|
Titolo |
Nomo |
Jaro |
Lando ↑ |
Lasta redakto |
71 | Tamtamo. Vestoj. Stratobruoj. Uzo de kiu lingvo, de kiuj lingvoj, en kiuj kuntekstoj. Interlingvistiko | GROSJEAN, Mireille | 2014 | PL - Pollando | 2015-08-15 20:38:34 |
72 | La laboraĵo prezentas informadon pri Esperanto kiel pluekspluatindan fenomenon, ĉefe en la kampo de aŭdio-videaj materialoj. La kreado (kaj posta uzo) de la filmo „Esperanto estas...“ pruvis, ke eblas atingi relative vastan publikon tra la mondo pere de moderna, alloga film-materialo pri Esperanto. La centmiloj da spektoj pruvas allogecon de tiamaniera prezento de la temo, ĉefe pere de interreto. Aperigo de filmoj en interreto (ĉefe en la popularega film-retejo YouTube) – ĉu kun informa/propaganda, aŭ instrua, aŭ ankaŭ kultura enhavo ebligas kiel eble plej vastan publikon por la prezentata temo. Alia | BALÁŽ, Peter | 2011 | PL - Pollando | 2011-09-29 08:38:48 |
73 | Instruado/edukado kaj internacia lingvo | GRUSZKA, Agnieszka | 2006 | PL - Pollando | 2010-11-04 22:34:19 |
74 | Internacia lingvo kaj socipolitiko | PIETRAS, Beata | 2008 | PL - Pollando | 2010-11-04 22:54:45 |
75 | Unu el la plej gravaj problemoj pri instruado de Esperanto kuŝas en la fakto, ke ofte, almenaù en Francio, la personoj, kiuj sin dediĉas al tiu tasko, ne sufiĉe regas la lingvon. Tiu laboraĵo provas atentigi ilin kaj la lernantojn pri la plej oftaj malfacilaĵoj kiujn renkontas franclingvaj Esperanto-parolantoj, rilate al gramatiko aù elekto de Esperanto-vortoj kaj proponas ekzemplojn de korektaj dirmanieroj. Instruado/edukado kaj internacia lingvo | JAUSIONS, ANNE | 2008 | PL - Pollando | 2010-11-06 19:50:38 |
76 | Internacia lingvo kaj bibliotekoj | BEM, Sylwia | 2010 | PL - Pollando | 2010-11-07 09:43:38 |
77 | La Faka Katalogo de Esperantaj Librokolektoj el Regiono de Suprasilezio (PL) estis prilaborita en jaroj 2006--2012 de la amatora katalogisto-esperantisto kun celo popularigi E-literaturon inter esperantistoj kaj NE-esperantistoj apoge al Esperanta-pola versio permesanta poligi aŭ esperantigi titolan kaj prinotan kampon. de ĉiu libropozicio.
Ĉiuj kampoj de bibliografia priskribo estas priskribitaj esperantlingve, sed en formo maksimume internaciigita (laŭ Zamenhofa ideo).
La laboraĵho havas aktuale popularsciencan karakteron (en la presita kaj nerecenzita formo) kaj post rekonstruo de ĝia tipografia kaj scienca aspekto , pretendos al scienca kontribuaĵo en kategorio de internaciaj katalogoj.
Surbaze de la katalogo venis ideo fondi silezian E-bibliotekon, sed la librokolekto ne estis ankoraŭ transdonita al la Instituto de Bibliotekscienco en Katowice. Retan, popularan version de la katalogo, oni eniras per la retpagho: www.esperanto-katalogo.eu. Sukcesan serchadon !!! Internacia lingvo kaj bibliotekoj | WALASZEK, Jerzy Antoni | 2012 | PL - Pollando | 2013-05-21 07:36:42 |
78 | Alia | GARRIDO, Albert Stalin | 2019 | PH - Filipinoj | 2019-12-19 00:16:51 |
79 | En konvencia komputila lingva analizo, lingvoj tradicie estas esprimataj en formalaj gramatikoj kaj analizitaj per algoritmoj LR (k) aŭ LL (k).
Tamen la grandeco, komplekseco kaj ambiguecoj de naturlingva prilaborado faras ĉi tiujn ilojn maltaŭgaj por naturlingva prilaborado (NLP).
En ĉi tiu tezo oni esploras kiom taŭgas ĉi tiuj iloj por esprimi kaj analizi Esperanton. Oni prezentas ankaŭ morfologian analizilon por Esperanto kiel sintaksa analizilo.[El la resumo de la diplomlaboraĵo] Informadiko kaj Esperanto | AASGAARD, Bente Christine | 2006 | NO - Norvegujo | 2021-08-20 17:25:36 |
80 | Studo pri la baza vortordo en Esperanto kaj ties modifeblo sub la influo de pragmatikaj kaj strukturaj faktoroj (enfokusigo, topikigo, emfazo, silabopezo de moveblaj vortoj, k.s.). La verko baziĝas sur trastudo de modernaj tekstoj kaj sur enketoj ĉe kelkaj dekoj da esperantistoj de diversaj gepatralingvaj fonoj. Esperantologio | JANSEN, Wim | 2007 | NL - Nederlando | 2010-11-21 14:15:07 |