Diplomlaboraĵoj
La klarigon pri la tipoj de la diplomlaboraĵoj bv. legi ĉi tie.
Reveni al la serĉilo | Ĝustigi la serĉparametrojn
Entute trafoj: 340
Titolo | Nomo | Jaro | Lando ↑ | Lasta redakto | |
---|---|---|---|---|---|
61 | Derivaĵoj kun -ej- en Esperanto fone de polaj loknomojLa analizo de la -ej- derivaĵoj troviĝantaj en "Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto" kondukas al konkludoj pri: a) la defino de la semantika malreguleco de la Esperantaj ej-derivaĵoj kompare al la loko-nomoj en la pola; b) la problemo de amplekseco kaj specialiĝo de iliaj signifoj. Esperantologio | GROMEK, Elzbieta | 1984 | PL - Pollando | 2010-10-30 19:08:05 |
62 | Klasifiko de la Esperanto-substantivoj kun la sufikso -aĵ- , kompare kun la polaj signif-ekvivalentojLa ĉefa kriterio de la klasifiko estas semantikaj rilatoj inter la bazovortoj kaj derivaĵoj kun -aĵ- .Do, la substantivoj estas dividitaj en grupojn ligitajn per analoga vortfara motiveco; estas indikitaj semantike regule kaj neregule kreitaj vortoj. Krome , la disertacio montras, laŭ elektitaj ekzemploj, tiujn kazojn, kiuj -se temas pri la vortfara motiveco- estas similaj en Esperanto kaj en la pola; krome estas ankaŭ priskribita certaj diferencoj en la vortfarado de ambaŭ lingvoj. Pritraktitaj estas nur tiuj derevaĵoj, kiujn registras "Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto. Esperantologio | HENN, Anna | 1984 | PL - Pollando | 2010-10-30 20:34:00 |
63 | La kulturo de EsperantoAlia | BŁACHUT, Urszula | 2006 | PL - Pollando | 2010-11-04 22:44:51 |
64 | Interlingvistiko. Objekto, celoj, taskoj, metodojLa laboraĵo enkondukas al ĝenerala teorio de internaciaj planlingvoj. Ĝi prezentas provon sisteme prezenti lingvistikan laborkampon de interlingvistiko (laŭ la latina interlingu(a) + istiko, t.e. domeno de scienco okupiĝanta pri planlingvoj kaj pri literaturo ekzistanta en tiaj lingvoj). Konsideroj koncentriĝas sur ĝia esplorobjekto, ĝiaj celoj, ĝiaj taskoj, ĝiaj metodoj, ĝia momenta esplorsituacio kaj ĝiaj evoluperspektivoj. Apartan lokon okupas prezento de strukturo, funkcio kaj evoluo de internaciaj planlingvoj kiel Esperanto, Ido, Volapük, Occidental-Interlingue, Interlingua kaj aliaj. La laboraĵo enhavas krome detalan tipologion de planlingvoj konstruitaj dedukte kaj indukte, tio estas planlingvoj skemismaj (ekz. Esperanto, Ido) kaj planlingvoj naturalismaj (ekz. Novial, Interlingua). Priskriboj de planlingvoj estas akompanataj de multnombraj komparoj kun etnaj lingvoj. Interlingvistiko | SAKAGUCHI, Alicja | 1999 | PL - Pollando | 2010-11-15 13:10:46 |
65 | Membroj de esperantistaj kuboj en LodzoLa aŭtoro esploris la agadon (dokumente, observe kaj enkete) de 5 Lodzaj Esperanto-kluboj. Interesis lin ĉefe motivoj entrepreni la lernadon de la lingvo Esperanto kaj membriĝi al la koncerna esperantista klubo. Lian atenton turnis ankaŭ la realigo de individuaj, personoj bezonoj de la klubanoj. Alia | ZARZECKI, Eugeniusz | 1966 | PL - Pollando | 2011-07-02 07:00:34 |
66 |
| DELMOTTE, Alain | 2005 | PL - Pollando | 2011-02-06 22:36:14 |
67 |
| GROSJEAN, Mireille | 2014 | PL - Pollando | 2015-08-15 20:38:34 |
68 | Pritakso de tri Esperanto-lernolibrojLa aŭtoro analizas el metodika vidpunkto la taŭgecon de tri plej ofte uzataj polaj lernolibroj de Esperanto.. Surbaze de la analizo, li entreprenas verkon de modela lernolibro de Espernao por poloj, konforma al la nunaj atingoj de metodiko instrui fremdajn lingvojn. Instruado/edukado kaj internacia lingvo | MALEWICZ, Edward | 1975 | PL - Pollando | 2010-11-29 22:15:38 |
69 | Esperanto-bibliotekoj en la mondoLa aŭtoro priskribas elektitajn Esperantajn bibliotekojn (ŝtatajn, asociajn kaj privatajn) en la mondo kaj sur tiu ĉi fono ŝi klopodas montri la staton de polaj bibliotekoj enhavantaj Esperanatajn eldonaĵojn. En la studo estas prezentitaj la plej gravaj kaj grandaj Esperantaj bibliotekoj, ilia historio kaj aktuala stato kaj ankaŭ laboroj sur la propaganda-informa kampo. Por la Esperanto-libraro estas grave, ĉu ĝin prizorgas profesia bibliotekisto, ĉu ĝi posedas katalogon, ĉu eblas pruntepreni librojn, ktp. La analizo koncernas precipe eŭropajn librarojn, ĉar la aŭtoron ne atingis informoj pri ekstereŭropaj bibliotekoj. La entreprenita analizo baziĝas ĉefe sur fontoj ricevintaj de diversaj lokoj (korespondado, statutoj, enketoj, opinioj de bibliotekestraroj). Internacia lingvo kaj bibliotekoj | WORSZTYNOWICZ, Eleonora | 1984 | PL - Pollando | 2013-06-27 20:39:04 |
70 |
| DANYLYUK, Nina | 2009 | PL - Pollando | 2010-12-07 20:46:58 |