Diplomlaboraĵoj
La klarigon pri la tipoj de la diplomlaboraĵoj bv. legi ĉi tie.
Reveni al la serĉilo | Ĝustigi la serĉparametrojn
Entute trafoj: 339
Titolo | Nomo ↓ | Jaro | Lando | Lasta redakto | |
---|---|---|---|---|---|
101 | Pri internacia helplingvo rilate al la homaj rajtojhomaj rajtoj, juro Alia | FAUVART-BASTOUL, Louis | 1902 | FR - Francujo | 2010-10-13 19:24:45 |
102 | La lingvo Esperanto kaj ĝia internacia signifoDosiero alŝutota. Alia | FEDRO, Olga | 2009 | PL - Pollando | 2010-12-07 12:05:05 |
103 | Kiel faciligas la lingvo Esperanto la lernadon de la rusa lingvo?La verkinto proponas la lernejan instruadon de la Internacia Lingvo. Komence ŝi skribas pri la graveco de Esperanto. Poste ŝi okupiĝas pri problemoj de la hodiaŭa fremdlingva instruado kaj prezentas kelkajn lingvajn aspektojn de Esperanto. Havante tiajn karakterizaĵojn ĝi povas helpi en la lernado de aliaj fremdaj lingvoj. La Lingvo Internacia apartenas al la hind-eŭropa lingvo-familio. Famaj lingvistoj esperantistaj jam okupiĝis pri tiu problemo: Géza Barczi, Istvan Szerdahelyi, Otto Haszpra; ŝi citas iliajn opiniojn kaj ankaŭ skribas pri la Maribora internacia pedagogia eksperimento. Laŭ la rezultoj de du mezuradoj, oni tiris la konkludon, ke Esperanto estas pli facile alproprigebla ol iu ajn alia lingvo inter la cirkonstancoj de kutimaj lernejaj instruadoj. Instruado/edukado kaj internacia lingvo | FELLEGI, Terézia | 1978 | HU - Hungarujo | 2010-10-23 19:49:04 |
104 | Esploro pri la interreta konduto de esperantistoj——enketo inter UEA-membrojAlia | FENG, Jing-lin | 2010 | CN - Ĉinujo | 2016-02-28 13:58:33 |
105 | La ekonomia signifo de Esperanto.Pravigo de internacia helplingvo; problemoj de artefarita lingvo. Esploroj kaj provoj atingi la celon de helplingvo per aliaj vivantaj kaj mortintaj lingvoj. Evoluo de Esperanto. Esperanto en lernejoj, mem-studado, lernolibroj, tradukoj, gazetoj, aliaj presaĵoj, vojaĝtrafiko, reklamo, dungado. Kiuj ekonomiaj avantaĝoj estas kreeblaj? Rigardo al estonta evoluo. Internacia lingvo kaj socipolitiko | FERNHUBER, Adalbert | 1956 | DE - Germanujo | 2010-10-23 20:11:07 |
106 | Pri Revoluciuloj kaj Teknologiemuloj: Perado, Spaco kaj Tempo inter Esperanto-ParolantojSurbaze de longdaŭra etnografia kampolaboro inter Esperanto-parolantoj kaj esperantistoj –plejparte, sed ne nur, en Parizo – mia disertacio demandas: kiel povas la Esperanto-komunumo kaj movado praktike ekzisti, se Esperanto-parolantoj estas ĉie en la mondo kaj, kelkfoje, ne kunhavas multajn komunajn interesojn krom la lingvo, kiun ili parolas? Kreita en la fino de la deknaŭa jarcento kaj historie subtenata kaj de intelektuloj kaj de maldekstraj aktivuloj ekde ĝia kreado, Esperanto nuntempe ankaŭ interesigas junulojn per sia interreta uzo. Iĝante pli ol lingvo, Esperanto kreigis ampleksan kaj geografie dispelitan parolkomunumon, lingvon-bazitan socian movadon, kaj diversajn kosmopolitajn principojn kaj specojn de sociumado ligitajn al ĉi tiu lingvo. Mi celas kontribui al debatoj pri kosmopolitismo, tutmondiĝo, internacia komunikado, internacia cirkulado kaj vojaĝado kaj esperoj pri estonteco, samkiel pri politika, interreta kaj lingva aktivismo, per analizo de perspektivoj de Esperantoparolantoj kaj esperantistoj. Emfazante la kontrastajn ideojn, kiuj asertas Esperanton kiel 'afero de la pasinteco' kaj 'la lingvo de la estonteco', mi studas la manierojn, kiujn la lingvo estas uzata nuntempe, pere de ĉiutagaj praktikoj, kiel peranto inter homoj de malsamaj naciecoj kaj lingvaj fonoj. Francio, ĉefe Parizo, estas loko kie miaj esplordemandoj koincidas kun naciaj debatoj pri politiko kaj lingvoj. Tio kreas fruktodonan medion por analizi kiel Esperanto estas ofte rigardata pere de engaĝiĝoj kun tradiciaj sociaj movadoj kaj politikaj agadkaŭzoj (kiel komunismo, anarkiismo kaj pacismo) aŭ, alimaniere, kiel intelekta ludo kaj ilo por konstrui sociumecajn retojn kiuj transiras la limojn de la franca teritorio. El ĉi tiuj diskutoj, mia ĉefa argumento estas, ke la efemera naturo de la materialiĝoj de la Esperanto-komunumo estas tiu kiu igas engaĝiĝojn kun ĉi tiu lingvo aparte allogan kaj produktivan por siaj parolantoj kaj subtenantoj. Esperantologio Historio de Esperanto-Movado Interlingvistiko Internacia lingvo kaj socipolitiko | FIANS, Guilherme | 2019 | GB - Britujo | 2022-09-28 08:34:30 |
107 | Kial Esperanto en la unua-grada lernejo?La verko, post personaj pripensoj pri la utileco de Esperanto en la unua-gradaj lernejoj, kiuj uzas la Freinet-metodon kaj la projektpedagogion, komparas ricevitajn rezultojn. La unuaj estas tiuj post la instruado de la nederlanda en "ordinara" klaso (6-a), la duaj estas post la instruado en miksita Freinet-klaso (4-a, 5-a, 6-a) post 15 horoj da Esperanto-instruado. Instruado/edukado kaj internacia lingvo | FIGAS, Eric | 1988 | BE - Belgujo | 2014-10-08 19:41:20 |
108 | La angla kaj Esperanto: du lingvoj por internacia komunikadoKomparo inter la uzo, uzeblo kaj uzindo de la angla kaj Esperanto kiel lingvoj por internacia komunikado, inkluzive de detala enketo dissendita al esperantistoj kaj neesperantistoj. Lingvistikaj komparstudoj inter Eo kaj aliaj lingvoj | FLEUR, Manon | 2010 | NL - Nederlando | 2010-10-24 11:44:40 |
109 | Sociologia studo de la Esperanto-MovadoMankas ĝenerale nacilingva informado pri Esperanto por interesitaj nespecialistoj. Ĉi tiu libro deziras plenigi tiun mankon. La libro sisteme analizas la historion de Esperanto el sociologia vidpunkto kaj speciale atentigas pri la fakto, ke multaj apogantoj de Esperanto ligas la lingvon al pli larĝaj valoro-orientigoj, kiel paco kaj internacia solidareco. La movadajn celojn la aŭtoro ekzamenas en la historia kunteksto de internaciaj rilatoj, precipe en Eŭropo. Alia interesa temo estas diskuto pri la evoluo de lingvoj kaj sociologia analizo de la Ido-skismo. En la dua parto, la situacio de Esperanto en Britio estas detale priskribita. Internacia lingvo kaj socipolitiko | FORSTER, Peter G. | 1977 | GB - Britujo | 2010-10-25 21:16:30 |
110 | Zoologiaj terminoj de la Universala VortaroInternacia lingvo kaj scienco | FŐZŐ, Mária | 1984 | HU - Hungarujo | 2011-02-12 17:14:52 |