Diplomlaboraĵoj

La klarigon pri la tipoj de la diplomlaboraĵoj bv. legi ĉi tie.

Reveni al la serĉilo | Ĝustigi la serĉparametrojn

Entute trafoj: 340

Titolo  Nomo  Jaro  Lando ↑ Lasta redakto 
51

Lingvokulturemoj en esperantaj tradukoj de ukrainaj tekstoj

La diplomlaborajho estas dedichita al tradukado de ukraina kultursigvnifa leksiko al Esperanto. Estas pristuditaj beletraj kaj sciencpopularaj tekstoj.

Alia

DANYLYUK, Nina2009PL - Pollando2010-12-07 20:46:58
52

Analizo de la vortoprovizo de kvar lernolibroj

Vidante, iom time, la evoluon de la internacia lingvo rilate al ĝia vortaro, mi provis difini ĉi-rilate la spiriton de la lingvo kaj mi volis scii ĉu tiun spiriton de la lingvo oni bone transdonas dum instruado. Mi analizis kvar instrulibrojn kaj mi konstatis ke ĝenerale – en la limoj de mia studmaterialo – ne estas klara atento pri tiu aspekto de instruado de la lingvo.

Esperantologio
Instruado/edukado kaj internacia lingvo

DELMOTTE, Alain2005PL - Pollando2011-02-06 22:36:14
53

La Esperanta gazetaro

La disertaĵo prezentas la Esperanto-gazetaron konsiderante ĝiajn soci-lingvajn antaupremisojn, sferon de agado, strukturon, trajtojn, sociajn funkciojn, metodojn, rimedojn, kaj evoluprogrnozojn. Unu ĉapitro preiskribas la staton (klasifikon) de la Espeeranto-gazetaro en la jaro 1962, kio konsistigas interesan materialon por komparstudoj. La analizo de la E-gazetaro el 1961 estis farita surbaze de enketado de multaj redaktoroj kaj propra esplorado en la E-Muzeo en Vieno. La laboraĵo estas grandparte tradukita en E. Ĝia 11-paĝa resumo aperis anglalingve en la scienca revuo de Pola Ĵhurnalista Asocio, "International Review of Journalism", n-ro 1/1966

Internacia lingvo kaj gazetaro

DOBRZYŃSKI, Roman1963PL - Pollando2010-10-12 09:34:11
54

Rolo de turismaj ĉiĉeronoj en edukado.

Raporto pri esploro de turistoj-esperantistoj troviĝas sur 10 paĝoj.

Instruado/edukado kaj internacia lingvo

TYBLEWSKI, Tyburcjusz1975PL - Pollando2011-06-25 06:23:28
55

Rolo de Esperanto en la internaciisma edukado de altlerneja junularo

En kelkaj urboj en diversaj polaj altlernejoj oni esploris, per speciale preparitaj enketoj, gestudentojn agantajn en Pola Studenta Esperanto-Movado. La celo estis pravigi, ke kono de Esperanto helpas al internacieca (humanisma) edukado, rompas antaŭjuĝojn kaj alproksimigas diversajn naciojn.

Instruado/edukado kaj internacia lingvo

MICHALAK (EDZ. GADACSINÉ), Elzbieta1978PL - Pollando2010-12-08 20:38:43
56

La kolektivo de esperantistoj - en la direkto de kultura integriĝo

Internacia lingvo kaj socipolitiko

PIETRAS, Beata2008PL - Pollando2010-11-04 22:54:45
57

Aŭtomata tradukado de Esperanto al la pola lingvo

Informadiko kaj Esperanto

KOSEK, Michał2006PL - Pollando2011-01-30 21:03:28
58

Lernado de planlingvo je la ekzemplo de Esperanto

Instruado/edukado kaj internacia lingvo

GRUSZKA, Agnieszka2006PL - Pollando2010-11-04 22:34:19
59

La kulturo de Esperanto

Alia

BŁACHUT, Urszula2006PL - Pollando2010-11-04 22:44:51
60

Esperantismo, la faktoro de internacia edukado

Edukata individuo eliras el sia "nebulscia" stato dank' al diversaj faktoroj. Unu el tuij estas la Internacia Lingvo, kiu- krom la difinita scipovo interkompreniĝi kun reprezentantoj de aliaj etnoj- donas la ŝancon alproprigi elekteblajn elementojn de alies kulturo. Tiel ĝi kunformas la personecon de individuo.

Instruado/edukado kaj internacia lingvo

TYBLEWSKI, Tyburcjusz1968PL - Pollando2011-06-24 06:03:24
1 2 3 4 5 6 7 8 9 ... 34

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati kaj ESF.