Diplomlaboraĵoj
La klarigon pri la tipoj de la diplomlaboraĵoj bv. legi ĉi tie.
Reveni al la serĉilo | Ĝustigi la serĉparametrojn
Entute trafoj: 348
| Titolo | Nomo | Jaro | Lando ↓ | Lasta redakto | |
|---|---|---|---|---|---|
| 211 | Funkcioj de la artikolo en EsperantoLa temon esprimas la titolo : Funkcioj de la artikolo en Esperanto Esperantologio | BAHAREV, Darin | 1979 | HU - Hungarujo | 2011-01-04 23:23:57 |
| 212 | Kelkaj observoj pri la esprimo de kazoj en EsperantoEn "The Case for Case" C. Fillmore (1968) skribis, ke la nocio de "kazo" estas trovebla, iamaniere, en la fundamenta aŭ baza gramatiko de ĉiuj lingvoj. Oni notas, ke la plej grava malsimileco inter Esperanto kaj la konkurentaj lingvoj (Ido, Novial, ktp.) estas, ke Zamenhof daŭre tenegis sian "akuzativon" kaj la aliaj (inkluzive Jespersen) forpuŝis ĝin. Esperanto vivas, la aliaj ne. Do, tiu kiu volas malkaŝi"universalan gramatikon"devas, inter alie, studi Esperanton. Esperantologio | MULLARNEY, Maire | 1984 | IE - Irlando | 2010-12-18 20:32:58 |
| 213 | Naturaj lingvoj kaj artefaritaj lingvoj. La sintakso de la angla kaj tiu de Esperanto.Esperanto kompare al la aliaj artefaritaj lingvoj kaj ĝiaj fonologio, morfologio, sintakso. Sintaksaj karakterizoj de la angla lingvo. Kompara ekzameno de anglaj kaj Esperantaj tekstoj laŭ:-vorta ordono kaj pragmata rolo de nominalaj sintagmoj; -tezaj elesprimoj; -fundamentaj gramatikaj rilatoj. (la verkintino) Lingvistikaj komparstudoj inter Eo kaj aliaj lingvoj | PRUZZI, Paola | 1992 | IT - Italujo | 2011-11-20 07:40:27 |
| 214 | Edmond Privat, la homo kaj la verkaroDekĉapitra analizo de la diversaj aspektoj de la agado kaj personeco de Edmond Privat, kun aldonaj dokumentoj Esperantologio Historio de Esperanto-Movado | ARI MARTINELLI, Perla | 2003 | IT - Italujo | 2010-10-22 21:08:14 |
| 215 | La katolika esperantista movado en ItalioLa ĉefa temo estas la esperantista katolika movado en Italio ek de la naskiĝo ĝis la Dua Mondmilito. La aŭtoro pritraktas kiel okazis, ke movado duoble internacia -katolika kaj espernantista - povis vivi kaj prosperi en faŝisma lando. La "trompo" estis prezenti Esperanton kiel simpligitan italan lingvon, kaj tio povis taŭgi por propagandi eksterlande italecon sen uzi fremdajn lingvojn. Internacia lingvo kaj socipolitiko | CARDONE, Gianfranco | 1974 | IT - Italujo | 2010-10-20 12:19:02 |
| 216 |
| CHETTA, Sabrina | 2011 | IT - Italujo | 2011-03-29 07:26:03 |
| 217 | La lingvoj en la Eŭropa Komunumo, kun aparta atento pri la angla.Enkonduko; 1-a ĉapitro: La statuso kaj la funkcio de la lingvoj en la Eùropa Komunumo 2-a ĉapitro: La Komunuma politiko rilate al la lingvoj 3-a ĉapitro: La disvastigo de la Angla tra la mondo kaj ĝia rolo en Eùropo 4-a ĉapitro: La implicoj de plurlingveco kaj la proponitaj alternativoj Konkludoj Apendico Bibliografio Utillaj indikoj Alia | MAZZERO, Marina | 1991 | IT - Italujo | 2011-09-09 06:13:48 |
| 218 | La funkciado de planlingvo: Esperanto, teoriaj problemoj.La disertacio pritraktas la teoriajn problemojn de lingvoplanantoj. Tute aparte ĝi diskutas la pozitivajxojn de Volapük, kaj la lingvistikajn problemojn kunligitajn kun la efektiva funkciado de Esperano (ĉu ekzistas variaĵoj lokaj, sociaj, stilaj? ĉu la gramatika karaktero de la radikoj estas pravigebla el la vidpunkto de la efektiva funkciado de Esperanto?). Fine, ĝi enhavas intervjuojn kun eŭropa kaj japana parolantoj de Esperanto, kiuj klarigas kiel la lingvo funkcias por ili en la normala vivo. Esperantologio | LACQUANITI, Silvia | 1994 | IT - Italujo | 2011-09-07 06:05:29 |
| 219 | "Unu lingvo por ĉiuj, unu lingvo de neniu lando": Kampa esplorado pri esperantaj identecoj.Alia | CALIGARIS, Irene | 2015 | IT - Italujo | 2017-01-04 16:47:07 |
| 220 | Eŭropo de internaciismoj kaj de supernacia komunikado: angla kaj esperanta lingvoj ĉe konfronto.Lingvistikaj komparstudoj inter Eo kaj aliaj lingvoj | CORRADAZZI, Fiammetta | 1998 | IT - Italujo | 2017-01-04 18:43:13 |


