Gastolibro

La gastolibro celas ke oni ĉi tie esprimu sian opinion pri la paĝaro, sendu bondezirojn ks. Se vi volas havi respondon al iuj demandoj aŭ volas pridiskuti ion, por tiuj celoj bonvolu uzi aŭ la kontakt-formularon aŭ la forumojn.

La retadresoj en la gastolibro estas aŭtomate protektataj kontraŭ spam-robotoj.

 Aldoni novan mesaĝon

78.
Dematheis Alessandro (Italujo, Torino) je 2002-02-03 00:00:00

Bonege. Mi enmetos tiun ĉi adreson en la internacia disko Gustumado de Esperanto

77.
Razen Manandhar (Nepalo, Katmando) je 2002-01-23 00:00:00

Nepre, estas bonega loko por ni ĉiuj. Mi ne volas ripeti ĉion.... Nur lasu min diziri ĉion bonon por ĝia daŭra enstonto... Elkoran gratulon... La plej alta monto de la mondo donu al vi altecon...

76.
Joacir Camboim (Brazilo, Manaus - Amazonio) je 2002-01-21 00:00:00

Tiu paĝo helpos ĉiujn instruistojn kaj lernantojn. Sukceson al ĉiuj.

75.
Cui Jiayou (Ĉinujo, Heilongjiang) je 2002-01-20 00:00:00

Al mi plaĉas la hejmo, kiu estas tre interesa kaj elstara. Gratulon varmegan al vi kaj dankon pro via laborado!

74.
SO Jinsu (Sud-Koreujo, Seulo) je 2002-01-16 00:00:00

Mi sendas freŝan aeron de oriento por doni pli da energio al kontribuantoj ! Gratulon al vi ĉiuj, feliĉon al ĉiuj vizitantoj.

73.
blazio vaha (Hungarujo, Budapeŝto) je 2002-01-16 00:00:00

Ripetante miajn gratulojn, mi aldonas, ke se oni (ĉefe aŭtoroj mem) helpus, eblus eventuale aranĝi la lernolibrojn ankaŭ laŭ vendolokoj (aĉeteblo) kaj landoj... kion oni povas akiri en tiu aŭ alia lando (ĉi-momente, ĉi-monato, ĉi-jare). Ĉu jes? Blazio Vaha

72.
Karel KRAFT (Ĉeĥujo, Meza Bohemio, Zupanovice ĉe Dobris) je 2002-01-16 00:00:00

Gratulon al via ekpaŝo! Jen plua pruvo pri niaj kapabloj kapti okazon en novaj kondiĉoj. La TTT-mondo vere ege akcelos niajn interkontaktojn. La retpaĝoj fariĝu vasta forumo por ĉiuj aspektoj de la eduka kampo. Mi antaŭĝojas malfermon de pluaj rubrikoj kaj deziras daŭran sukceson al via / nia strebado!

71.
Liu Baoguo (Ĉinujo, Hefei, Anhui) je 2002-01-15 00:00:00

Tre bela loko por geesperantistoj, viziti la paĝon estas ĝuo!

70.
Marc B. (Francujo, Parizo) je 2002-01-15 00:00:00

Ja tio mankis. La informoj estas interesaj kaj la aspekto tute plaĉa. Gratulon!

69.
Rubeno Fernández Asensio (Hispanujo, Katalunio) je 2002-01-11 00:00:00

Sen iniciatoj kiaj tiu ĉi, la Esperanto-instruistoj plu laboros kvazaŭ ĉiu el ili estus la lasta esperantisto sur la planedo. Ju pli da informoj ili interŝanĝos, des pli la homfortoj bone distribuiĝos kaj pli da laboro por disvastigo estos elfarata. La daŭrigantoj de ĉi tiu retadreso bonvolu neniam senkuraĝiĝi!

 Aldoni novan mesaĝon

1 ... 76 77 78 79 80 81 82 83 ... 87

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.