Diplomlaboraĵoj

La klarigon pri la tipoj de la diplomlaboraĵoj bv. legi ĉi tie.

Reveni al la serĉilo | Ĝustigi la serĉparametrojn

Entute trafoj: 347

Titolo  Nomo  Jaro  Lando ↓ Lasta redakto 
301

Esperanto-bibliotekoj en la mondo

La aŭtoro priskribas elektitajn Esperantajn bibliotekojn (ŝtatajn, asociajn kaj privatajn) en la mondo kaj sur tiu ĉi fono ŝi klopodas montri la staton de polaj bibliotekoj enhavantaj Esperanatajn eldonaĵojn. En la studo estas prezentitaj la plej gravaj kaj grandaj Esperantaj bibliotekoj, ilia historio kaj aktuala stato kaj ankaŭ laboroj sur la propaganda-informa kampo. Por la Esperanto-libraro estas grave, ĉu ĝin prizorgas profesia bibliotekisto, ĉu ĝi posedas katalogon, ĉu eblas pruntepreni librojn, ktp. La analizo koncernas precipe eŭropajn librarojn, ĉar la aŭtoron ne atingis informoj pri ekstereŭropaj bibliotekoj. La entreprenita analizo baziĝas ĉefe sur fontoj ricevintaj de diversaj lokoj (korespondado, statutoj, enketoj, opinioj de bibliotekestraroj).

Internacia lingvo kaj bibliotekoj

WORSZTYNOWICZ, Eleonora1984PL - Pollando2013-06-27 20:39:04
302

Rolo de turismaj ĉiĉeronoj en edukado.

Raporto pri esploro de turistoj-esperantistoj troviĝas sur 10 paĝoj.

Instruado/edukado kaj internacia lingvo

TYBLEWSKI, Tyburcjusz1975PL - Pollando2011-06-25 06:23:28
303

Esperantismo, la faktoro de internacia edukado

Edukata individuo eliras el sia "nebulscia" stato dank' al diversaj faktoroj. Unu el tuij estas la Internacia Lingvo, kiu- krom la difinita scipovo interkompreniĝi kun reprezentantoj de aliaj etnoj- donas la ŝancon alproprigi elekteblajn elementojn de alies kulturo. Tiel ĝi kunformas la personecon de individuo.

Instruado/edukado kaj internacia lingvo

TYBLEWSKI, Tyburcjusz1968PL - Pollando2011-06-24 06:03:24
304

Pritakso de tri Esperanto-lernolibroj

La aŭtoro analizas el metodika vidpunkto la taŭgecon de tri plej ofte uzataj polaj lernolibroj de Esperanto.. Surbaze de la analizo, li entreprenas verkon de modela lernolibro de Espernao por poloj, konforma al la nunaj atingoj de metodiko instrui fremdajn lingvojn.

Instruado/edukado kaj internacia lingvo

MALEWICZ, Edward1975PL - Pollando2010-11-29 22:15:38
305

La lingvo Esperanto kaj ĝia internacia signifo

Dosiero alŝutota.

Alia

FEDRO, Olga2009PL - Pollando2010-12-07 12:05:05
306

Lingvokulturemoj en esperantaj tradukoj de ukrainaj tekstoj

La diplomlaborajho estas dedichita al tradukado de ukraina kultursigvnifa leksiko al Esperanto. Estas pristuditaj beletraj kaj sciencpopularaj tekstoj.

Alia

DANYLYUK, Nina2009PL - Pollando2010-12-07 20:46:58
307

Efikeco de kognitiva metodo en la unua jaro de instruado de la Esperanta lingvo en la postlernejaj okupoj

I- unua volumo: 222 paĝojn, 255 postskribojn. II.-dua volumo: 215 paĝojn, 98 postskribojn. La disertacio enhavas: 485 bibliografiaĵojn (librojn, artikolojn ktp) 39 aneksaĵojn (tekstojn, matematikajn tabelojn, demandarojn ktp). Celo de mia esploro estis analizo de rilatoj inter modelo kaj proceduro dum la lernado laŭ la kognitiva instrumetodo.

Instruado/edukado kaj internacia lingvo

STRACHANOWSKA, Iwona1987PL - Pollando2011-06-16 21:43:56
308

Rolo de Esperanto en la internaciisma edukado de altlerneja junularo

En kelkaj urboj en diversaj polaj altlernejoj oni esploris, per speciale preparitaj enketoj, gestudentojn agantajn en Pola Studenta Esperanto-Movado. La celo estis pravigi, ke kono de Esperanto helpas al internacieca (humanisma) edukado, rompas antaŭjuĝojn kaj alproksimigas diversajn naciojn.

Instruado/edukado kaj internacia lingvo

MICHALAK (EDZ. GADACSINÉ), Elzbieta1978PL - Pollando2010-12-08 20:38:43
309

Aŭtomata tradukado de Esperanto al la pola lingvo

Informadiko kaj Esperanto

KOSEK, Michał2006PL - Pollando2011-01-30 21:03:28
310

La lingvopolitiko de la Eŭropa Unio kaj eblaj vojoj de ĝia disvolviĝo

Problemaro de la laboraĵo konsistas en la disputo pri la lingva strategio de EU. Oni prezentis en la laboraĵo la nuntempan lingvopolitikon, baziĝantan sur multlingveco: ĝian devenon, premisojn kaj la veran staton. Post kritika analizo de la hodiaŭa modelo, oni prezentis scenarion montrantan ŝanĝojn kiuj okazos en estonteco al la koncepto de multlingveco. La laboraĵo enhavas ankaŭ alternativajn scenariojn, kiuj temas pri anstataŭigo de la 23 oficialaj lingvoj de EU per unu - la angla aŭ Esperanto. La celo de la laboraĵo estas multfacete analizi la proponatajn solvojn, rigarde al iliaj realeco kaj efikeco.

Alia

GENEROWICZ, Barbara2011PL - Pollando2012-03-29 12:58:04

Kopirajto © 2001 - 2025 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati kaj ESF.