Diplomlaboraĵoj
La klarigon pri la tipoj de la diplomlaboraĵoj bv. legi ĉi tie.
Reveni al la serĉilo | Ĝustigi la serĉparametrojn
Entute trafoj: 339
Titolo | Nomo ↓ | Jaro | Lando | Lasta redakto | |
---|---|---|---|---|---|
51 | "Unu lingvo por ĉiuj, unu lingvo de neniu lando": Kampa esplorado pri esperantaj identecoj.Alia | CALIGARIS, Irene | 2015 | IT - Italujo | 2017-01-04 16:47:07 |
52 | La lingva problemo en internaciaj rilatojEnhavo de la ĉapitroj: a) Enkonduko b) Lingva situacio en kelkaj landoj: Kanado,Bharato, Svislando, Usono kaj Ĉilio./Lingva politiko en aferoj kiel labora juro,edukaj sistemoj, konstituciaj kaj administraciaj juroj. c) La internacia lingva problemo./Protekto de malplimultoj, diplomatio, traktatoj, tradukadoj du-lingvaj kaj multlingvaj. d) La internaciaj organizaĵoj kaj la lingva problemo./UNO, UNESCO,OIT,OEA,ICJ,ktp e) Solvo de la lingva problemo./Historio pri la solvoj de tiu ĉi problemo kaj Esperanto kiel la plej taŭga solvo ĝis nun trovita kaj kreita./ Internacia lingvo kaj ekonomio | CAMPOS-GREZ, Héctor | 1987 | CL - Ĉilio | 2010-10-19 22:39:25 |
53 | Artefaritaj lingvoj: rimarkoj pri tipologio de la elektitaj artefaritaj lingvoj.La laboraĵo okupiĝas pri komparo de gramatiko de Esperanto kaj de la klingona lingvo. La ĉefa celo estas priskribi malsaman motiviĝon kaj diferencan aliron dum la kreado de artefaritaj lingvo. La intenco de la laboraĵo estis malkovri, kiugrade tiuj ĉi lingvoj eliras al naturaj lingvoj kaj kiugrade ili aglutinas, ĉar ambaŭ estas konsiderataj kiel lingvoj aglutinaj. Interlingvistiko | ČAPKOVÁ, Blanka | 2014 | CZ - Ĉeĥujo | 2016-11-09 02:55:31 |
54 | La katolika esperantista movado en ItalioLa ĉefa temo estas la esperantista katolika movado en Italio ek de la naskiĝo ĝis la Dua Mondmilito. La aŭtoro pritraktas kiel okazis, ke movado duoble internacia -katolika kaj espernantista - povis vivi kaj prosperi en faŝisma lando. La "trompo" estis prezenti Esperanton kiel simpligitan italan lingvon, kaj tio povis taŭgi por propagandi eksterlande italecon sen uzi fremdajn lingvojn. Internacia lingvo kaj socipolitiko | CARDONE, Gianfranco | 1974 | IT - Italujo | 2010-10-20 12:19:02 |
55 | La propedeŭtika valoro de la internacia lingvo Esperanto por la lernado de la franca lingvoLa disertacio unue detale prezentas la strukturon de la internacia lingvo kaj ĝian travideblan morfologion, poste analizas la svisajn proponojn por propedeŭtika instruado de Esperanto kaj kelkajn tiucelajn eksperimentojn(Ficher 1921; Auckland 1922; Halloran 1951; Williams 1948-1964; Formaggio 1983-1988) Interesa estas la fina bibliografio Instruado/edukado kaj internacia lingvo | CASALI, Prino Chlara | 1993 | IT - Italujo | 2011-08-05 20:15:56 |
56 | Esperanto, universala lingvoEnkonduko; Historio kaj vivo de Zamenhof; Priskribo de la lingvo; Esperanto kaj la instruado; Esperanto kaj la informatiko; Kostoj de la plurlingvismo; La minoritataj lingvoj; La Akademio Internacia de la Sciencoj (AIS) de San- Marino; Kulturo kaj Esperanto; Esperanto kaj la literaturo; Esperanto kaj turismo; Esperanto en la radio; Gazetoj kaj revuoj en Esperanto; Persona konkludo; Dokumentaro kaj Bibliografio. Alia | CHARLES, Hélène | 1991 | BE - Belgujo | 2011-11-27 07:54:29 |
57 | La Studo pri Esperanto-Movado de Ĉinio en 1930aj jarojHistorio de Esperanto-Movado | CHEN, Xu-xiao | 2012 | CN - Ĉinujo | 2016-02-28 13:23:55 |
58 | La Esploro pri Ĉina Esperanto-Movado dum la fino de Qing-Dinastio kaj komenco de Ĉina RespublikoHistorio de Esperanto-Movado | CHENG, Cheng | 2015 | CN - Ĉinujo | 2016-02-27 14:39:16 |
59 | Internaciaj helplingvoj kaj teorioj pri naturiĝoLa laboraĵo rigardas la fenomenon planlingvoj rilate al la teorio pri natura morfologio kaj fonologio, kies ĉefa esploristo estas Wolfgang U. Dressler. Interlingvistiko | CHETTA, Sabrina | 2011 | IT - Italujo | 2011-03-29 07:26:03 |
60 | Kelkaj aspektoj de la monda lingvo- problemo; kompara analizoKomparas diversajn eblajn solvojn de la monda lingvoproblemo : nacia lingvo / angla aŭ simpligita angla / kaj planlingvoj / Volapük, Esperanto, Ido, Interlingua. Laŭ la kriterioj starigitaj far la verkinto Esperanto estas la plej taŭga solvilo. Lingvistikaj komparstudoj inter Eo kaj aliaj lingvoj | COINDREAU, Marcelo J. Villareal | 1977 | MX - Meksiko | 2010-10-20 13:17:31 |