Diplomlaboraĵoj

La klarigon pri la tipoj de la diplomlaboraĵoj bv. legi ĉi tie.

Reveni al la serĉilo | Ĝustigi la serĉparametrojn

Entute trafoj: 348

Titolo  Nomo ↓ Jaro  Lando  Lasta redakto 
161

Esperanto - Ĉu kontribuo por la realigo de la Agendo 21?

Diplomiĝo per Esperanto kaj la Agendo 21 Sebastian Kirf (28) el Emden diplomiĝis en Aŭgusto kiel sociallaboristo / socialpedagogiisto per diplomlaboraĵo pri Esperanto kiel kontribuo por la realigo de la Agendo 21. La skriba laboraĵo estis taksita per la plej bona noto 1,0 kaj per ĝi estas montrata, ke futurkapabla evoluo - kiel postulas la Agendo 21 - ne eblas sen Esperanto. Ĝi ofertas do plia bona bazo por argumenti por Esperanto. La Agendo 21 estis publikigita en 1992 en Rio de Ĵanejro kiel unu rezulto de la unua mondkonferenco pri naturmedio kaj evoluo. Ĝi estas agadprogramo por mondvasta futurkapabla evoluo (en la senco de konstanta mondkonkorda evoluo: Kiel ni vivu, por ke niaj bezonoj estas kontentigataj kaj samtempe niaj idoj havos mondon kapablan kontentigi iliajn bezonojn) decidita de 178 ŝtatoj (La nomo Agendo 21 venas de la latina: „Tio, kio farendas“). Per ĝi oni rigardis la tri apogilojn ekonomio, socio kaj naturmedio ne plu aparte, sed kune kun iliaj interrilatoj kaj reciprokaj efikoj. Nuntempe oni ankaŭ pli kaj pli akceptas la kulturon kiel kvara apogilo. Sebastian Kirf montras per sia diplomlaboraĵo, ke la koncepto de la Agendo 21, kiu baziĝas inter alie sur mondvasta solidareco kaj kunlaboro (kompreneble neniu ŝtato povus solvi niajn mondvastajn naturmediajn, ekonomiajn kaj sociajn problemojn sole), postulas planlingvon kiel necesa internacia komunikilo, kaj ke Esperanto nuntempe estas la nura sufiĉe elprovita kaj funkcianta planlingvo, kiu plenumas la postulojn de futurkapabla evoluo laux la Agendo 21. La diplomlaboraĵo „Esperanto – Ĉu kontribuo por la realigo de la Agendo 21?“ estas elŝutebla ĉe www.kirf.de/diplom.

Internacia lingvo kaj socipolitiko

KIRF, Sebastian2005DE - Germanujo2014-04-01 22:24:24
162

Esperanto en la sciencoj

Kvankam la temo-faka aplikado de Esperanto- estas aktuala kaj esplorinda, la verkinto nur citas- ofte laŭvorte, sen fontindiko- la konatajn faktojn (fakajn asociojn, konferencojn, vortarojn). Mankas memstara laboro, komparoj kaj konkludoj.(IPR 4/1990)

Internacia lingvo kaj scienco

KISDERY, Zoltan1990HU - Hungarujo2011-08-28 05:58:33
163

Apliko de sintezita parolo en la komputilo instruado de Esperanto.

Temas pri moderna tereno: komputila instruado, ne ofte traktata en Esperanto; apliko de sintezita parolo entute tre malofte aperas. La verkintino plenumis memstaran kaj pioniran laboron. Ŝi ne nur didaktike bone kunmetis materialon por komenca kurso en Esperanto, sed ŝi planis kaj ankaŭ ellaboris ekzercoprogramojn por komputilo Commodore aplikante la parolsintezan sistemon ESPAROL. La instruprogamoj estas esperantlingvaj, do taŭgaj por internacia uzo. El la enkoduka parto vidiĝas , ke ŝi konas la naciajn kaj internaciajn rezultojn ĉi-kampe kaj bone vidas la rolon de komputilo en la instruado. En la realigo de la bonega materialo aperas kelkaj pardoneblaj mallertaĵoj. Aperis raporto pri la praktika elprovo de la materialo en IPR 88/4. (IPR 4/1990)

Informadiko kaj Esperanto

KISFALUDY, Katalin1988HU - Hungarujo2011-09-02 08:03:38
164

La kritika trarigardo de la sonsistemo de la lingvo Esperanto

La aŭtoro prezentas la sonsistemon de Esperanto laŭ fonologiaj trajtoj, trarigardas la gixsnunajn esplorojn pri la temo, tuŝas probleomojn de historia evoluo de la sonsistemo en uzo de la parolkomunumo de esperantistoj.

Esperantologio

KISS, László Péter2009HU - Hungarujo2010-11-12 13:11:39
165

Direkto de la lingva egaleco en la epoko de tutmondiĝo

La aŭtoro komparas la ideojn de la mond-angla kun tiuj de Zamenhof favore al la dua.

Internacia lingvo kaj socipolitiko

KITAGAWA, Hisasi2000JP - Japanujo2021-05-13 21:05:35
166

Esplorado de la redundanco en Esperanto

La informaj karakterizoj de Esperanto principe ne diferenciĝas de la informaj karakterizoj de naturaj lingvoj kaj ĝiaj diferencoj de ajna natura lingvo estas ne pli grandaj ol la diferencoj inter la naturlingvoj. Sekve, Esperanto kun simila sukceso povas efektivigi la komunikan funkcion iel ankaŭ iu ajn natura lingvo.

Esperantologio

KLIMENKO, Sergej1979UZ - Uzbekujo2010-11-09 08:58:55
167

Instruado de akuzativo

La celo de tiu ĉi diplomlaboraĵo estas prezenti la instruadon de akuzativo en la naciaj kaj internaciaj E- lernolibroj laŭ la 2 kriterioj: akuzativfunkcioj kaj instrumetodoj.

Interlingvistiko

KOCIĘBA, Iwona2005PL - Pollando2010-10-25 21:09:07
168

Kontribuo de la rusa lingvo al la formiĝo kaj evoluo de Esperanto.

Esperantologio

KOLKER, Boris G.1985RU - Rusujo2017-01-07 18:44:20
169

Ekumenismo kaj internacilingva problemo

La disertaĵo pritraktas internacilingvan problemon en la historio kaj ĝian ekumenan aspekton; ĝi ankaŭ analizas Esperanton kiel bonan rimedon por inuigi la homojn de diversaj nacioj kaj religioj . Esperantista kontribuo al ekumenismo jam estas sufuĉe granda kaj ĝi havas bonan perspektivon en estonteco.

Internacia lingvo kaj religio

KORYTKOWSKI, Jerzy1972IT - Italujo2010-11-09 08:56:33
170

Eklezio kaj la problemo de internacia helplingvo

En la unua ĉapitro la aŭtoro analizas la lingvon kiel komunikilon kaj ĝian soci-religian funkcion. En la dua ĉapitro estas analizita la Eklezio Universala kaj la mortaj lingvoj supernaciaj. En la tria ĉapitro estas analizita la problemo, ĉu latino povas roli kiel helpa rimedo por pli bona interkompreniĝo. En la sekva ĉapitro la aŭtoro indikas la motivojn de la lingva solvo favore al la universaleco homo-religia. La kvina ĉapitro parolas pri Esperanto kiel respondo al la modernaj universalismaj postuloj en la realo homo-religia.

Internacia lingvo kaj religio

KORYTKOWSKI, Jerzy1975IT - Italujo2010-11-09 08:57:23
1 ... 13 14 15 16 17 18 19 20 ... 35

Kopirajto © 2001 - 2026 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati kaj ESF.