Diplomlaboraĵoj
La klarigon pri la tipoj de la diplomlaboraĵoj bv. legi ĉi tie.
Reveni al la serĉilo | Ĝustigi la serĉparametrojn
Entute trafoj: 348
| Titolo | Nomo | Jaro | Lando ↓ | Lasta redakto | |
|---|---|---|---|---|---|
| 341 | La lingvo Esperanto kiel literatura esprimilo"Historia pritrakto de Esperanto-literaturo de 1887 ĝis 1970 kaj stilistika analizo de traduka kaj originala Esperanto-poezio". (El la katalogo) Esperanta literaturo | HAGLER, Margaret Grace | 1971 | US - Usono | 2010-10-27 14:01:20 |
| 342 | Gvidilo pri Esperanto-studprogramoj por elementaj lernejojEnhavo de la ĉapitroj: a) Enkonduko al Esperanto. b) La lernoĉambro. c) La familio. d) La hejmo. e) Horo kaj kalendaro. f) Leterskribado. g) Manĝoj. h) Scienco. i) Transportado. j) Urbo, lando, mondo. Instruado/edukado kaj internacia lingvo | PARSONS, Lavina M. | 1963 | US - Usono | 2011-04-30 21:11:30 |
| 343 | Analiza studo kaj pritakso de la kvar ĉefaj sistemoj de Internacia LingvoTiu ĉi studaĵo pridiskutas kvar ĉefajn sistemojn de konstruitaj internaciaj helplingvoj, kiuj pruvis sian praktikeblon: Esperanto, la interlingva sistemo de Ludovic Zamenhof; Ido, reformita Esperanto; Interlingue-Occidental, sistemo realigita de Edgar De Wahl; kaj Interlingua, antaŭ nelonge kombinita de I.A.L.A. (Internacia Helplinva Asocio). Interlingvistiko | JAMES, Edward F. | 1955 | US - Usono | 2011-08-28 06:22:33 |
| 344 | Esplorado de la redundanco en EsperantoLa informaj karakterizoj de Esperanto principe ne diferenciĝas de la informaj karakterizoj de naturaj lingvoj kaj ĝiaj diferencoj de ajna natura lingvo estas ne pli grandaj ol la diferencoj inter la naturlingvoj. Sekve, Esperanto kun simila sukceso povas efektivigi la komunikan funkcion iel ankaŭ iu ajn natura lingvo. Esperantologio | KLIMENKO, Sergej | 1979 | UZ - Uzbekujo | 2010-11-09 08:58:55 |
| 345 | Kelkaj specifaj trajtoj de la angla kaj Esperanta frazeologiojEn la diploma verko estas analizataj kelkaj frazeologiaj paraleloj kaj diversaĵoj en angla lingvo kaj esperanto, i.a.deveno, struktura analizo, klasifiko de anglaj kaj esperantaj frazeologiaj unuoj. Samverke estas prezentitaj leĝoj de apero kaj formiĝo de la esperanta frazeologio Lingvistikaj komparstudoj inter Eo kaj aliaj lingvoj | IONESOV, Anatolo | 1981 | UZ - Uzbekujo | 2010-11-07 20:45:02 |
| 346 | "Nomina agentis" en Esperanto kompare kun la angla, araba, rusa, serbokroata kaj turka lingvojVerŝajne neniam ĝis nun oni faris tiel vasta-skalan komparon de iu lingva fenomeno (la nomo de agentoj) en Esperanto kun aliaj lingvoj. En ĉi tiu kazo gravas ne tiom la nombro de la lingvoj, kiom la diverseco de la komparataj lingvoj. La laboraĵo estas vere unika en sia speco. Esperantologio | ĜORĜEVIC, Slobodanka | 1986 | YU - Jugoslavio | 2010-10-30 19:55:10 |
| 347 | Interlingvistikaj rilatoj de SZÓCSINTAN de Pál BUGÁTPrezento kaj kritiko de principoj pri lingvoplanado de la hunagro Pál BUGÁT, lia agado por reformo de la Hungara lingvo Alia | SZABÓ, Anna | 1980 | YU - Jugoslavio | 2011-02-12 10:47:31 |
| 348 | La lingvistika strukturo kaj sociologiaj fondoj de kelkaj plej gravaj helplingvojLa unuaj dudek paĝoj klasifikas la helplingvojn en : a/ naturajn; b/ apriore artefaritajn; c/ aposteriore artefaritajn; d/ duone artefaritajn. Ilin sekvas 34 paĝoj pri la historio de 115 movadoj pri internaciaj lingvoj. Ok de tiuj estas pli profunde ekzamenitaj en la tria ĉapitro. La honoron dividas kun Esperanto la jenaj: Ido, Volapük, Frato, Latino sine fleksione, Novial, Interlingua kaj Occidental samspace.Sur la sekvaj 34 paĝoj estas pritraktitaj lingvistikaj komunaĵoj inter tiuj lingvoj. La posta ĉapitro estas dediĉita al la angla kiel monda helplingvo. La lasta ĉapitro kun 38 paĝoj traktas pri sociologiaj aspektoj, kaj Esperanto ricevas elstaran gravecon, eĉ favoran pritrakton, malgraŭ tio, ke en la komenco fraŭlino Parkin promesas al si favori neniun projekton. /el "Bona Espero" revuo de Sudafrika Esperanto-Asocio, / 1983, n-ro 3 Interlingvistiko | PARKIN, Gaile | 1983 | ZA - Sud-Afriko | 2011-04-26 21:37:46 |


