Gastolibro
La gastolibro celas ke oni ĉi tie esprimu sian opinion pri la paĝaro, sendu bondezirojn ks. Se vi volas havi respondon al iuj demandoj aŭ volas pridiskuti ion, por tiuj celoj bonvolu uzi aŭ la kontakt-formularon aŭ la forumojn.
La retadresoj en la gastolibro estas aŭtomate protektataj kontraŭ spam-robotoj.
Esperanto faris novan, gravan pashon antauhen. Korajn dankojn kaj gratulojn kaj al la teamo kaj al nia movado!
Ege utila hejmpaĝaro. Pri lernolibroj en nacia lingvo povus estonte esti ankaŭ nacilingva priskribo. Bona komenco, daŭrigu!
Gratulon kaj bondezirojn por plua evoluigo. Jam nun, foliuminte nur la paĝojn pri lerniloj kaj retkursoj, mi vidas, ke estas bonkvalita laboro.
Sincerajn gratulojn pri la klara, bone aranĝita, ekvilibra informejo!
Gratulon al la realigantoj: Utilan servon vi proponas. Kaj nature, gratulon al ni, la tutmonda esperantista komunumo. Tiu komunumo kiu jam konas kaj spertas la solvon de la babela problemo en kiu ankorau -badaurinde- vivas la plimuto el la homa socio.
Elkore !, Luis G. RESTREPO RIVAS http://LuisGuillermo.com
Ĉi-jare mi ne instruas. Mi konservas tiun paĝadreson por la venontaj jaroj, ĉar la informfonto ŝajnas al mi tre interesa. Daŭrigu!
Mi konservas precioze vian TTT-ejan adreson ĉar mi devas finlerni Esperanton kaj por tiuj kiuj deziros eklerni la lingvon en mia urbeto eble mi devos esti volontulo kiel instruanto. Elkorajn dankojn pro via laboro kiu fariĝos pli kaj pli utila en la venontaj jaroj, mi ne dubas pro tio kaj mi aldonas ke ĝia Internacieco multe valoras por mi. Elkorajn gratulojn de freŝbakita Esperantistino. Bonan daŭrigon!
Belaspekta, facile uzebla enhave utila: kion oni povos aldoni, krom "Ege bone farita, samideano!"?
Mi esperas, ke la novaĵo de ĝia apero rapide disvastiĝos, kaj oni amplekse uzos ĝin.
Tre bela laboro. Ĝi tute kongruas kun la dua prioritato de la labor-plano de UEA: instruado.
Mi provos popularigi vian servon. Daŭrigu. Eventuale enmetu paĝojn, kiujn mi ne vidis pri lerniloj en naciaj lingvoj. Amike,
Renato Corsetti
prezidanto de UEA
Ankaŭ nome de la Tirola Esperanto-grupeto mi volas gratuli vin pro tiu ĉi tre utilega hejmpaĝo.
Kiel mi vidis, ankaŭ Direktoro Mayer laborante en la Internacia Esperanto-Muzeo jam skribis al vi.
Kvankam mi vivas en Aŭstrio, estas tre malfacile por ni ĉiam turniĝi al IE-M. Ankaŭ en Innsbruck estas instruata E-on en la universitato. Sed ĉefe en mia regiono mi povas diri laŭ mia propra sperto, ke Esperanto-instruado estas la plej bezonata E-aktiveco, sed en mia regiono estas oferataj renkontiĝojn kie oni denove parolas ĉefe en la germana. Mi persone ankaŭ decidis prepariĝi al ekzamenoj de ILEA/UEA kaj mi jam mendis la informilon konsernante tiuj ĉi ekzamenoj. Pro tio mi nun tre ĝojas, ke kun edukado.net mi nun trovis la plej bonan subtenon rilate al tiu ĉi temo.
Dirite mallonge: Via servo estas unika kaj urĝe bezonata en Esperantio !!!