Diplomlaboraĵoj
La klarigon pri la tipoj de la diplomlaboraĵoj bv. legi ĉi tie.
Reveni al la serĉilo | Ĝustigi la serĉparametrojn
Entute trafoj: 340
Titolo | Nomo ↓ | Jaro | Lando | Lasta redakto | |
---|---|---|---|---|---|
131 | Signifo de la planlingvo Esperanto kiel internacia komunikiloA. pritrakto de propraj tezoj: 1. Esperanto helpas al la popolinterkomprenado kaj estas la kontraŭo de la amatorisma senvorteco. 2. La kreskanta interdependeco de la popoloj sur la monda merkato postulas globan komunikilon kiel Esperanto. B. Ĝeneralaj streboj de la interlingvistiko speciale rilate al Esperanto: 1. Ekspliko de la lingvoproblemo 2. La Esperanto de Zamenhof kaj ĝia historia evoluo 3. Esperanto nuntempe 4. Pri la gramatiko de Esperanto C. Bibliografio (la verkinto) Internacia lingvo kaj gazetaro | HALTNER, Thomas | 1989 | DE - Germanujo | 2011-12-04 07:43:27 |
132 | Otto Jespersen kaj la internacia lingvoLa verkinto ellaboris kaj analizis la vivoverkon rilate kun la artefaritaj lingvoj de unu el la plej konataj lingvistoj, patro de interlingvistiko. La laboraĵo enhave estas bona kaj riĉe dokumentita, tamen eblas riproĉi kelkajn formajn solvojn. Ŝajnas ke ŝi ne estas sperta pri la logika redaktado kaj formulado de siaj pensoj. Bedaŭrinde, sufiĉe multaj lingvaj kaj stilaj eraroj malaltigas la kvaliton de la laboraĵo.(IPR 4/1990) Historio de Esperanto-Movado | HAVASI, József Zoltánné | 1989 | HU - Hungarujo | 2011-08-15 10:38:09 |
133 | Gramatika progreso en tri lernolibroj de EsperantoPor prepari rekomendon, kiuj gramatikaj konceptoj estu instruataj en Esperanto en kiu vicordo, tri konataj Esperanto-lernolibroj estas analizitaj pri la gramatika progreso. Estas la "Baza Cseh-kurso", la germana versio "Esperanto - direkt" de la lernolibro de Stano Marček kaj la libro "Esperanto por lernejaj klasoj" de Josias Barboza. Do, celo de ĉi tiu laboraĵo estas respondi la demandon, en kiu vicordo kaj kiamaniere la tri lernolibroj de Esperanto instruas la gramatikaĵojn. Instruado/edukado kaj internacia lingvo | HECKING, Matthias | 2020 | PL - Pollando | 2020-10-20 18:49:42 |
134 | Klasifiko de la Esperanto-substantivoj kun la sufikso -aĵ- , kompare kun la polaj signif-ekvivalentojLa ĉefa kriterio de la klasifiko estas semantikaj rilatoj inter la bazovortoj kaj derivaĵoj kun -aĵ- .Do, la substantivoj estas dividitaj en grupojn ligitajn per analoga vortfara motiveco; estas indikitaj semantike regule kaj neregule kreitaj vortoj. Krome , la disertacio montras, laŭ elektitaj ekzemploj, tiujn kazojn, kiuj -se temas pri la vortfara motiveco- estas similaj en Esperanto kaj en la pola; krome estas ankaŭ priskribita certaj diferencoj en la vortfarado de ambaŭ lingvoj. Pritraktitaj estas nur tiuj derevaĵoj, kiujn registras "Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto. Esperantologio | HENN, Anna | 1984 | PL - Pollando | 2010-10-30 20:34:00 |
135 | Esperantisma pontoreligio. Studo pri religiaj trajtoj en la frua epoko.Historia-hermeneutika esploro pri la fontoj de la interna ideo kaj ĝia evoluo, pri la religiaj ideoj de Zamenhof kaj iliaj diversaj formuloj kaj pri cetera religia influo al la frua esperantismo. Konkludo: Esperanta Hilelismo estas la plej taŭga nomo por la religiaj ideoj de Zamenhoj kaj uni el la fundamentaj ŝtonoj de la esperantismo. Internacia lingvo kaj religio | HENRIKSON, Hans | 1980 | SE - Svedujo | 2011-02-06 21:06:28 |
136 | Pri klasado de vortospecoj de EsperantoEsperantologio | HIGASIG^IMA, Juko | 2012 | JP - Japanujo | 2016-09-02 03:17:49 |
137 | Kompara studo pri vortfarado de Korea Lingvo kaj EsperantoCitaĵo el al letero de la aŭtoro: "En ĉi tiu tezo ni atentis pri la vortfaradoj de korea lingvo kaj Esperanto. Mi studis pri iliaj karakteroj kaj reciproke malsamaj fenomenoj, per komparado kaj anallizo, kaj klopodis konfirmi la lingvistikajn faktojn kiom produktivaj estas la vortfaradoj de ambaŭ lingvoj. Tie ĉi diakronaj lingvistikaj fenomenoj ne estis menciitaj kaj ankaŭ la ĉindevenaj vortoj uzataj en korea lingvo ne estis traktataj rigardite tiel, ke ili estas en la kategorio de pruntvortoj. Mi estas konvinkita, ke korea lingvo kaj Esperanto havas reciproke similajn morfologiajn strukturojn kaj similajn tipojn de vortfarado, sed Esperanto havas multe pli produktivan vortfaradon. " Lingvistikaj komparstudoj inter Eo kaj aliaj lingvoj | HO, SONG | 1987 | KR - Sud-Koreujo | 2011-01-24 21:53:46 |
138 | La Historio de Ido-movado en HungarioEkapero de Ido-lingvo en 1907 En Hungario aperintaj Ido-lernolibroj kaj vortaroj (Szenthereszty; Bakonyi; Csatkai) Hungarlanda Ido-asocio, centro en Szombathely. Movada vivo, agado en la urbo Szombathely kaj en la urbo Sopron. Internaciaj Ido-kongresoj. En Hungario:1930 en Sopron; 1936 en Szombathely. Csatkai Jozsef: ĉefaktivulo- lia vivo kaj agado; ĵurnaloj. Interlingvistiko | HOMPASZNÉ, Horváth Judit | 1992 | HU - Hungarujo | 2011-09-02 08:05:12 |
139 | La parto kaj la tuto. La rolo de la rilato"parto kaj tuto" en la funkcio de lingvoLa celo de la disertacio estas ekspliki, klarigi la diversajn formojn de la rilato "parto kaj tuto" efektiviĝantajn en la lingva sistemo. Laŭ la aŭtoro ĉi tiu rilato ludas gravan, bazan rolon ne nur en la naturaj etnaj lingvoj, sed ankaŭ en Esperanto. En la kvara ĉapitro de la disertacio ŝi ekzamenas la rolon de la interrilato inter la du gravaj fenomenoj: polisemio kaj sinonimio en la hungara kaj Esperanto. Ŝi konstatis, ke Esperanto dum sia centjara ekzistado similiĝis al la naturaj lingvoj; en la esencaj trajtoj ĝi konformiĝas al ili, kaj ĝi montras la ecojn, kiuj esence karakterizas la etnajn lingvojn. Lingvistikaj komparstudoj inter Eo kaj aliaj lingvoj | HORVÁTH, Katalin | 1993 | HU - Hungarujo | 2011-12-04 11:04:35 |
140 | Analizado de la periodaĵo IPR kaj indeksoj de ĝiaj jarkolektoj 1-25 (1970-1995). (Propra titolo)Internacia lingvo kaj bibliotekoj | HORVÁTH, Gabriella | 1996 | HU - Hungarujo | 2010-12-28 15:24:39 |