Gastolibro

La gastolibro celas ke oni ĉi tie esprimu sian opinion pri la paĝaro, sendu bondezirojn ks. Se vi volas havi respondon al iuj demandoj aŭ volas pridiskuti ion, por tiuj celoj bonvolu uzi aŭ la kontakt-formularon aŭ la forumojn.

La retadresoj en la gastolibro estas aŭtomate protektataj kontraŭ spam-robotoj.

 Aldoni novan mesaĝon

70.
Marc B. (Francujo, Parizo) je 2002-01-15 00:00:00

Ja tio mankis. La informoj estas interesaj kaj la aspekto tute plaĉa. Gratulon!

69.
Rubeno Fernández Asensio (Hispanujo, Katalunio) je 2002-01-11 00:00:00

Sen iniciatoj kiaj tiu ĉi, la Esperanto-instruistoj plu laboros kvazaŭ ĉiu el ili estus la lasta esperantisto sur la planedo. Ju pli da informoj ili interŝanĝos, des pli la homfortoj bone distribuiĝos kaj pli da laboro por disvastigo estos elfarata. La daŭrigantoj de ĉi tiu retadreso bonvolu neniam senkuraĝiĝi!

68.
Joel Afonso Francisco (Brazilo) je 2002-01-10 00:00:00

Pro manko de tempo hodiau mi apenau vizitis la paĝon! Ĝis la venonta! Amike, Joel

67.
Carlos Alvarenga (Brazilo, Niterói) je 2002-01-09 00:00:00

Mi tre ŝatis la hejmpaĝon. Bonega laboro !

66.
Zsofia Korody (Hungarujo, Budapest) je 2002-01-09 00:00:00

Gratulojn! Bone uzeblan, bele formitan paĝaron mi trovis ĉi tie kun multegaj interesaj informoj. Mi deziras al vi pluajn sukcesojn kaj forton por la daŭrigo.

65.
Tautorat, Ina (Germanujo, Berlin) je 2002-01-07 00:00:00

Vere tre bona kaj jam delonge bezonata laboro. Gratulon! Kaj eĉ tute novaj kiel la retkurso de www.EsperantoLand.de (ĝenerala informejo por germanlingvanoj) jam enestas. Bonege!

64.
Ronald Glossop (Usono, Sankta-Luiso, Mizuri) je 2002-01-04 00:00:00

Mi tre ĝojas, ke ĉi tiu grava fonto de informo estas havebla al ni. Mi supozas, ke la kvanto de informo kreskos ĉar ĉiuj povos aldoni titolojn al la katalogo. Ekzemple, nun ne estas la titoloj de la diversaj libretoj verkitaj de Charlotte Kohrs: La Bela Planedo, Dek Demandoj, Dek Fabeloj, Ni Esploru la Mondon, Janico kaj Johano Kantas Esperante (kun kasedo).
Mi sendos al vi ekzemplerojn de ili. Ciuj estas havebla ĉe Esperanto Ligo por Nord-Ameriko, P.O. Box 1129, El Cerrito CA 94530, Usono. Oni povos mendi ilin ankaw de Ronald Glossop, Direktoro, Infanoj ĉirkaw la Mondo, 8894 Berkay Avenue, Jennings MO 63136 Usono.

63.
Probal Daŝgupto (Barato, Hajdrabado) je 2002-01-04 00:00:00

Mi tre ĝojas, ke tiel altkvalitan paĝon oni jam sukcesas funkciigi. La profesieconivelo de niaj laboroj devas daŭre plialtiĝi. La prizorgantoj de ĉi tiu paĝo rolos kiel modelo por multaj aliaj el ni.

62.
Samuel Desseaux (Francujo, Hem) je 2001-12-31 00:00:00

Tre bela kaj interesa laboro. Se la teamo konsentas, mi bonvolus helpi vin por evoluigi la ttt-ejon (tio interesus min multa multa!!!) Bonan jaron 2002 al ĉiuj!

61.
D-ro Marcelo Casartelli (Argentino) je 2001-12-30 00:00:00

S-ro Administranto: Inter la rete atingeblaj Kursoj oni ne inkludis nian Kurson de Esperanto por hispanlingvanoj (www.institutoesperanto.com.ar)

 Aldoni novan mesaĝon

1 ... 77 78 79 80 81 82 83 84 ... 87

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati kaj ESF.