|
Titolo |
Nomo |
Jaro |
Lando ↓ |
Lasta redakto |
261 | Studo pri la baza vortordo en Esperanto kaj ties modifeblo sub la influo de pragmatikaj kaj strukturaj faktoroj (enfokusigo, topikigo, emfazo, silabopezo de moveblaj vortoj, k.s.). La verko baziĝas sur trastudo de modernaj tekstoj kaj sur enketoj ĉe kelkaj dekoj da esperantistoj de diversaj gepatralingvaj fonoj. Esperantologio | JANSEN, Wim | 2007 | NL - Nederlando | 2010-11-21 14:15:07 |
262 | Pritrakto de Esperanto laŭ la perspektivo de la universalaĵoj de Greenberg, kun pli specifa atento al la n-roj 14 (pri la loko de kondiĉaj subfrazoj), 19 (pri la loko de la atribua adjektivo) kaj 20 (pri la ordigo de Dem, Num kaj A). Esperantologio | DUIN, Orrin | 2006 | NL - Nederlando | 2010-10-24 12:09:04 |
263 | La kampo de la verko estas ĝenerala lingvoscienco, do ne temas pri Esperanto, sed ie kaj tie la Z-a lingvo aperas por ilustri difinitajn gramatikajn ecojn. La ĉefa temo de la doktoriga esploro tuŝas la rezultindikajn formojn, t.e. verbaspektajn formojn, kiuj montras la staton de unu el la partoprenintoj de antaŭa ago (ekz-e "[iu fermis la pordon kaj] nun la pordo estas fermita", "Johano [alvenis hieraŭ do] nun estas alveninta"...). Ĉar, ofte, por esprimi tiajn valorojn, la lingvoj uzas rimedojn similajn al tiuj uzataj por esprimi verbajn voĉojn, la esploro devis koncerni ankaŭ la sintaksan dispozicion (aŭ "diatezon") kaj la argumentajn strukturojn. La ofta uzo en rezultindikaj formoj de poseda predikato, kiel "havi" aŭ "esti al", igis necesa studi ankaŭ posedon.
Post teoria prezento de tiuj tri gramatikaj trajtoj la aŭtoro esploras en sia disertaĵo iliajn interrilatojn en tri neparencaj lingvoj, nome la eŭska, la malnovpersa kaj la elama. Pri la motivo, kial tiuj tri lingvoj estis elektitaj, kaj pri la konkludoj... estas klarigite en la disertaĵo. Alia | BAVANT, Marc | 2014 | NL - Nederlando | 2014-04-21 14:06:47 |
264 | En konvencia komputila lingva analizo, lingvoj tradicie estas esprimataj en formalaj gramatikoj kaj analizitaj per algoritmoj LR (k) aŭ LL (k).
Tamen la grandeco, komplekseco kaj ambiguecoj de naturlingva prilaborado faras ĉi tiujn ilojn maltaŭgaj por naturlingva prilaborado (NLP).
En ĉi tiu tezo oni esploras kiom taŭgas ĉi tiuj iloj por esprimi kaj analizi Esperanton. Oni prezentas ankaŭ morfologian analizilon por Esperanto kiel sintaksa analizilo.[El la resumo de la diplomlaboraĵo] Informadiko kaj Esperanto | AASGAARD, Bente Christine | 2006 | NO - Norvegujo | 2021-08-20 17:25:36 |
265 | Alia | GARRIDO, Albert Stalin | 2019 | PH - Filipinoj | 2019-12-19 00:16:51 |
266 | Resumo. Ekzistas diversaj tipoj de dulingvismo, kaj eĉ de plurlingvismo (situacio, en kiu unu homo parolas tri lingvojn aŭ pli). Ĉi tiu studo celas analizi specialan tipon de dulingvismo: denaskismo, kiu okazas, kiam homo parolas, ekde la naskiĝo Esperanton kaj alia(j)n lingvo(j)n. La celo de la esploro estis nur unu lando: Brazilo (la lando de la esploristo). Oni malkovros la averaĝan aĝon, la lernejan situacion de la denaskuloj kaj de iliaj gepatroj, kaj la metodon plej uzatan en tiu lando por lernigi Esperanton denaske, tio estas, ĉu ekzemple la metodon UPUL (unu persono, unu lingvo) aŭ USUL (unu situacio, unu lingvo). Pri la religio, ni malkovros, ĉu veras, ke la plejmulto de la brazilaj denaskuloj estas spiritismaj. Oni vidos, ĉu la denaskuloj tie havas Esperanto-amiko(j)n. Ni ekscios ĉu la lernejo havis specialan influon al la lernado de Esperanto. Kaj kiu(j)n alia(j)n lingvo(j)n oni instruas al la denaskuloj. Oni vidos iliajn hobiojn kaj plej ŝatatajn lernobjektojn. Kaj fine, en kiom da landoj la infanoj ĝis nun vojaĝis, kaj ĉu ili havis menciinda(j)n fakto(j)n/sciojn pri sia plurlingva eduko. Ni havos vastan portreton de la situacio de la denaskuloj en Brazilo nuntempe. Per interretaj enketiloj, 16 denaskaj esperantistoj estis intervjuataj, kaj la rezultoj estis komparataj al tiuj de aliaj eŭropaj esploroj. Esperantologio Historio de Esperanto-Movado Interlingvistiko Alia | (YAMAGUCHI) WERNECK DIAS, A. Emerson | 2021 | PL - Pollando | 2023-02-27 14:37:57 |
267 | Naturlingva prilaboro en la hungara parolsintezo
La ĉeesto de komputiloj kaj interreto en la ĉiutaga vivo de homoj ĉe amuziĝo kaj konkretaj taskoj de informretrovo tra lernado ĝis la helpo al malavantaĝuloj postulas naturan komunikadon kun komputilo inkluzive parolkapablon. Konvena prozodio faciligas la komprenon, pro tio natureco estas postulo ankaǔ por sintezita parolo.
Perhelpe de parolkorpusoj eblas produkti sufiĉe naturajn, sed limigitajn mesaĝojn. Konteksto–parolo transformaj sistemoj havas aliron ankaǔ al eksterlingvaj fontoj. Teksto–parolo transformaj sistemoj (TtS: text-to-speech), kie la fomo kaj enhavo de la teksto ne estas limigitaj kaj tiel antaǔvideblaj, nepre bezonas lingvistikan analizon por produkti bonan prozodion. La trarigardo de naturlingva prilaboro (NLP: Natural Language Processing) en parolsintezo ilustras, kie la lingvoprilaboro rolas gravan rolon: ekde la transformo de specialaj signoj aperantaj en ordinaraj tekstoj al vortoj tra la unusencigo de elparolo sur segmenta nivelo (dank’al morfologia analizo) ĝis la determino de prozodio (dank’al sintaksa analizo). Kvankam la problemoj kaj iliaj solvoj diferencas de lingvoj al lingvoj, lingvosendependaj programoj povas plenumi la taskojn.
La hungara lingvo havas riĉan aglutinan morfologion, kiu disponigas bazon por la sintaksa analizo kaj la fokuso estas sintakse fiksita. La esploroj de la pasintaj du jardekoj (ĉefe tiuj de Katalin É. Kiss) multon malkovris pri la hungara frazstrukturo. Tiu ĉi disertaĵo celas determini rilatojn inter sintakso kaj prozodio, kaj tiel ellabori interfacon sintakso–prozodio, t.e. ellabori algoritmojn, kiuj elformas la prozodion de sintezita parolo. La analizo baziĝas sur bone formitaj frazoj (kiaj troviĝas en neǔtralaj informivaj tekstoj) kaj sur la norma hungara elparolo (kiun respegulas la laǔtlegitaj informoj kaj instrukcioj).
La priskribo de la hungara lingvo okazis enkadre de dependosintakso, ĉar la aǔtoro de la disertaĵo estas konvinkita, ke ĝi rezultigas pli adekvatan kaj simplan priskribon de la hungara lingvo, kiu havas relative liberan vortordon, sed ŝi prikonsideris ankaǔ la signifajn rezultojn de la reganta generativa–strukturalisma aliro. La supra priskribo estas la bazo de limigita sintaksa analizo (parsado), kies tasko estas identigi la strukture kaj funkcie gravajn frazkonstituantojn. La provo determini la strukturon topiko–fokuso rolas gravan rolon.
La komputila analizo de homa parolo estis elektita kiel metodo por ellabori la hungaran modelon de interfaco sintakso-prozodio. La aǔtoro kunmetis specialan frazaron (Anekso), kiun laǔtlegis spertita parolisto, kaj kiu poste estis analizata per la evoluiga sistemo de la hungara parolsintezilo Profivox. Prozodiaj ecoj estis kalkulitaj kaj komparitaj kun teoriaj rezultoj, se ili ekzistis. Surbaze de la konfirmitaj korelacioj inter frazstrukturo kaj prozodio ŝi formulis regulojn kaj testis tiujn per sintezo simulinte la rezultojn de la sintaksa analizo por la frazaro kaj aliaj testofrazoj, fine okazis ankaǔ aǔskulta testado. La eksperimentoj konfirmis rilatojn inter la frazstrukturo kaj prozodio.
La starigitaj reguloj kapablas determini sintagmolimojn, kie la intonacio povas ŝanĝiĝi kaj paǔzo povas okazi, krome distribui la akcentojn.
Trinivela intonacia modelo estis ellaborata por la hungara lingvo, kie la intonacio de frazo (eldiro) kunmetiĝas el (1) la baza melodio de eldiro, (2) la melodio de konsistigaj partoj de la frazo (tone groups – determinataj de la frazostrukturo) kaj el (3) vortakcentoj inklude la fokusakcenton (Koutny–Olaszy–Olaszi 2000).
La disertaĵo prezentas la prozodion de diversaj fraztipoj en la trinivela modelo kaj komparas ilin al la naturaj elparoloj. La rolo de la lasta sintagmo de la frazo en elparolo estas bone konata, sed la rolo de la interna strukturo nur nun ricevis klaran priskribon. Ankaǔ la alĝustiĝo de la elparolo de topiko al tiu de la komento estis ekzamenata (en neǔtralaj frazoj falanta kaj en emfazitaj frazoj leviĝanta). Tiu ĉi regulbaza modelo kapablas priskribi adekvate grandan parton de eldiroj.
Komenciĝis esploro ankaǔ en la direkto de tesktoanalizo. Tio kompletigas la frazanalizon, en kelkaj kazoj povas modifi la fraznivelan prozodion (disponigas aldonajn bazojn por trovi la fokuson), tiel la signifo de frazo estas pli klare interpretebla.
En la lasta parto du specialaj aplikoj de parolsintezo estas prezentataj: komputile asistata lingvoinstruado kaj la Bliss-sistemo destinita helpi la pluroble malavantaĝulojn. La aǔtoro proponas limigitan lingvomodelon por Blissvox, la hungare parolanta versio de Bliss.
La temo ankoraǔ postulas pluan espolon kaj en la tereno de frazstrukturo kaj de tekstostrukturo, plilarĝigon de la valentovortaro kaj inkludon de semantika prilaboro. Informadiko kaj Esperanto | KOUTNY, Ilona | 2009 | PL - Pollando | 2020-02-21 15:38:57 |
268 | Ĉi tiu esploro analizas la evoluajn tendencojn de seksismaj elementoj en la lingvo Esperanto. Malgraŭ sia origino kiel neŭtrala kaj justa helpa lingvo, Esperanto montras seksismajn fenomenojn en sia praktika uzo. La esploro celas analizi ĉi tiujn elementojn, kompreni iliajn historiajn kaj kulturajn kuntekstojn, kaj esplori ilian evoluon direkte al seksa egaleco.
Seksismo manifestiĝas en diversaj aspektoj de la socio, inkluzive ekonomion, kulturon, politikon kaj edukadon. En la kampo de lingvo, seksismo signifas la uzadon de lingvaj formoj aŭ esprimoj kiuj reflektas aŭ fortigas seksisman ideologion aŭ sintenon. Determini kio estas seksisma lingvo dependas de la socia kunteksto, la intenco de la parolanto aŭ skribanto, kaj la sento de la aŭskultanto aŭ leganto. Ĉi tiu studo fokusas al identigo kaj priskribo de seksismaj elementoj en Esperanto, kaj taksas ĉu ili evoluis al pli egalecaj formoj tra la tempo.
Ĉefaj trovoj montras ke plej multaj radikoj en Esperanto estas seksneŭtralaj, kaj ili ekhavas sekson per morfemoj kiel "vir-" (nur por bestoj) kaj "-in-". Kritikistoj argumentas ke la sufikso "-in-" ekzistas ekskluzive por virinoj, dum la vira termino restas la baza, reflektante enan seksismon. Malgraŭ proponoj por neŭtralaj morfemoj kiel "-iĉ-" kaj "-ip-", ili ne ricevis vastan akcepton. Aldone, en Esperanto mankas seksneŭtrala triapersona pronomo. La uzo de "li" por nekonata sekso aŭ "ĝi" por homoj kaŭzis kritikon. Neologismoj kiel "ri" kaj "ŝli" aperas, sed restas neoficialaj kaj malofte uzataj.
La komparo kun la ĉina kaj la angla lingvoj servas kiel referencoj por malkovri kaj kompreni la seksismajn elementojn en Esperanto, ekzamenante malsamajn esprimojn de sekso kaj seksneŭtralajn vortojn en ĉi tiuj lingvoj. Tiuj komparoj donas komprenon pri eblaj evoluoj kaj reformoj en Esperanto, montrante malsamajn manierojn kiel seksismaj elementoj povas esti traktataj kaj neŭtraligitaj.
La studo uzas kvantan lingvistikon por fari diakronan analizon de seksismaj elementoj en Esperanto. Ĉi tiu aliro inkluzivas ekzamenon de granda korpuso de tekstoj el diversaj periodoj por identigi ŝanĝojn en la uzo de sekso-markitaj vortoj kaj morfemoj. Statistikaj metodoj estas uzataj por kalkuli la frekvencon kaj longecon de sekso-markitaj vortoj, provizante komprenon pri iliaj uzotendencoj tra la tempo. Aldone, kompleksaj retaj kaj vektor-spacaj modeloj estas aplikataj por fari grandskalajn aŭtomatajn analizojn de vortkuntekstoj, rivelante ŝanĝojn direkte al pli neŭtrala lingvouzo.
Ĉi tiu studo kontribuas al esperantologio per aplikado de nova metodologio kaj provizado de kompreno pri la evoluo de la lingvo rilate al seksa egaleco. La rezultoj celas subteni internajn lingvajn reformojn kaj respondi al kritikoj pri la supozeble seksisma strukturo kaj vortprovizo de Esperanto. Esperantologio Interlingvistiko Lingvistikaj komparstudoj inter Eo kaj aliaj lingvoj | LI, Bochuan | 2024 | PL - Pollando | 2024-06-30 09:34:49 |
269 | La celo de ĉi tiu esplorado estis studi la ekzistantajn aŭtomatajn tradukilojn kaj serĉi eblojn por malaltigi la kostojn de tradukado de teknikaj dokumentoj.
Oni esploris la ŝanĝojn en la postuloj, kiuj okazis en la fako de tradukado kaj studis kiaj tradukmodeloj ekzistas kaj kiel ili funkcias. Informadiko kaj Esperanto Interlingvistiko | DE MAGALHÃES MONTEIRO, Vitor Tagor | 2024 | PL - Pollando | 2025-01-14 08:51:35 |
270 | Enkonduko
Parto 1. Difino de vortoj "etiko" kaj "ethos"
Parto 2. Esperanto kaj ĝia kreinto Ludwik Zamenhof
Kiu estas esperantisto?
Parto 3. Etikaj kaj neetikaj kondutoj en esperanta medio laŭ priskriboj de esperantistoj kaj en
elektita esperanta literaturo
Konkludo Alia | WOROBIEJ, Krystyna | 2015 | PL - Pollando | 2016-09-09 19:02:15 |