Diplomlaboraĵoj
La klarigon pri la tipoj de la diplomlaboraĵoj bv. legi ĉi tie.
Reveni al la serĉilo | Ĝustigi la serĉparametrojn
Entute trafoj: 340
Titolo | Nomo ↓ | Jaro | Lando | Lasta redakto | |
---|---|---|---|---|---|
121 | Adpoziciaj Gramatikoj. Multlingva gramatika formalismo por aŭtomata tekstprilaborado.En komputika lingvistiko, la formala reprezentado de la gramatiko de etnaj lingvoj estas ankoraŭ malferma kaj malfacila temo. Fakte, estas formalaj gramatikoj kiuj pretendas redukti la lingvan strukturon al sintakso, sen leksika aŭ semantika reprezentado. Troviĝas ankaŭ aliroj leksike pli riĉaj, kiel ekzemple dependenco-gramatikoj, sed tiuj perdas esprimivon laŭ vidpunkto de la formaleco. Adpoziciaj gramatikoj (adgramoj) estas nova gramatika formalismo kiu preteras tiujn limbarojn. Gˆibazigˆasjeintuicio de Pennacchietti, kiu kunmetis logikan priskribon de prepozicioj fare de Brøndal, tesneran nocion de valenco, dikotomaˆjon altrafigilo/gvidosigno deLangacker,kajpioniranlaboronpriperau ̆tomatatradukadofaredeSil- vio Ceccato. La rezulto estas preskau ̆-formalan priskribon de adpozicioj, kiuj estas la kunmetiloj de la lingva strukturo. Tiu cˆi priskribo nomigˆas ad- pozicia spaco (adspaco). La adpozicia spaco de ĉiu lingvo faratas de kvar adpoziciaj tipoj: Plus (⊕), Minus (⊖), Onigo (⊘), Obligo (⊗). La rezulta strukturo estas konive solida kaj interesa laŭ formala vidpunkto, ĉar adpozicia arbo (ad-arbo) povas konstruati kiel speciala porfira arbo, preterirante la nebulan koncepton de dependenco laŭ Tesnière. Ĉi tiu doktora disertaĵo sukcesas fari kroman paŝon post la laboro de Pennacchietti. Fakte, ĉi tie adgramoj konsideras kiel lasta unuo de lingvoj la morfemon, ne la vorton, kaj sekve ili ofertas koheran teorion por morfologio kaj sintakso. Krome, faratas klara disiĝo en la vortaro inter adspaco, kies elementoj estas esence fermaj morfemoj, kaj leksiko, farata de malfermaj morfemoj. Denove ekde struktura sintakso fare de Tesnière, malfermaj morfemoj havas fundamentan gramatikan karakteron: nomiga (O), aldonebla (A, kiel modifanto de nomigiloj), kaj krome verba (I) kaj cirkonstanca (E, kiel modifanto de verboj). La tesnera aliro estas kontrolita per la rezultoj en komparo inter gramatikoj de tipologie foraj lingvoj fare de Whorf. La dua parto montras, ke adgramoj estas komputeblaj, ĉar realigitaj per formalismo forta kaj firma. Krome, ekzemplo de la formala modelo estas proponita per Esperanto, tiel, ke la taŭgeco de la modelo lingvavidpunkte estu klara. Propre, la formala modelo estus uzata en ekkonteoria scenaro, ĝuste ĉizita laŭ la okazo. Tiu ĉi scenaro nomiĝas la ‘ludo de la traduko’, kaj ĝi estas mensa eksperimento, samkiel Turing. Oni donas eĉ etan ekzemplon. La tria parto montras la realigon en ĉiaj aspektoj: fakte la realigo de Esperanto faratas de entute 179 da logikaj formuloj, kaj, ene de tiu aro, 56 estas predikatoj kaj la resto reguloj. La formala modelo esperigas pri ĝeneraliga valido al ĉia ajn lingvo. Kiel fari tion klarigitas dise en la tria parto. La disertaĵo montras, ke adgramoj estas plenpova formalismo de lingvaj gramatikoj, ĉar ili estas samtempe lingve trairpovaj, konive grundaj kaj komputike belsonaj. Informadiko kaj Esperanto Alia | GOBBO, Federico | 2009 | IT - Italujo | 2010-10-11 10:12:51 |
122 | La dilemo de Esperanto: inter helplingva vokado kaj naturighoEsperantologio Interlingvistiko Internacia lingvo kaj religio Internacia lingvo kaj socipolitiko | GOBBO, Federico | 1998 | IT - Italujo | 2011-05-02 13:05:51 |
123 | La historio de la lerneja Esperanto-instruado en HungarioInstruado/edukado kaj internacia lingvo | GÖNYE, Anikó | 1995 | HU - Hungarujo | 2010-10-21 07:17:11 |
124 | "Nomina agentis" en Esperanto kompare kun la angla, araba, rusa, serbokroata kaj turka lingvojVerŝajne neniam ĝis nun oni faris tiel vasta-skalan komparon de iu lingva fenomeno (la nomo de agentoj) en Esperanto kun aliaj lingvoj. En ĉi tiu kazo gravas ne tiom la nombro de la lingvoj, kiom la diverseco de la komparataj lingvoj. La laboraĵo estas vere unika en sia speco. Esperantologio | ĜORĜEVIC, Slobodanka | 1986 | YU - Jugoslavio | 2010-10-30 19:55:10 |
125 | Derivaĵoj kun -ej- en Esperanto fone de polaj loknomojLa analizo de la -ej- derivaĵoj troviĝantaj en "Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto" kondukas al konkludoj pri: a) la defino de la semantika malreguleco de la Esperantaj ej-derivaĵoj kompare al la loko-nomoj en la pola; b) la problemo de amplekseco kaj specialiĝo de iliaj signifoj. Esperantologio | GROMEK, Elzbieta | 1984 | PL - Pollando | 2010-10-30 19:08:05 |
126 | Komunikado en AfrikoTamtamo. Vestoj. Stratobruoj. Uzo de kiu lingvo, de kiuj lingvoj, en kiuj kuntekstoj. Interlingvistiko | GROSJEAN, Mireille | 2014 | PL - Pollando | 2015-08-15 20:38:34 |
127 | Lernado de planlingvo je la ekzemplo de EsperantoInstruado/edukado kaj internacia lingvo | GRUSZKA, Agnieszka | 2006 | PL - Pollando | 2010-11-04 22:34:19 |
128 | Ĝis revido: Prilaborado de porkomencanta vidbendkurso en la internacia lingvo EsperantoLa disertaĵo prezentas la tekston de proponata ok-leciona porkomencanta vidbendkurso. Kompaktdisko enhavas la plenan tekston (en Esperanto) kun filmita specimena leciono. La ĉapitroj de la disertaĵo esploras i.a. la rolon de vidbendo-materialo en la klasĉambro kaj kiamaniere ĝin ekspluati. Instruado/edukado kaj internacia lingvo | GUBBINS, Paul | 2003 | GB - Britujo | 2010-10-20 20:39:33 |
129 | Esplorado de la geografiaj nomoj en Esperanto. - Provo por unuecigi la toponimion en EsperantoSpecoj de landnomoj en Esperanto, mezuro kaj spcoj de nom-adaptado Esperantologio | GYARMATHY, Zsolt | 1975 | HU - Hungarujo | 2010-12-30 11:26:28 |
130 | La lingvo Esperanto kiel literatura esprimilo"Historia pritrakto de Esperanto-literaturo de 1887 ĝis 1970 kaj stilistika analizo de traduka kaj originala Esperanto-poezio". (El la katalogo) Esperanta literaturo | HAGLER, Margaret Grace | 1971 | US - Usono | 2010-10-27 14:01:20 |