Diplomlaboraĵoj

La klarigon pri la tipoj de la diplomlaboraĵoj bv. legi ĉi tie.

Reveni al la serĉilo | Ĝustigi la serĉparametrojn

Entute trafoj: 347

Titolo  Nomo  Jaro  Lando ↓ Lasta redakto 
311

La viva genro preter akordo: interagoj de semantiko kun sintaksa rolmarkado

Post skiza prezento de kelkaj genraj sistemoj, inkluzive de la Esperanta, oni enkondukas la nocion viva genro kaj ĝian subspecon persona genro. Montriĝas, ke la rusa kaj pola aferstatoj rilate vivan aŭ personan genron sufiĉe malsamas, ĉar sur fono de alomorfa abundeco, rezultanta el la kunfandiĝo de deklinaciaj paradigmoj, la diversaj slavaj lingvoj sendepende konstruis al si novan genran sistemon. Estas konjektite, ke la bezono distingi inter subjekto kaj objekto (pli precize inter aganto kaj priagato), konservante la vortordan liberecon, estis motoro de la genezo de viva genro en slavaj lingvoj. Tio kondukas al pli detala studo de la ĉefaj argumentoj de transiraj kaj netransiraj verboj, do al la diversaj sintaksaj tipoj de lingvo, i.a. ergativa kaj akuzativa, kaj al studo de la manieroj marki la argumentajn rolojn. Oni rimarkigas, ke markado povas montriĝi parta, pro diversaj kialoj: morfologia en Esperanto, vortorda en Ido, aŭ kondiĉita de vivanteco aŭ personeco en pluraj aliaj lingvoj. Aldone, unu sama lingvo povas partopreni en pluraj tipoj, i.a. okaze de tippartigo kondiĉita de vivanteco. Oni poste prezentas la hipotezon pri ergativeco de la pra-hindeŭropa lingvo, kiu hipotezo baziĝas sur specifaĵoj de tiu rekonstruata lingvo kompare kun la akuzativ-tipa ŝablono. Oni prezentas ankaŭ la sufiĉe novan refuton al tiu hipotezo, bazitan sur tipologia argumento, sed montras, ke la refuto disfalas, unue pro uzo de speciale fasonita lingva universalaĵo, kaj due pro la premiso, ke se ergativ-tipa, la pra-hindeŭropa devis manifesti tipologie nenie atestitan tippartigon: la konduto de aĵgenraj nomvortoj ja ne devenas de iu tippartigo, sed estas reale motivita de semantika-sintaksa embaraso, trovebla ankaŭ en aliaj lingvoj, inkluzive de Esperanto. Tia embaraso povas fonti el substantiva deveno de la verbo. Sume la prelego substrekas la sintaksajn efikojn – preter akordo – de la semantika trajto vivanteco, manifestiĝantajn ne nur en lingvoj kun specifa viva genro aŭ subgenro.

Alia

BAVANT, Marc2008PL - Pollando2010-10-20 18:35:05
312

Moderna informado pri Esperanto en la kunteksto de la filmo „ESPERANTO ESTAS...“

La laboraĵo prezentas informadon pri Esperanto kiel pluekspluatindan fenomenon, ĉefe en la kampo de aŭdio-videaj materialoj. La kreado (kaj posta uzo) de la filmo „Esperanto estas...“ pruvis, ke eblas atingi relative vastan publikon tra la mondo pere de moderna, alloga film-materialo pri Esperanto. La centmiloj da spektoj pruvas allogecon de tiamaniera prezento de la temo, ĉefe pere de interreto. Aperigo de filmoj en interreto (ĉefe en la popularega film-retejo YouTube) – ĉu kun informa/propaganda, aŭ instrua, aŭ ankaŭ kultura enhavo ebligas kiel eble plej vastan publikon por la prezentata temo.

Alia

BALÁŽ, Peter2011PL - Pollando2011-09-29 08:38:48
313

La kulturo de Esperanto

Alia

BŁACHUT, Urszula2006PL - Pollando2010-11-04 22:44:51
314

Klasifiko de la Esperanto-substantivoj kun la sufikso -aĵ- , kompare kun la polaj signif-ekvivalentoj

La ĉefa kriterio de la klasifiko estas semantikaj rilatoj inter la bazovortoj kaj derivaĵoj kun -aĵ- .Do, la substantivoj estas dividitaj en grupojn ligitajn per analoga vortfara motiveco; estas indikitaj semantike regule kaj neregule kreitaj vortoj. Krome , la disertacio montras, laŭ elektitaj ekzemploj, tiujn kazojn, kiuj -se temas pri la vortfara motiveco- estas similaj en Esperanto kaj en la pola; krome estas ankaŭ priskribita certaj diferencoj en la vortfarado de ambaŭ lingvoj. Pritraktitaj estas nur tiuj derevaĵoj, kiujn registras "Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto.

Esperantologio

HENN, Anna1984PL - Pollando2010-10-30 20:34:00
315

Edukaj funkcioj de la lingvo kaj Esperanto-Movado dum la periodo 1956-1980. Aspektoj pola kaj internacia.

La disertaĵo ĉefe pritraktas socian movadon kunligitan kun la idea funkcio de Esperanto. Estis esploritaj intencaj kaj realaj funkcioj de la Esperanto-Movado, ligitaj kun internaciskalaj edukprocezoj. La unua, teksta parto entenas jenajn ĉapitrojn: a) Metodologiaj premisoj de la analizo de informoj;politikaj, kulturkreaj kaj edukaj aspektoj de la problemaro de la funkciado de la Esperantaj lingvo kaj Movado. b) Esplorstato de la Esperanto-problemaro. c) Soci-edukal funkcioj de la Zamenhofa doktrino kaj la ideo pri internacia lingvo. d) Genezo kaj procezo krei edukmodelon en la Esperanto -Movado. e) Edukaj funkcioj de la Esperantaj lingvo kaj Movado en polaj medioj en la periodo 1956-1980 f) Elementoj de soci-edukaj procezoj de la Esperantaj lingvo kaj Movado. g) Konkludoj kaj bibliografio, kun pli ol 300 pozicioj. La dua volumo entenas enkondukon kaj elekton de dokumentoj, ĉefe devenantaj el arkivoj de Pola Esperanto-Asocio kaj Pola Studenta Esperanto-Movado.

Historio de Esperanto-Movado

EJSMONT, Tadeusz1982PL - Pollando2010-10-22 19:35:45
316

Derivaĵoj kun -ej- en Esperanto fone de polaj loknomoj

La analizo de la -ej- derivaĵoj troviĝantaj en "Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto" kondukas al konkludoj pri: a) la defino de la semantika malreguleco de la Esperantaj ej-derivaĵoj kompare al la loko-nomoj en la pola; b) la problemo de amplekseco kaj specialiĝo de iliaj signifoj.

Esperantologio

GROMEK, Elzbieta1984PL - Pollando2010-10-30 19:08:05
317

AŬTOROJ DE ESPERANTO-LERNOLIBROJ EN KROATIO

1. ENKONDUKO 1. 1. Celoj de la laboraĵo Per tiu ĉi verko mi deziras prezenti al la legantoj la kroatajn aŭtorojn kiuj, verkinte Esperanto-lernolibrojn, multe kontribuis al la disvastigado de la ideo kaj la lingvo Esperanto en Kroatio kaj en la tuta Esperantujo. Rezultoj de ilia entuziasma kaj diligenta laboro estas gravaj verkoj, lernolibroj kiuj helpis al la kroataj interesiĝantoj pri Esperanto konatiĝi kun tiu bela lingvo. Sed tiuj libroj transiris la limojn de Kroatio kaj iĝis konataj en la tuta mondo. La aŭtoroj kaj iliaj verkoj estas prezentitaj kronologie. Ili prezentas la tempon kaj la metodojn tiutempe uzataj por instrui lingvojn: a) la unuaj paŝoj de instruado de Esperanto en Kroatio. En tiu ĉi ĉapitro mi prezentis la unuajn du aŭtorojn kaj iliajn lernolibrojn verkitaj komence de la dudeka jarcento. b) lernolibroj kaj iliaj aŭtoroj inter la du mondmilitoj. En tiu periodo aperis multaj novaj lernolibroj kaj novaj aŭtoroj. c) lernolibroj kaj iliaj aŭtoroj post la dua mondmilito ĝis la nuna tempo. Tiu ĉi periodo prezentas la lastajn 65 jarojn de eldonado de la Esperanto-lernolibroj en Kroatio Fine mi prezentis du tradukojn de Esperanto-lernolibroj en la kroatan, verkitaj de la kroataj tradukantoj. La celo de mia laboraĵo estas konatigi la legantojn kun la tradicio kaj evoluo de la kroataj kreado kaj eldonado de Esperanto-lernolibroj kaj ilia kontribuo al al Esperanto-movado entute.

Historio de Esperanto-Movado

JERKOVIĆ, Marija2011PL - Pollando2011-10-19 13:21:09
318

Instruado de akuzativo

La celo de tiu ĉi diplomlaboraĵo estas prezenti la instruadon de akuzativo en la naciaj kaj internaciaj E- lernolibroj laŭ la 2 kriterioj: akuzativfunkcioj kaj instrumetodoj.

Interlingvistiko

KOCIĘBA, Iwona2005PL - Pollando2010-10-25 21:09:07
319

Vortfarado en Esperanto

Enhavo de la disertacio: a) Enkonduko; b) Simpla vortfarado; c) Derivado (analizo de sufiksoj kaj prefiksoj); d) Kunmetado. Modeloj de kunmetado; e) Konkludo

Esperantologio

GADIROVA, Dilara1978RU - Rusujo2010-10-26 20:26:45
320

Lingvokulturologiaj aspektoj de internaciaj planlingvoj (fone de la etnaj).

La disertacio, bazita sur analizo de ĉ. 10 mil paĝoj da tekstoj en Esperanto, montras ligojn inter la E-kulturo kaj E-lingvo; estas traktitaj premisoj por la kultura/estetika/emocia ingrediencoj en E-lingvaĵoj, specifaj fonaj scioj de t.n. tipaj esperantistoj kaj ilia reflektiĝo en la lingv(aĵ)o, analizita lingva personeco de t.n. tipa esperantisto, vortludoj kaj luda komunikado en Esperanto kiel la plej ampleksa specimeno de uzado de la lingvo por estetikaj/emociaj celoj, k.a.

Esperantologio
Interlingvistiko
Lingvistikaj komparstudoj inter Eo kaj aliaj lingvoj

MELNIKOV, Aleksandro S.2004RU - Rusujo2010-10-11 15:25:15

Kopirajto © 2001 - 2025 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati kaj ESF.