhavo kaj bone kompostitaj paĝoj kun supersignoj. Mi atendas plian informon pri ekzamentipoj.
edukado.net estas tre bela kaj utila. Elkore mi gratulas al vi ĉiuj.
Mi parte legis, tamen bone impresis min. Mi apogas tion kion diris M. Casartelli. Amike