Diplomlaboraĵoj
La klarigon pri la tipoj de la diplomlaboraĵoj bv. legi ĉi tie.
Reveni al la serĉilo | Ĝustigi la serĉparametrojn
Entute trafoj: 340
Titolo | Nomo | Jaro | Lando ↓ | Lasta redakto | |
---|---|---|---|---|---|
161 | Metodika analizo de koresponda Esperanto-kurso por NiĝerianojLa diplomlaboraĵo estas detala metodika analizo de serioza kaj oferema lingvopedagogia laboro de la aŭtorino. Jam dum unu jardeko ŝi gvidas korespondan Esperanto-kurson al kelkcent gimnaziaj lernantoj kaj universitataj studentoj en Niĝerio (Afriko). La aŭtorino analizas la esperantajn kaj anglalingvajn kursmaterialojn, aplikatajn resp. adaptitajn; krome ŝi aldonas suplementan materialon, kompilitan de ŝi mem: taskofoliojn, gramatikajn resumojn, priskribon de sonmaterialo, k.s.. la analizon ŝi faras kun faka aŭutentiko kaj pretendemo. Valora trajto de la laboraĵo estas, ke la aŭtorino prezentas la tipajn erarojn de la lingvolernantoj, kaj klopodas trovi solvon kontraŭ ili en la instrupraktiko. La amplekso de la laboraĵo estas 108 paĝoj, kies triono estas la analizo mem kaj bibliografio (34 +2p), kaj du trionojn (72p) okupas la tasko-folioj de la kurso. La lingvaĵo de la laboraĵo estas korekta, nur du riproĉetojn oni povas havi, nome majuskloj kaj minuskloj ĉe la nomo de lingvoj kaj popoloj ne estas konsekvence uzataj, krome la vortorda loko de kelkaj adverboj kaj konjunkcioj iom ĝenas en la kompreno. Tre impona estas la pedagoga destino de la aŭtorino: krom la faka helpo ŝi multe prizorgas siajn kursanojn: senpage ŝi disponigas al ili librojn, vortarojn, sonkasedojn, eĉ afrankitajn respondkovertojn ŝi sendadas al ili. La disertacio eĉ kiel kurturfona legaĵo estas inetresa. Instruado/edukado kaj internacia lingvo | FARAKUOYE, Helga | 1994 | HU - Hungarujo | 2010-10-21 07:16:07 |
162 | La verkoj de Istvan Gati en la tereno de ĝenerala lingvistikoStefano Gati estis hungara protestanta pastoro, kiu verkis kompletan pazigrafion, sed la pazigrafio postrestis nur en manuskripto. En unu el la ĉapitroj de la disertaĵo mi okupiĝis pri la pazigrafio de Gati. Interlingvistiko | MOLNAR, Agnés | 1984 | HU - Hungarujo | 2010-12-18 19:58:37 |
163 | Vivo kaj verkoj de Istvan Gati (1749-1843)Temas pri la pazigrafio de Stefano Gati Internacia lingvo kaj bibliotekoj | MOLNAR, Agnés | 1980 | HU - Hungarujo | 2010-12-18 19:39:20 |
164 | Modeligo de la lingva materialo en la fremdlingva instruado kaj en interlingvistikoAntaŭ ol oni volas komenci instrui iun ajn fremdan lingvon, oni devas unue elekti kaj segmenti la lingvan materialon (antaŭ ĉio la gramatikon kaj leksikon). La esenco de tiu fazo konsistas en la decido, kiugrade limigi materialon de la instruata lingvo, kaj kia estu la sinsekvo de la aperantaj en ĝi malfacilaĵoj. Problemo de la elekto de la instrumaterialo koncernas en lingvodidaktiko eblecon de evito de tiaj eroj el la sfero de gramatiko kaj leksiko, kiujn oni povas preterlasi por akiri deziratan kompetencnivelon. Lingvoprojektoj kiel Basic English, Français Fundamental aŭ Wede liveras al ni utilajn indikojn por segmenti instrumaterialon en la fremdlingva instruado. Instruado/edukado kaj internacia lingvo | SAKAGUCHI, Alicja | 1981 | HU - Hungarujo | 2010-11-15 13:05:23 |
165 | La kritika trarigardo de la sonsistemo de la lingvo EsperantoLa aŭtoro prezentas la sonsistemon de Esperanto laŭ fonologiaj trajtoj, trarigardas la gixsnunajn esplorojn pri la temo, tuŝas probleomojn de historia evoluo de la sonsistemo en uzo de la parolkomunumo de esperantistoj. Esperantologio | KISS, László Péter | 2009 | HU - Hungarujo | 2010-11-12 13:11:39 |
166 | Analizo de arkaismoj baze de la 4-lingva konversaciaro de Heydn-Sylvester (1527-a jaro) kun aparta konsidero rilate la esperantigon de arkaikaj tekstojLa laboraĵo okupiĝas pri la demando, kiel traduki arkaikajn tekstojn (ekz. latinajn, polajn kaj hungarajn) al Esperanto. Ĝi konkludas, ke se ni volas peri malnovajn tekstojn helpe de Esperanto, ni devas trovi enhavajn ekvivalentojn en la tradukata lingvo. Sekve de tio arkaika teksto perdas sian arkaikan koloron, sed aliflanke ĝi fariĝas komprenebla por la nuna uzanto, ekz. de Esperanto. Pero de tiaspecaj konceptoj, kiuj tute malaperis el la vivo, estas tamen komunikeblaj en Esperanto nur en limigita maniero, ekz. helpe de parafrazo. Esperantologio | MICHIEWICZ, Alicja | 1979 | HU - Hungarujo | 2010-11-11 11:06:00 |
167 | La enkonduka valoro de Esperanto en la instruado de la itala lingvo al hungarojInstruado/edukado kaj internacia lingvo Lingvistikaj komparstudoj inter Eo kaj aliaj lingvoj | SMIDÉLIUSZ, Kálmánné | 1994 | HU - Hungarujo | 2010-11-01 20:29:39 |
168 | La ag-aspekto en verbaj sintagmoj de la Hungara lingvo. Disertaĵo je universitata doktoro (minora doktoro)Karaterizo de la interna tempo de la verb-enhavo ("stato, procedo, ago") en la Hungara lingvo konkludiĝas el suma semantika valoro de fraznivela sintagmo, propozicio (ekz. verbo + difinita/nedifinta rekta objekto, verbo + lativa adjekto ktp), ĉe kio havas rolon ankaŭ vortordo kaj intonacio. En la disertaĵo kelkaj ĉapitroj havas komparan karakteron, estas konsiderataj diversaj historiaj stadioj de la hungara lingvo, kompareblaj (similaj kaj malsimilaj) esprimdimedoj en aliaj lingvoj, inklluzive Esperanton. La resumo estas en la lingvoj rusa kaj Esperanto. Lingvistikaj komparstudoj inter Eo kaj aliaj lingvoj | WACHA/VAHA, Balázs/Blazio | 1978 | HU - Hungarujo | 2010-10-28 05:44:30 |
169 | La naturalisma skolo en interlingvistikoLoko de naturalismo en interlingvistiko. Periodo antuaŭ la fondiĝo de IALA. Du etapoj de la funkciado de IALA. Fontoj de Interlingua, metodoj de ĝia kreado, laborprincipoj de Alecander Gode.. Kritiko de lintrlinngvistika naturalismo. Komparo de Interlingua kaj Esperanto Interlingvistiko | VARGA-HASZONITS, Zsuzsa | 1982 | HU - Hungarujo | 2010-10-27 08:38:17 |
170 | Prefiksitaj verboj en EsperantoEsperantologio | SALOMONNÉ CSÍSZÁR, Pálma | 2001 | HU - Hungarujo | 2010-10-26 19:16:29 |