Gastolibro
La gastolibro celas ke oni ĉi tie esprimu sian opinion pri la paĝaro, sendu bondezirojn ks. Se vi volas havi respondon al iuj demandoj aŭ volas pridiskuti ion, por tiuj celoj bonvolu uzi aŭ la kontakt-formularon aŭ la forumojn.
La retadresoj en la gastolibro estas aŭtomate protektataj kontraŭ spam-robotoj.
Estas tre bone legi komentojn de homoj el aliaj landoj, kiuj ne parolas la anglan lingvon.
Multe da gastoj havigu al vi sufiĉe da forto por plua (kun)laboro!
Bonege kaj gratulon al ĉiuj pro la forta laboro! http://www3.sympatico.ca/translator/
Gratulon al la teamo!!! Estas vere elstara laboro kaj utilega retpaĝo. Jam nun mi trovis bezonitajn informojn pri kelkaj instruiloj, kiujn mi konis nur laŭtitole. Mi esperas, ke la listo iom post iom ĉiam larĝiĝos, ja estas aperintaj lernolibroj, kiujn la listo ne enhavas ankoraŭ. Bonan laboron kaj forton por la daŭrigo! Kaj ankoraŭfoje: GRATULOJN! ;)
Mi opinias, ke la paĝo estas tre utila kaj altkvalita. Post iom da analizo mi certe sendos pli koncizan opinion al la kompilantojn. Dankon pro la realigo de utila porpedagoga ideo! Axel Orszag-Krysz
Unu el la plej bone kaj profesie aranĝitaj e-hejmpaĝoj! Gratulon al la laborteamo kaj pluan progreson estontece!
Mi vere ŝatus havi tian TTT-ejon por la instruado de la franca lingvo: bone elpensita, diligente kaj inteligente farita, utila ĉu por rapida orientiĝo, ĉu por specifa serĉo. Gratulon!
Tutkore dankon kaj gratulon pro via gravega laboro!
Karaj geamikoj, nome de la loka grupo Esperanto 80, mi gratulegas pro tia GRAVA laboro kaj ttt-ejo. Tutcerte ofte utilos. Bonan daŭrigon! Sincere via, Jean-Claude
Tutsincere mi gratulas ĉiujn, kiuj kontribuis por krei tiun gravegan kaj nepran ttt-ejon. Plej korajn bondezizojn por la sukceso de tia projekto!