Diplomlaboraĵoj

La klarigon pri la tipoj de la diplomlaboraĵoj bv. legi ĉi tie.

Reveni al la serĉilo | Ĝustigi la serĉparametrojn

Entute trafoj: 340

Titolo  Nomo  Jaro  Lando ↓ Lasta redakto 
271

Denaskismo en Brazilo: speciala dulingvismo

Resumo. Ekzistas diversaj tipoj de dulingvismo, kaj eĉ de plurlingvismo (situacio, en kiu unu homo parolas tri lingvojn aŭ pli). Ĉi tiu studo celas analizi specialan tipon de dulingvismo: denaskismo, kiu okazas, kiam homo parolas, ekde la naskiĝo Esperanton kaj alia(j)n lingvo(j)n. La celo de la esploro estis nur unu lando: Brazilo (la lando de la esploristo). Oni malkovros la averaĝan aĝon, la lernejan situacion de la denaskuloj kaj de iliaj gepatroj, kaj la metodon plej uzatan en tiu lando por lernigi Esperanton denaske, tio estas, ĉu ekzemple la metodon UPUL (unu persono, unu lingvo) aŭ USUL (unu situacio, unu lingvo). Pri la religio, ni malkovros, ĉu veras, ke la plejmulto de la brazilaj denaskuloj estas spiritismaj. Oni vidos, ĉu la denaskuloj tie havas Esperanto-amiko(j)n. Ni ekscios ĉu la lernejo havis specialan influon al la lernado de Esperanto. Kaj kiu(j)n alia(j)n lingvo(j)n oni instruas al la denaskuloj. Oni vidos iliajn hobiojn kaj plej ŝatatajn lernobjektojn. Kaj fine, en kiom da landoj la infanoj ĝis nun vojaĝis, kaj ĉu ili havis menciinda(j)n fakto(j)n/sciojn pri sia plurlingva eduko. Ni havos vastan portreton de la situacio de la denaskuloj en Brazilo nuntempe. Per interretaj enketiloj, 16 denaskaj esperantistoj estis intervjuataj, kaj la rezultoj estis komparataj al tiuj de aliaj eŭropaj esploroj.

Esperantologio
Historio de Esperanto-Movado
Interlingvistiko
Alia

(YAMAGUCHI) WERNECK DIAS, A. Emerson2021PL - Pollando2023-02-27 14:37:57
272

Naturlingva prilaboro en la hungara parolsintezo

Naturlingva prilaboro en la hungara parolsintezo La ĉeesto de komputiloj kaj interreto en la ĉiutaga vivo de homoj ĉe amuziĝo kaj konkretaj taskoj de informretrovo tra lernado ĝis la helpo al malavantaĝuloj postulas naturan komunikadon kun komputilo inkluzive parolkapablon. Konvena prozodio faciligas la komprenon, pro tio natureco estas postulo ankaǔ por sintezita parolo. Perhelpe de parolkorpusoj eblas produkti sufiĉe naturajn, sed limigitajn mesaĝojn. Konteksto–parolo transformaj sistemoj havas aliron ankaǔ al eksterlingvaj fontoj. Teksto–parolo transformaj sistemoj (TtS: text-to-speech), kie la fomo kaj enhavo de la teksto ne estas limigitaj kaj tiel antaǔvideblaj, nepre bezonas lingvistikan analizon por produkti bonan prozodion. La trarigardo de naturlingva prilaboro (NLP: Natural Language Processing) en parolsintezo ilustras, kie la lingvoprilaboro rolas gravan rolon: ekde la transformo de specialaj signoj aperantaj en ordinaraj tekstoj al vortoj tra la unusencigo de elparolo sur segmenta nivelo (dank’al morfologia analizo) ĝis la determino de prozodio (dank’al sintaksa analizo). Kvankam la problemoj kaj iliaj solvoj diferencas de lingvoj al lingvoj, lingvosendependaj programoj povas plenumi la taskojn. La hungara lingvo havas riĉan aglutinan morfologion, kiu disponigas bazon por la sintaksa analizo kaj la fokuso estas sintakse fiksita. La esploroj de la pasintaj du jardekoj (ĉefe tiuj de Katalin É. Kiss) multon malkovris pri la hungara frazstrukturo. Tiu ĉi disertaĵo celas determini rilatojn inter sintakso kaj prozodio, kaj tiel ellabori interfacon sintakso–prozodio, t.e. ellabori algoritmojn, kiuj elformas la prozodion de sintezita parolo. La analizo baziĝas sur bone formitaj frazoj (kiaj troviĝas en neǔtralaj informivaj tekstoj) kaj sur la norma hungara elparolo (kiun respegulas la laǔtlegitaj informoj kaj instrukcioj). La priskribo de la hungara lingvo okazis enkadre de dependosintakso, ĉar la aǔtoro de la disertaĵo estas konvinkita, ke ĝi rezultigas pli adekvatan kaj simplan priskribon de la hungara lingvo, kiu havas relative liberan vortordon, sed ŝi prikonsideris ankaǔ la signifajn rezultojn de la reganta generativa–strukturalisma aliro. La supra priskribo estas la bazo de limigita sintaksa analizo (parsado), kies tasko estas identigi la strukture kaj funkcie gravajn frazkonstituantojn. La provo determini la strukturon topiko–fokuso rolas gravan rolon. La komputila analizo de homa parolo estis elektita kiel metodo por ellabori la hungaran modelon de interfaco sintakso-prozodio. La aǔtoro kunmetis specialan frazaron (Anekso), kiun laǔtlegis spertita parolisto, kaj kiu poste estis analizata per la evoluiga sistemo de la hungara parolsintezilo Profivox. Prozodiaj ecoj estis kalkulitaj kaj komparitaj kun teoriaj rezultoj, se ili ekzistis. Surbaze de la konfirmitaj korelacioj inter frazstrukturo kaj prozodio ŝi formulis regulojn kaj testis tiujn per sintezo simulinte la rezultojn de la sintaksa analizo por la frazaro kaj aliaj testofrazoj, fine okazis ankaǔ aǔskulta testado. La eksperimentoj konfirmis rilatojn inter la frazstrukturo kaj prozodio. La starigitaj reguloj kapablas determini sintagmolimojn, kie la intonacio povas ŝanĝiĝi kaj paǔzo povas okazi, krome distribui la akcentojn. Trinivela intonacia modelo estis ellaborata por la hungara lingvo, kie la intonacio de frazo (eldiro) kunmetiĝas el (1) la baza melodio de eldiro, (2) la melodio de konsistigaj partoj de la frazo (tone groups – determinataj de la frazostrukturo) kaj el (3) vortakcentoj inklude la fokusakcenton (Koutny–Olaszy–Olaszi 2000). La disertaĵo prezentas la prozodion de diversaj fraztipoj en la trinivela modelo kaj komparas ilin al la naturaj elparoloj. La rolo de la lasta sintagmo de la frazo en elparolo estas bone konata, sed la rolo de la interna strukturo nur nun ricevis klaran priskribon. Ankaǔ la alĝustiĝo de la elparolo de topiko al tiu de la komento estis ekzamenata (en neǔtralaj frazoj falanta kaj en emfazitaj frazoj leviĝanta). Tiu ĉi regulbaza modelo kapablas priskribi adekvate grandan parton de eldiroj. Komenciĝis esploro ankaǔ en la direkto de tesktoanalizo. Tio kompletigas la frazanalizon, en kelkaj kazoj povas modifi la fraznivelan prozodion (disponigas aldonajn bazojn por trovi la fokuson), tiel la signifo de frazo estas pli klare interpretebla. En la lasta parto du specialaj aplikoj de parolsintezo estas prezentataj: komputile asistata lingvoinstruado kaj la Bliss-sistemo destinita helpi la pluroble malavantaĝulojn. La aǔtoro proponas limigitan lingvomodelon por Blissvox, la hungare parolanta versio de Bliss. La temo ankoraǔ postulas pluan espolon kaj en la tereno de frazstrukturo kaj de tekstostrukturo, plilarĝigon de la valentovortaro kaj inkludon de semantika prilaboro.

Informadiko kaj Esperanto

KOUTNY, Ilona2009PL - Pollando2020-02-21 15:38:57
273

Muziko en la lingvoinstruado

La diplomlaboraĵo kreiĝis surbaze de harmonio inter muziko kaj lingvolernado, kiu estas ekspluatinda kaj ekspluatenda. Ĝi donas sugestojn por kriterioj, laŭ kiuj elekti kantojn por diversaj aĝ-grupoj kaj/aŭ lingvo-niveloj; donas uzeblajn ekzercotipojn kaj konkretajn ekzercarojn por kelkaj difinitaj kantoj. La apendico entenas multajn kantotekstojn foje kun, foje sen la muziknotoj.

Instruado/edukado kaj internacia lingvo

MOLNÁR, Mónika2005PL - Pollando2017-07-20 20:40:42
274

Gramatika progreso en tri lernolibroj de Esperanto

Por prepari rekomendon, kiuj gramatikaj konceptoj estu instruataj en Esperanto en kiu vicordo, tri konataj Esperanto-lernolibroj estas analizitaj pri la gramatika progreso. Estas la "Baza Cseh-kurso", la germana versio "Esperanto - direkt" de la lernolibro de Stano Marček kaj la libro "Esperanto por lernejaj klasoj" de Josias Barboza. Do, celo de ĉi tiu laboraĵo estas respondi la demandon, en kiu vicordo kaj kiamaniere la tri lernolibroj de Esperanto instruas la gramatikaĵojn.

Instruado/edukado kaj internacia lingvo

HECKING, Matthias2020PL - Pollando2020-10-20 18:49:42
275

Vortfarado el la vidpunktoj de hindeŭropa lingvoscienco kaj de esperantologio

Lingvistikaj komparstudoj inter Eo kaj aliaj lingvoj

BROSCH, Cyril2008PL - Pollando2010-10-11 11:49:40
276

Inter teorio kaj praktiko de tradukado: la dilemoj de la esperanta literaturo

Esperanta literaturo

PITA, Luiz Fernando Dias2017PL - Pollando2019-09-25 14:51:36
277

Uzo de la koncepto de lingva bildo de la mondo por Esperanto

La laboraĵo celas taksi la eblecon studi Esperanton enkadre de kultura lingvistiko kaj, pli precize, studi la koncepton de la lingva bildo de la mondo enkadre de la teorio kaj praktiko evoluigita en la Etnolingvistika Skolo de Lublino, Pollando. Nuntempa esplorado pri la lingva bildo de la mondo fokusiĝas pri naturaj etnaj lingvoj kaj ĵuse komparaj studoj estis postulataj. La nuna laboraĵo estas provo montri eblajn aplikojn de la teorio al Esperanto samkiel limigojn rezultantajn de tia aliro.

Interlingvistiko
Lingvistikaj komparstudoj inter Eo kaj aliaj lingvoj

STRIA, Ida2017PL - Pollando2017-10-09 14:13:53
278

Daŭro, demokrateco kaj komunumeco en esperantaj dissendolistoj

En la unua parto la aŭtoro priskribas la staton kaj ecojn de Esperanto-dissendolistoj rigarde al ilia grava rolo kiel medioj de iniciado en kaj diskutado pri la internacia lingvo kaj kiel komunikilo pri kiu ajn temo. Plej gravaj konstatoj estas la rapida amasa kreiĝo de kaj denove silentiĝo de la dissendolistoj, ilia malforta rolo kiel komunumo de argumentado (laŭ McKerrow) en la periodo de 2010 ĝis fino de 2016. Sekvas resumo de teorioj en la scienca literaturo pri ilia socia karaktero, kun speciala atento al la aspekto de demokrata interkonsiderado inter la membroj, sendepende de la ĉirkaŭa politika sistemo, kaj la strebado laŭ la esperantisma ideologio disvolvi interkulturan orientiĝon inter ĝiaj adeptoj kaj dividi inkludeman sintenon. La aŭtoro konstatas streĉecon inter la ideo de Swales, ke lingvokomunumo estas alcentra, kaj la praktiko de la E-dissendolistoj, kies influo al la diskurso estas pli centrofuĝa, kaj sur la nivelo de apartaj listoj kaj en la opiniformado pri lingvo kaj movado ĝenerale. Tial estas malrealece rigardi la esperantistaron komunumo, ĉu lingva, ĉu diskursa. En sama direkto montras la eksterordinare granda elcento de deflankuloj (mezume pli ol 90% de la membroj de 77 dissendolistoj) konforme al la tezo de Kraus, ke diskursaj komunumoj baras ne-partoprenantojn. Grava handikapo por fari diskursan komunumon estas la malsameco de nivelo de kogneco (ĉiuj scioj de la fizika ĉirkaŭaĵo, kutimoj, spertoj kaj kapabloj). La aŭtoro proponas la grandon log2(m) kiel indikilon de tio, kion li nomas la influpremo de kontribuanto al retdiskutlisto kaj esploras la distribuon de tiu indikilo trans la membroj en samplo de dek naŭ dissendolistoj. Surbaze de ĝia normigita valoro (mi estas la nombro de mesaĝoj de kontribuanto i, p la nombro de mesaĝantoj) estas proponataj kvar tipoj de kontribuantoj al dissendolistoj: deflankuloj, unumesaĝantoj, plurmesaĝantoj, oftuloj kaj specialistoj. Montriĝas, ke la distribuo de relativaj influpremoj de la plurmesaĝantoj, sekvas pli-malpli geometrian vicon, sed ke la influpremoj de la grupeto de oftuloj ĝenerale kreskas pli rapide ol tiuj de la plurmesaĝantoj. Specialistojn oni rekonas per malmultaj mesaĝoj, sed ĉiuj legas ilin. Diversaj indikiloj estas uzataj por kompari la kvaliton de la dissendolistoj en la samplo, ekzemple per la relativa nombro de deflankuloj kaj la inversa rilato inter la nombro de plurmesaĝantoj kaj la proporcio de influpremo inter nombre najbaraj mesaĝantoj. La aŭtoro spekulacias pri individuaj kaŭzoj aŭ motivoj de la kontribuemo de membroj de dissendolistoj. La uzado de la termino "komunumo de argumentado" estas kritikata, ne mirinda pro la malsukcesa komunikado kaŭzata de manko de uzreguloj, de aŭtoritato(j), de persona interkonateco, pro sennomaj ensendaĵoj de kontribuantoj kaj nenecesa uzado de la nacia lingvo. Krome la eksteraj faktoroj de Edwards influas la procezojn de ekskludemo aŭ inkludemo. Per skriba enketo al membroj de la dissendolistoj en la samplo la aŭtoro klopodas informiĝi pri la politika sinteno de la membroj laŭ la divido de Dahlberg: ĉu interkonsiderada, liberal-individualisma aŭ komunisma. Tiu provo malsukcesas ĉefe pro la diferencoj inter temoj traktataj de esperantanoj kaj la temoj sur politika tereno, kiuj inspiris Dahlberg al sia divido. Surbaze de la ricevitaj respondoj Alia divido de sintenoj estas proponata supozeble pli adekvatan al la regantaj sintenoj de esperantanoj. La aŭtoro rekomendas en ĉapitro 8 la uzadon de retforumoj, per kiuj asignitaj por tio argumentantoj povas favori la kreadon de komunumoj de argumentado bazitaj sur egaleca kogna ĉirkaŭaĵo. En ĉapitro 10 sekvas serio da komentoj pri la simptomoj kaj kaŭzoj de mankhava funkciado de la Esperanto-movado: ofta ne-menciado de objektivoj de dissendolistoj, la fermiteco de landaj retdiskutlistoj al eksterlandanoj, la ne-ekzisto de kunordigado inter agadoj de landaj asocioj kaj la rolo en tio de la kupola organizaĵo Universala Esperanto Asocio. Fine la aŭtoro substrekas la mankon de io en Esperantujo, kio estas komparebla kun dokumentebla publika opinio. Se la landaj asocioj funkcius kiel sekcioj de UEA, tio kreus la kondiĉojn sub kiuj privataj komerce mastrumataj organizaĵoj kiel Duolingo, Ekparolu, E@I kaj aliaj povus daŭri flori. Se tia evoluo ne okazos, la movado daŭros konsisti ĉefe el intelekta elito, dum ĝi sur baza nivelo estas rigardata kiel sekto. -------- The most important findings are the fast massive creation and reversal depleting of the mailing lists (Yahoo and Google), their weak role as an argument community (as defined by Raymie McKerrow) in the period of 2010 to the end of 2016 and the immensely high percentage of lurkers in those forums. Thus it is unrealistic to consider the Esperanto speakers as one community, whether linguistic, or discursive. The author offers the magnitude log2(m) as an indicator of what he calls the contributor's influence pressure on a mailing list and explores the distribution of that indicator across the members in a sample of nineteen mailing lists. Based on its standardized value (log2(mi)+1)/(log2(Πmr) (mi is the number of messages of contributor i, p the number of messengers) four types of contributors to mailing lists are proposed: lurkers, single contributors, repeat messengers, prolifics and specialists. The use of the term "argumentation community" for any mailing list meets criticism, not surprisingly because of failing communication from the lack of rules of usage, of authority(ies), of interpersonal familiarity, anonymous submissions and unnecessary use of the national language. He stresses the lack of something in Esperanto, which is comparable with a documentable public opinion. The author recommends the use of internet forums, by which specifically assigned argumentators can foster the creation of argument communities, based on an egalitarian cognitive environment.

Alia

DERKS, Johan2017PL - Pollando2017-10-08 16:30:42
279

Klasifiko de planlingvoj

La laboraĵo prezentas provon por fiksi la terminojn de interlingvistiko, la plej gravajn 16 personojn okupiĝintaj pri klasifiko de planlingvoj kaj la klasifikajn sisetmojn.

Interlingvistiko

SZILVA, Szabolcs2014PL - Pollando2014-10-12 20:44:48
280

Nordafrika alieco: koloniaj trajtoj en la verkoj de Ribillard kaj Newell

L. N. Newell (1902-1968) kaj Jean Ribillard (1904-1962) estis aŭtoroj de prozaj verkoj, kies intrigoj disvolviĝas en norda Afriko dum la kolonia epoko. La unua publikigis Bakŝiŝ (1938) kun fono de Egiptujo, kiam ĝi estis brita protektorato, kaj la dua, Vagado sub palmoj (1956) kaj Vivo kaj opinioj de Majstro M'Saud (1963), kies rakontoj okazas en la tiama Alĝerio sub franca regado. La finlaboraĵo traspuras la karakterizojn proprajn al la kolonia literaturo en la menciitaj verkoj, kaj sub la prismo de la postkoloniaj studoj klopodas enkuntekstigi rolulojn kaj pejzaĝojn markitajn per la signo de alieco.

Esperanta literaturo

MUÍÑOS PARDAVILA, Xesús de N.2017PL - Pollando2017-09-25 14:18:42
1 ... 24 25 26 27 28 29 30 31 ... 34

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati kaj ESF.