Gastolibro
La gastolibro celas ke oni ĉi tie esprimu sian opinion pri la paĝaro, sendu bondezirojn ks. Se vi volas havi respondon al iuj demandoj aŭ volas pridiskuti ion, por tiuj celoj bonvolu uzi aŭ la kontakt-formularon aŭ la forumojn.
La retadresoj en la gastolibro estas aŭtomate protektataj kontraŭ spam-robotoj.
Belaspekta, facile uzebla enhave utila: kion oni povos aldoni, krom "Ege bone farita, samideano!"?
Mi esperas, ke la novaĵo de ĝia apero rapide disvastiĝos, kaj oni amplekse uzos ĝin.
Bonege kaj gratulon al ĉiuj pro la forta laboro! http://www3.sympatico.ca/translator/
Multe da gastoj havigu al vi sufiĉe da forto por plua (kun)laboro!
Estas tre bone legi komentojn de homoj el aliaj landoj, kiuj ne parolas la anglan lingvon.
Gratulon al la bonaj iniciato kaj realigo en la nomo Esperanto-fako de Universitato ELTE. La ĵus aperinta "Felvételi tájékoztató" [Informilo por priakcepta ekzameno por supera studado] atestas pri la pluekzisto de nia fako sur altlerneja nivelo. Multajn sukcesojn!
Belege! Por Sveda Esperanto Instituto estas edukado.net tre utila. Mi skribos pli alian fojon.
Utila kaj valora retprogramo. Mi informos al pliaj kolegoj. Bv daŭrigi la bonan laboron!
Mi opinias, ke la paĝo estas tre utila kaj altkvalita. Post iom da analizo mi certe sendos pli koncizan opinion al la kompilantojn. Dankon pro la realigo de utila porpedagoga ideo! Axel Orszag-Krysz
Gratulon al la teamo!!! Estas vere elstara laboro kaj utilega retpaĝo. Jam nun mi trovis bezonitajn informojn pri kelkaj instruiloj, kiujn mi konis nur laŭtitole. Mi esperas, ke la listo iom post iom ĉiam larĝiĝos, ja estas aperintaj lernolibroj, kiujn la listo ne enhavas ankoraŭ. Bonan laboron kaj forton por la daŭrigo! Kaj ankoraŭfoje: GRATULOJN! ;)
Unu el la plej bone kaj profesie aranĝitaj e-hejmpaĝoj! Gratulon al la laborteamo kaj pluan progreson estontece!