Diplomlaboraĵoj
La klarigon pri la tipoj de la diplomlaboraĵoj bv. legi ĉi tie.
Reveni al la serĉilo | Ĝustigi la serĉparametrojn
Entute trafoj: 348
| Titolo | Nomo | Jaro | Lando ↓ | Lasta redakto | |
|---|---|---|---|---|---|
| 241 | Eraroj trovitaj en la "Originala Verkaro" kaj "Leteroj " de ZamenhofPrecipe pri miskomprenoj rilate historiajn faktojn koncerne la Esperanto-movadon en Japanio. Historio de Esperanto-Movado | NUKINA, Yositaka | 1958 | JP - Japanujo | 2020-06-20 16:55:56 |
| 242 |
| USUI, Hiroyuki | 2001 | JP - Japanujo | 2021-05-10 06:01:14 |
| 243 | La kondiĉoj de globa publika sfero: teoria ekzameno de la tezoj de Mead kaj Arendt kaj konsiderado kun Esperanto-movadoPor pripensi la tutmondiĝon estas grava la demando, ke kiel kunligiĝas "memo kaj socio". Ĉar tutmondiĝa fenomeno ne nur estas plimultiĝo de kunlaboro internacia aŭ globskala, sed ankaŭ estas likiviĝado de la naci-ŝtataj strukturoj mem. Por pritrakti la interligon de memo kaj socio, mi baziĝis sur la nocio "socia memo" farita de G.H.Mead kaj ankaŭ aplikis la pripensojn de H.Arendt pri publika sfero. Surbaziĝante sur la pensaĵo, mi povis trakti la strukturon de tutmondiĝo kaj ankaŭ serĉi la staton de la globskala publika sfero. En ĉi-studo ne nur aperas makra priskribo de globskala publika sfero, sed ankaŭ provo pritrakti "Globan komunikadon" de pli malgrandaj aktivadoj. Mi pritraktis la komunumon de la planlingvo Esperanto. Kaj mi priserĉis kiel la homoj aŭ la socioj alfronti al la tutmondiĝo kaj kiel fari la novan publikan sferon. Alia | KAWARA, Hiro | 2016 | JP - Japanujo | 2016-02-29 09:45:20 |
| 244 | Esperanto-Movado en Japanio inter la du mondmilitojTiu ĉi disertacio celas ĉefe priskribi la proletan Esperanto-movadon en Japanio inter la du mondmilitoj. La movado ĝermis en la periodo de demokratio post la unua mondmilito kaj havis jenajn celojn: esence establi teorion de internacia lingvo kaj Esperanto literaturo; funkcie interagi por kominikado inter individuaj movadanoj aŭ organizoj; entute servi al internacia solidareco kaj ekzalti spiriton de proletoj La movado dividiĝis en kvar periodoj: La 1-a: 1919.XII- 1923.VIII La 2-a: 1924.IV- 1930.VII La 3-a: 1930.VII- 1932.X La 4-a: 1932.X - 1938.XI En la unua periodo okazis demokratiigo de Japana Esperanto-Instituto kaj komenciĝis agadoj de esperantistaj socialistoj. Ankaŭ en la kampo de la kulturaj agadoj ili provis evoluigi la ideojn kaj la literaturon. En la dua periodo formiĝis proleta Esperanto-movado kaj oni havis grandan perspektivon de ĝia utiligado en la vastaj kampoj de socia agado: ekzemple en la movado por emancipi subpremitajn popolojn aŭ senrajtigitajn virinojn. La nombro de la agantoj estis malgranda, sed ili havis klaran konscion pri la taskoj de la proletaj esperantistoj. La tria periodo distingiĝis pro sia komunista karaktero. La movado fariĝis radikale politikema en la nomo de 'popularigo de la movado', kiu kaŭzis la internan disfendiĝon.Ili klopodis enkonduki internacilingvan teorion el Sovet-Unio; tamen, en severega subpremado fare de la ŝtataj instancoj, la movado eniris la kvaran stadion. La kvara periodo estas karakterizita de la evoluo de Esperanta literaturo, internacilingva teorio kaj proleta Esperanto-korespondado. Kvankam la movado celis radikigi Esperanton en la nacian kulturon, oni malsukcesis efike kunigi internacilingvan movadon kaj tiun de proleta liberigo. Rezulte, ne realiĝis popolfronto inter japanaj esperantistoj kontraŭ faŝismo kaj milito. Tamen oni devas noti la gravan rolon de proleta Esperanto-korespodado en la kontraŭ-faŝista movado. (la aŭtoro) Historio de Esperanto-Movado | MIYAKE, Eizi | 1986 | JP - Japanujo | 2011-11-06 09:12:34 |
| 245 | Repripensi KUROITA Katumi: El vidpunkto de lia rilato al Esperanto-movadoHistorio de Esperanto-Movado | WATANABE, Tsuyoshi | 2012 | JP - Japanujo | 2018-03-15 09:49:55 |
| 246 | Esperanto: vivanta lingvo.La tezo de ĉi tiu disertacio celas montri, ke Esperanto estas vivanta lingvo, per kiu la lingvo-uzantoj iom post iom kreas kulturon, kiun oni povus nomi Esperanto-kulturo. La unua parto traktas pri la lingva esenco de Esperanto, en la dua parto oni montras ke la vorto "verda" havas specialan signifon en ĝi, en la lasta parto oni diskutas pri la "interna ideo" kaj ideologio de Esperanto. Esperantologio | WASEDA, Mika | 1978 | JP - Japanujo | 2011-06-28 06:43:11 |
| 247 | Historio de la ĉina Esperanto-movadone indikita Historio de Esperanto-Movado | MATSUDA, Haruhi | 1978 | JP - Japanujo | 2011-02-06 13:47:40 |
| 248 | Studo pri Morfologia Kontrasto de la Korea kaj EsperantoLa aŭtoro: "En la disertacio mi studis la morfologian kontraston de la korea kaj Esperanto. Kaj la celo de la studo estas eltrovi bonajn metodojn por la Esperanto-instruo al Koreoj kaj ankaŭ esplori la atentindajn punktojn de la instruo.Mi bazas mian studon sur la korealingva gramatiko de d-ro Ho ung (1983) kaj Esperanta gramatiko de mi mem(1989). Mi kontrastigis morfologian parton el ambaŭ gramatikoj. La kategorioj ĉi tie kontrastigitaj estas jenaj: 1° vortfarado; 2° konjugacio; 3° deklinacio; 4° malsamaj kategorioj: a) tempo-indiko; b) supoza esprimo ; c) demanda esprimo; ĉ) ceteraj postpozicioj de la korea kaj Esperanto Lingvistikaj komparstudoj inter Eo kaj aliaj lingvoj | BAK, Giuan | 1991 | KP - Nord-Koreujo | 2011-07-28 08:34:58 |
| 249 | Kompara studo pri vortfarado de Korea Lingvo kaj EsperantoCitaĵo el al letero de la aŭtoro: "En ĉi tiu tezo ni atentis pri la vortfaradoj de korea lingvo kaj Esperanto. Mi studis pri iliaj karakteroj kaj reciproke malsamaj fenomenoj, per komparado kaj anallizo, kaj klopodis konfirmi la lingvistikajn faktojn kiom produktivaj estas la vortfaradoj de ambaŭ lingvoj. Tie ĉi diakronaj lingvistikaj fenomenoj ne estis menciitaj kaj ankaŭ la ĉindevenaj vortoj uzataj en korea lingvo ne estis traktataj rigardite tiel, ke ili estas en la kategorio de pruntvortoj. Mi estas konvinkita, ke korea lingvo kaj Esperanto havas reciproke similajn morfologiajn strukturojn kaj similajn tipojn de vortfarado, sed Esperanto havas multe pli produktivan vortfaradon. " Lingvistikaj komparstudoj inter Eo kaj aliaj lingvoj | HO, SONG | 1987 | KR - Sud-Koreujo | 2011-01-24 21:53:46 |
| 250 | Esperanto kaj gazetaroPost la enkonduko, la aŭtorino priskribas la Esperanto-Movadon kaj eldonaĵojn dum burĝa kaj soveta periodoj de Litovio. Estas menciataj artikoloj de litovaj esperantistoj en internaciaj Esperanto-periodaĵoj, aparta ĉapitro estas destinita al aktiveco de litovaj esperantistoj en respublika gazetaro. Internacia lingvo kaj gazetaro | BRUZILAITE, Veronika | 1970 | LT - Litovujo | 2010-10-19 21:26:29 |


