Gastolibro
La gastolibro celas ke oni ĉi tie esprimu sian opinion pri la paĝaro, sendu bondezirojn ks. Se vi volas havi respondon al iuj demandoj aŭ volas pridiskuti ion, por tiuj celoj bonvolu uzi aŭ la kontakt-formularon aŭ la forumojn.
La retadresoj en la gastolibro estas aŭtomate protektataj kontraŭ spam-robotoj.
Grava ilo por tiuj, kiuj gvidas aliajn al nia kara lingvo... Daŭrigu !!!
Tre utila servo kun bone kolektita, granda materialo. Estas tre ĝojinde, ke la lernolibroj en via paĝaro estas ankaŭ karakterizataj; ke oni ne nur informas, sed - ekzemple - ankaŭ ebligas atingi la elektronikajn kursojn. Koncerne la lingvaĵon: evitu kunokazigon de pluraj konsonantoj ĉe kunmetitaj vortoj - por kelkaj tiaĵoj estas malfacilaj. Cetere ĉio ŝajnas esti en ordo. Ŝparu (kaj ne kreu) ne-vorteskajn mallongigojn), por ke substantivoj de Espertnato ankaŭ post ducent jaroj estu substantivoj. Estas gratulinda ankaŭ la sukceso kunlaborigi homojn: dankon al ĉiu partopreninto.
Estas bone ankaŭ por ni, profitantoj de la servo, ke ni povas kunagadi kaj komunikiĝi - ekzemple, ke oni rajtas kaj povas tuj esprimi sian opinion. Mi miras, kiom multaj jam estas reagintaj, kvankam nur kelkloke oni aperigis pli frue informojn pri la paĝaro. Kelkfoje oni atendas jarojn je reago. Ankaŭ tio montras, ke la formo kaj teĥniko elektronikaj estas ege avantaĝaj, gratulon pro la uzo de la atingeblaj rimedoj. Mi kun ĝojo vidas ankaŭ la jaman kunlaboremon de sukcesaj pedagogoj de diversaj regionoj, laborantaj je diversaj aĝogrupoj kaj kursotipoj. Blazio Vaha
Dankon pro la grandega laboro! Kiu ĝisdatigos kaj kiom ofte? Certe aperos pliaj retkursoj, ekzemple en Brazilo aperis ĵuse kaj estis recenzita por Esperantolehti en la finna. Sukceson kaj konstantan utiliĝon! Saliko
Elstara ideo kiun mi certe uzos. Vi ja kreas gravan ilon por tiuj kiuj instruas la internacian lingvon. Elkoran Dankon.
Dankon pro la tre utila helpilo,kie mi trovis ĉion bezonan.
Lingvo, kies ekzisto rekte dependas de ĝia instruado, nepre bezonas tian hejmpaĝon! Vi kreis do vere bezonatan forumon, kiu helpos en la disvastigo de Esperanto. Koran gratulon! (Internacia Esperanto Muzeo, Vieno)
Gratulon pro ĉi tiu unua paŝo direkte al disponigo de la informoj kaj laboriloj, kiujn la Esperanto-instruantoj bezonas. Kiam kaj kiel la daŭrigo? Mi ligos EDUKADO.net en la ekpaĝo de ILEI.
Tutkoran gratulon pro tre profesie ellaborita kaj interesoplena retpaĝaro!
Utila kaj valora retprogramo. Mi informos al pliaj kolegoj. Bv daŭrigi la bonan laboron!
Belege! Por Sveda Esperanto Instituto estas edukado.net tre utila. Mi skribos pli alian fojon.