Diplomlaboraĵoj
La klarigon pri la tipoj de la diplomlaboraĵoj bv. legi ĉi tie.
Reveni al la serĉilo | Ĝustigi la serĉparametrojn
Entute trafoj: 339
Titolo | Nomo | Jaro | Lando ↓ | Lasta redakto | |
---|---|---|---|---|---|
331 | Komparo studo de Esperanto laŭ la moderna germana lingvoKomparas vortaron, morfologion, vortformadon kaj gramatikon de la du lingvoj. 4% el la vortoj estas germandevenaj, sed 18% rekoneblas far edukita germano( pro germanaj pruntoj el latinidaj lingvoj) Asertas germanlingvan influon ĉe Esperanto. Lingvistikaj komparstudoj inter Eo kaj aliaj lingvoj | MCQUOWN, Norman | 1936 | US - Usono | 2010-12-08 19:33:19 |
332 | Gvidilo pri Esperanto-studprogramoj por elementaj lernejojEnhavo de la ĉapitroj: a) Enkonduko al Esperanto. b) La lernoĉambro. c) La familio. d) La hejmo. e) Horo kaj kalendaro. f) Leterskribado. g) Manĝoj. h) Scienco. i) Transportado. j) Urbo, lando, mondo. Instruado/edukado kaj internacia lingvo | PARSONS, Lavina M. | 1963 | US - Usono | 2011-04-30 21:11:30 |
333 | La valoro de Esperanto kiel ilo por pli bona kompreno de la anglaj gramatika strukturo kaj uzadoEn mia projekto mi planis instrui angle kaj Esperante pri la rekono kaj uzado de la substantivo, la verbo kaj la adjektivo. Mi planis la Esperanto-lecionojn koincidigi kun la angla gramatika teksto. Kiam la studentoj lernis Esperanton, mi esperis fortigi la komprenon kaj lertecon de ilia kono de la angla (la kvina grado de la elementa lernejo). Tamen, la program-postuloj metis kelkajn limigojn al mia projekto en tempo kaj metodoj kaj mi ne estas kontenta pri la rezultoj. Mi bezonis pli da tempo kaj pli da libero por efektivigi miajn planojn kaj objektojn. Mia konsilinto preferis emfazigi la anglan anstataŭ Esperanton . Do, la projekto ne donis rezultojn, kiujn mi planis kaj esperis. Tamen kelkaj personoj lernis iom da Esperanto kaj eble iam ili revenos al ĝia studado. Lingvistikaj komparstudoj inter Eo kaj aliaj lingvoj | WHITEHURST, Lucile E. | 1977 | US - Usono | 2014-07-06 14:37:54 |
334 | Analiza studo kaj pritakso de la kvar ĉefaj sistemoj de Internacia LingvoTiu ĉi studaĵo pridiskutas kvar ĉefajn sistemojn de konstruitaj internaciaj helplingvoj, kiuj pruvis sian praktikeblon: Esperanto, la interlingva sistemo de Ludovic Zamenhof; Ido, reformita Esperanto; Interlingue-Occidental, sistemo realigita de Edgar De Wahl; kaj Interlingua, antaŭ nelonge kombinita de I.A.L.A. (Internacia Helplinva Asocio). Interlingvistiko | JAMES, Edward F. | 1955 | US - Usono | 2011-08-28 06:22:33 |
335 | Kelkaj specifaj trajtoj de la angla kaj Esperanta frazeologiojEn la diploma verko estas analizataj kelkaj frazeologiaj paraleloj kaj diversaĵoj en angla lingvo kaj esperanto, i.a.deveno, struktura analizo, klasifiko de anglaj kaj esperantaj frazeologiaj unuoj. Samverke estas prezentitaj leĝoj de apero kaj formiĝo de la esperanta frazeologio Lingvistikaj komparstudoj inter Eo kaj aliaj lingvoj | IONESOV, Anatolo | 1981 | UZ - Uzbekujo | 2010-11-07 20:45:02 |
336 | Esplorado de la redundanco en EsperantoLa informaj karakterizoj de Esperanto principe ne diferenciĝas de la informaj karakterizoj de naturaj lingvoj kaj ĝiaj diferencoj de ajna natura lingvo estas ne pli grandaj ol la diferencoj inter la naturlingvoj. Sekve, Esperanto kun simila sukceso povas efektivigi la komunikan funkcion iel ankaŭ iu ajn natura lingvo. Esperantologio | KLIMENKO, Sergej | 1979 | UZ - Uzbekujo | 2010-11-09 08:58:55 |
337 | "Nomina agentis" en Esperanto kompare kun la angla, araba, rusa, serbokroata kaj turka lingvojVerŝajne neniam ĝis nun oni faris tiel vasta-skalan komparon de iu lingva fenomeno (la nomo de agentoj) en Esperanto kun aliaj lingvoj. En ĉi tiu kazo gravas ne tiom la nombro de la lingvoj, kiom la diverseco de la komparataj lingvoj. La laboraĵo estas vere unika en sia speco. Esperantologio | ĜORĜEVIC, Slobodanka | 1986 | YU - Jugoslavio | 2010-10-30 19:55:10 |
338 | Interlingvistikaj rilatoj de SZÓCSINTAN de Pál BUGÁTPrezento kaj kritiko de principoj pri lingvoplanado de la hunagro Pál BUGÁT, lia agado por reformo de la Hungara lingvo Alia | SZABÓ, Anna | 1980 | YU - Jugoslavio | 2011-02-12 10:47:31 |
339 | La lingvistika strukturo kaj sociologiaj fondoj de kelkaj plej gravaj helplingvojLa unuaj dudek paĝoj klasifikas la helplingvojn en : a/ naturajn; b/ apriore artefaritajn; c/ aposteriore artefaritajn; d/ duone artefaritajn. Ilin sekvas 34 paĝoj pri la historio de 115 movadoj pri internaciaj lingvoj. Ok de tiuj estas pli profunde ekzamenitaj en la tria ĉapitro. La honoron dividas kun Esperanto la jenaj: Ido, Volapük, Frato, Latino sine fleksione, Novial, Interlingua kaj Occidental samspace.Sur la sekvaj 34 paĝoj estas pritraktitaj lingvistikaj komunaĵoj inter tiuj lingvoj. La posta ĉapitro estas dediĉita al la angla kiel monda helplingvo. La lasta ĉapitro kun 38 paĝoj traktas pri sociologiaj aspektoj, kaj Esperanto ricevas elstaran gravecon, eĉ favoran pritrakton, malgraŭ tio, ke en la komenco fraŭlino Parkin promesas al si favori neniun projekton. /el "Bona Espero" revuo de Sudafrika Esperanto-Asocio, / 1983, n-ro 3 Interlingvistiko | PARKIN, Gaile | 1983 | ZA - Sud-Afriko | 2011-04-26 21:37:46 |