Diplomlaboraĵoj

La klarigon pri la tipoj de la diplomlaboraĵoj bv. legi ĉi tie.

Reveni al la serĉilo | Ĝustigi la serĉparametrojn

Entute trafoj: 340

Titolo  Nomo  Jaro  Lando ↓ Lasta redakto 
251

La kontribuo de Esperanto al internacia komunikado kaj kompreno.

En sep ĉapitroj la aŭtorino pritraktas jenajn temojn: a/ Kio estas Esperanto; ties inicianto. b/ Kial Esperanto? c/ La neŭtraleco de Esperanto; d/ La gramatiko kaj strukturo; e/ La eduka valoro de la Esperanto-instruado en lernejoj; f/ La esperantista movado: unuiga forto; g/ La Esperantisto-movado en Malto

Instruado/edukado kaj internacia lingvo

SCICLUNA, Mary1977MT - Malto2011-06-12 06:04:57
252

Kelkaj aspektoj de la monda lingvo- problemo; kompara analizo

Komparas diversajn eblajn solvojn de la monda lingvoproblemo : nacia lingvo / angla aŭ simpligita angla / kaj planlingvoj / Volapük, Esperanto, Ido, Interlingua. Laŭ la kriterioj starigitaj far la verkinto Esperanto estas la plej taŭga solvilo.

Lingvistikaj komparstudoj inter Eo kaj aliaj lingvoj

COINDREAU, Marcelo J. Villareal1977MX - Meksiko2010-10-20 13:17:31
253

La sintakso de lingvo sen gramatiko

Priskribo de la sintakso de Esperanto de denaskuloj, lau vidpunkto de la genera gramatiko el la 80-aj jaroj

Esperantologio

VAN OOSTENDORP, Marc1991NL - Nederlando2010-10-12 19:36:42
254

Rezulta aspekto, verba dispozicio kaj posedo en la eŭska, malnovpersa kaj elama lingvoj

La kampo de la verko estas ĝenerala lingvoscienco, do ne temas pri Esperanto, sed ie kaj tie la Z-a lingvo aperas por ilustri difinitajn gramatikajn ecojn. La ĉefa temo de la doktoriga esploro tuŝas la rezultindikajn formojn, t.e. verbaspektajn formojn, kiuj montras la staton de unu el la partoprenintoj de antaŭa ago (ekz-e "[iu fermis la pordon kaj] nun la pordo estas fermita", "Johano [alvenis hieraŭ do] nun estas alveninta"...). Ĉar, ofte, por esprimi tiajn valorojn, la lingvoj uzas rimedojn similajn al tiuj uzataj por esprimi verbajn voĉojn, la esploro devis koncerni ankaŭ la sintaksan dispozicion (aŭ "diatezon") kaj la argumentajn strukturojn. La ofta uzo en rezultindikaj formoj de poseda predikato, kiel "havi" aŭ "esti al", igis necesa studi ankaŭ posedon. Post teoria prezento de tiuj tri gramatikaj trajtoj la aŭtoro esploras en sia disertaĵo iliajn interrilatojn en tri neparencaj lingvoj, nome la eŭska, la malnovpersa kaj la elama. Pri la motivo, kial tiuj tri lingvoj estis elektitaj, kaj pri la konkludoj... estas klarigite en la disertaĵo.

Alia

BAVANT, Marc2014NL - Nederlando2014-04-21 14:06:47
255

Pardonu min. La uzo de ĝentilecostrategioj en Esperanto

La disertaĵo esploras la ekziston de specifaj ĝentilecostrategioj ĉe Esperanto-parolantoj, kiuj estas komisiitaj, en antaŭdifinitaj kazoj aŭ scenoj, direkti pli aŭ malpli fortan aŭ invadan peton pri helpo aŭ servo al iu adresato.

Alia

KRIJNEN, Lotte2008NL - Nederlando2010-10-24 10:03:13
256

La angla kaj Esperanto: du lingvoj por internacia komunikado

Komparo inter la uzo, uzeblo kaj uzindo de la angla kaj Esperanto kiel lingvoj por internacia komunikado, inkluzive de detala enketo dissendita al esperantistoj kaj neesperantistoj.

Lingvistikaj komparstudoj inter Eo kaj aliaj lingvoj

FLEUR, Manon2010NL - Nederlando2010-10-24 11:44:40
257

Esperanto, teorie kaj praktike

Pritrakto de Esperanto laŭ la perspektivo de la universalaĵoj de Greenberg, kun pli specifa atento al la n-roj 14 (pri la loko de kondiĉaj subfrazoj), 19 (pri la loko de la atribua adjektivo) kaj 20 (pri la ordigo de Dem, Num kaj A).

Esperantologio

DUIN, Orrin2006NL - Nederlando2010-10-24 12:09:04
258

La vortordo en Esperanto

Studo pri la baza vortordo en Esperanto kaj ties modifeblo sub la influo de pragmatikaj kaj strukturaj faktoroj (enfokusigo, topikigo, emfazo, silabopezo de moveblaj vortoj, k.s.). La verko baziĝas sur trastudo de modernaj tekstoj kaj sur enketoj ĉe kelkaj dekoj da esperantistoj de diversaj gepatralingvaj fonoj.

Esperantologio

JANSEN, Wim2007NL - Nederlando2010-11-21 14:15:07
259

Kvin artfaritaj lingvoj. Kompara esploro de la valoro de Volapük, Esperanto, Ido, Occidental kaj Novial.

La planlingvoj havas malsamajn celojn. Esperanto celas esti facila por ĉiuj homoj, Occidental por la poliglotaj intelektuloj. La celo de Esperanto estas pli ĝusta, sed Occidental estas teknike pli perfekta por sia propra celo.

Lingvistikaj komparstudoj inter Eo kaj aliaj lingvoj

MANDERS, W.J.A.1947NL - Nederlando2010-12-01 20:40:47
260

Pri internacia lingvo en la Daŭriga Baza Instruado

Titoloj de la ĉapitroj: a) Antaŭparolo kaj resumo; b) Enkonduko rilate al instruado de fremdaj lingvoj; c) Ekzistanta instruado de modernaj lingvoj; d) Inter-lingvistiko, planlingvo kaj Esperanto; e) Instruado kaj Esperanto; f) Rezistoj kontraŭ Esperanto; g) Kritika analizo de la jam faritaj, ofte nesciencaj pedagogiaj eksperimentoj; h) Renovigoj en instruado; I) Pri atendindaj kaj pri atendendaj elementoj rilate al enkonduko de Esperanto en la lernejoj. Aldonaĵoj: bibliografio 5-paĝa kaj listo de pritraktitaj personoj kaj organizoj.

Instruado/edukado kaj internacia lingvo

VAN DER MEER, H.G.1984NL - Nederlando2010-12-08 20:07:14
1 ... 22 23 24 25 26 27 28 29 ... 34

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.