Diplomlaboraĵoj
La klarigon pri la tipoj de la diplomlaboraĵoj bv. legi ĉi tie.
Reveni al la serĉilo | Ĝustigi la serĉparametrojn
Entute trafoj: 340
Titolo | Nomo | Jaro | Lando ↓ | Lasta redakto | |
---|---|---|---|---|---|
151 | La dialektiko de la lingvaj movoformoj. Traduko de la I-a ĉapitroEsperantologio | CSERNE, Tibor | 1986 | HU - Hungarujo | 2011-02-12 14:06:52 |
152 | Elformiĝo kaj evoluigo de esperanta oratora stiloEsperantologio | BARABÁS INGUSZ, Rita | 1986 | HU - Hungarujo | 2011-02-13 08:21:03 |
153 | Analizo de frazeologioj en "LA tragedio de l' Homo"- Plurlingva komparoLingvistikaj komparstudoj inter Eo kaj aliaj lingvoj | HORVÁTH, József | 1984 | HU - Hungarujo | 2011-02-12 17:20:02 |
154 | La antonimoj en logiko kaj EsperantoLa kandidato unue klarigas la diferencon inter neado kaj kontraŭo en logiko; poste komparas tion kun la lingvaj rimedoj, kiuj esprimas la neadon kaj kontraŭon. Sekvas detala difino kaj klasifiko de antonimoj, poste la antonomio en Esperanto kun aparta konsidero al la prefikso mal-kaj aliaj rimedoj. Esperantologio | PAP, Zsuzsanna | 1986 | HU - Hungarujo | 2011-04-02 21:25:25 |
155 | La semantika kampo de la verbo "teni" kompare kun ĝiaj hungara kaj franca ekvivalentojInterlingvistiko | PÁVA, Jozsef | 1985 | HU - Hungarujo | 2020-06-20 16:57:01 |
156 | La sud-hungarlanda laborista esperantista movado ĝis 1929En la urbo Szeged la laboristaj esperantistoj en 1914 disiĝis de la "burĝaj" kaj fondis apartan organizaĵon. Ilia movada vivo estis vigla dum la franca okupado 1919-1920. En la 20-aj jaroj ili laboris kiel grupo de la Hungarlanda Esperantista Societo Laborista. En 1924-1925 ĝi estis la plej forta. La "burĝa" movado ĉesis ekzisti kaj fondiĝis novaj grupoj en : Hodmezovasarhelyi, Oroshaza, Gyula, ktp.; ĉiuj laboristaj. Ili kontaktis kun SAT, kio estis malpermesita en Hungario. En 1927-1929 la movada aktivado malpliiĝis pro la policaj ĝenadoj. Historio de Esperanto-Movado | RÁTKAI, Árpád | 1973 | HU - Hungarujo | 2011-06-09 20:03:17 |
157 | El la lingvistika terminologio de la 20-a jarcentoLa verko prezentas , kun esperantlingvaj difinoj, la plej gravajn lingvistikajn terminojn de la lingvistiko de la 20-a jarcento, surbaze de prilaboro de la Hungara lingvistika terminaro de Peter Siptar. La terminoj aperas en la lingvoj angla, rusa, hungara kaj en Esperanto. Oni trovas en la laboro la karakterizajn terminojn de la franca kaj usona strukturismoj, de la Praga skolo, k.s. Atendita kaj bone utiligebla laboro.(Wacha Balazs) Interlingvistiko | CSER, Roxane | 1984 | HU - Hungarujo | 2011-08-09 05:46:35 |
158 | Apliko de sintezita parolo en la komputilo instruado de Esperanto.Temas pri moderna tereno: komputila instruado, ne ofte traktata en Esperanto; apliko de sintezita parolo entute tre malofte aperas. La verkintino plenumis memstaran kaj pioniran laboron. Ŝi ne nur didaktike bone kunmetis materialon por komenca kurso en Esperanto, sed ŝi planis kaj ankaŭ ellaboris ekzercoprogramojn por komputilo Commodore aplikante la parolsintezan sistemon ESPAROL. La instruprogamoj estas esperantlingvaj, do taŭgaj por internacia uzo. El la enkoduka parto vidiĝas , ke ŝi konas la naciajn kaj internaciajn rezultojn ĉi-kampe kaj bone vidas la rolon de komputilo en la instruado. En la realigo de la bonega materialo aperas kelkaj pardoneblaj mallertaĵoj. Aperis raporto pri la praktika elprovo de la materialo en IPR 88/4. (IPR 4/1990) Informadiko kaj Esperanto | KISFALUDY, Katalin | 1988 | HU - Hungarujo | 2011-09-02 08:03:38 |
159 | Esperanto en la sciencojKvankam la temo-faka aplikado de Esperanto- estas aktuala kaj esplorinda, la verkinto nur citas- ofte laŭvorte, sen fontindiko- la konatajn faktojn (fakajn asociojn, konferencojn, vortarojn). Mankas memstara laboro, komparoj kaj konkludoj.(IPR 4/1990) Internacia lingvo kaj scienco | KISDERY, Zoltan | 1990 | HU - Hungarujo | 2011-08-28 05:58:33 |
160 | La Historio de Ido-movado en HungarioEkapero de Ido-lingvo en 1907 En Hungario aperintaj Ido-lernolibroj kaj vortaroj (Szenthereszty; Bakonyi; Csatkai) Hungarlanda Ido-asocio, centro en Szombathely. Movada vivo, agado en la urbo Szombathely kaj en la urbo Sopron. Internaciaj Ido-kongresoj. En Hungario:1930 en Sopron; 1936 en Szombathely. Csatkai Jozsef: ĉefaktivulo- lia vivo kaj agado; ĵurnaloj. Interlingvistiko | HOMPASZNÉ, Horváth Judit | 1992 | HU - Hungarujo | 2011-09-02 08:05:12 |