Forumo
Temoj / Tipaj lingvaj eraroj / Hungara lingvo
laszlo
”Sportisto kuŝis malsana. Kuracisto mezuris lian temperaturon kaj diris: "Oj! 39!"
"Kaj... kiel alta estas la monda rekordo?", demandis la malsanulo.” Mi akceptas tion, ke foje uzatas elipsaj frazoj, sed lingvolernantoj ne devas jam dum lernado renkonti tiajn frazojn. Ili baze lernu la ĝustan lingvouzon, kaj nur pli poste konatiĝu kun ”malzorga” lingvaĵo. Kompreneble, mi nur supozas tion, ke en la supra ŝerco (prenita denove desur la ĉefpaĝo de www.lernu.net) la unua frazo estas elipsa frazo el la lingvaĵe ĝusta ”Sportisto kuŝis estante malsana”, ĉar por neelipsa frazo korekte estas: ”Sportisto kuŝis malsane.” T.e. ĉar verbon, kiu indikas agon, priskribas adverbo, ne adjektivo. |
laszlo
”Aŭdiĝas sonorileto. Mastrino malfermas pordon. Ĉe la pordo juna fraŭlino demandas:
- Ŝajnas, ke vi bezonas servistinon?” Ĉu ankoraǔ necesas mencii tion, ke ĉi tiun lingvofuŝaĵon mi trovis denove sur la ĉefpaĝo de www.lernu.net ? En Esperanto demandofrazo komenciĝas, aǔ per demand-vorto (kio, kiu, kiel, kia, kie, kiom, kiam, ktp), aǔ per ”ĉu”... La aǔtoro de ĉi tiu ŝerco povas esti ekz. eĉ iu fuŝlingva hungaro, ĉar en la hungara lingvo, malgraǔ tio, ke ne ofte uzatas demando-vorteto kiel ”ĉu” (”talán”, ”netán”), tamen tian frazon oni formulas per ”eble”, sed ne per ”ŝajnas”. Sed... estas suspektinde, ke al la redakcio de lernu.net ne ĝenis tia fuŝaĵo la lingvoscipovon... (tiujn ŝercojn la redakcio aperigas sen aǔtoraj signoj). |
laszlo
Jen tipa hungara eraro (eble ne nur hungara!), prenita el forumo. En la hungara lingvo, anstataǔ ”iuj” oni uzas ”egyesek”(iuj), kiu vorto devenas de la numervorto ”egy”(unu).
”Unuj kutimas forgesi postpagi.” - korekte: ”Iuj kutimas forgesi postpagi.” P.S. Kompreneble, ne estas korekte forgesi postpagi... |
laszlo
”Filo alvenas al sia patro:
- Ĉu mi povas vin demandi? - Mallonge kaj klare. - Cent dolarojn!” - - - - - - - - - - - - - - - - Jen tute fuŝa tradukaĵo eble el la hungara lingvo, trovita sur la ĉefpaĝo de www.lernu.net. La tradukinto dilemis pri la verboj ”peti” kaj ”demandi”. Pluse, li ne konas la manieron uzi demandofrazojn en Esperanto. Demandofrazo en Esperanto komenciĝas per ”ĉu” aǔ per demandovorto: ”kiu”, ”kio”,”kia”,”kie”,”kiom”,”kial”, ”kiel”, ktp. |
laszlo
”Ulo eniras la vendejon. Li alrigardas la vendiston, kaj tuj lia buŝo
atingas ĝis la oreloj: -- Ĉu vi rekonas min? Diru! Ĉu?” - - - - - - - - - - - - - - - - - En la supra fragmento de ŝerco, je la unua rigardo ŝajnas, ke temas pri tajperaro ((tajperaroj tute ne interesas min!)), ĉar la verbo ”atingi” estas transitiva. Tamen ne temas pri tajperaro, sed pri ”salamandraĵo” - laǔvorta tradukaĵo el etna lingvo. Legu pli ĉe: http://www.ipernity.com/blog/35820/46412 Pro manko de sufiĉa lerteco en Esperanto (kaj ĝenerale en fremdaj lingvoj), venkis la influforto de la patrinlingvo. Alie la menciita frazo aspektus jene: a ) ”lia buŝo atingis la orelojn” b ) ”lia buŝo etendiĝis ĝis la oreloj” - (en Esperanto tiacele uzatas la verbo etendiĝi) La eraro fontas el tio, ke en la hungara lingvo en tiu esprimo oni uzas la verbon ”atingis” [”ért”] anstataǔ ”etendiĝis” [”terjedt”]: ”fülig ért a szája” = ”lia buŝo etendiĝis ĝis la oreloj”. Tial la salamandri emuloj, kiuj ne sukcesas abstrakti disde la propra patrinlingvo, ofte falas al en tiaj lingvaj kaptiloj. |
laszlo
”Dum la tagmanĝo, la bubo kriis:
- Paĉjo, paĉjo... - Trankviliĝu, knabo. Vi ne povas tiel krii ĉe la manĝotablo!” - - - - - - - - - - - - Jen alia nepripensita tradukado el etna lingvo, prenita el www.lernu.net. En la hungara lingvo eblas uzi (ĉar lingvoregulo permesas tion) anstataǔ la verboj ”deci”, ”rajti”, ”esti permesita”, tn. ebla-verbon (”ható ige”), kiu funkcias kiel ”deci”, ”rajti”, ”esti permesite”, ktp: ”Az ebédlőasztalnál nem kiabálhatsz úgy!” Sed estas erare laǔvorte traduki tian specialan verbon al Esperanto. korekte: ”Ne estas permesite/dece tiel krii ĉe la manĝotablo!” |
(Eksmembro) blazio
La citita frazo estas tute laŭnorma. Statadjekto povas havi formon adjektivan, tia formo eĉ impresas bonstila (eble ĉar multaj tamen ne konas tiujn formojn). Hungaroj laŭ mi konas ĝin malpli, ol slavoj, ĉe kiuj fxi pli ofte havas etnolingvan fonon.- Mi ja ne korektus formon kun -e, ĉar mi scias, ke la "vivanta, praktikata, lingvo" fortigadas tiun tendencon, kaj ĉar eĉ normo ne estas ia armea ordonaro, tamen mi ne vidas motivon kritiki ĝuste tiun formon. Estas alia demando, en kiu parto de kiu kurso onu instruu ĝin - por tia aŭ alia kursanaro.
|
(Eksmembro) blazio
Tamen la frazo estus tute ne terura, se oni aldonus ĉe la fino "ĉu", por emfazi dubon. Ne temas pri "kategoria demando", sed pri preskaŭ-scio...
|
(Eksmembro) blazio
Vi absolute pravas... la ŝerco eĉ ne funkcias en esperanto....
|
(Eksmembro) blazio
Mi ne pensas, ke la citita frazo estas stile maksimume sukcesa. Tamen la strukturo "atingi ĝis (loko)" estas uzata ankaŭ en Esperanto. Mi ne esceptus orelojn kiel eventuale eblan lokon... Jes, oni diras "atingi aŭtobuson", sed *la la akvo atingas ĝis la tegmento* aŭ *nia preĝo atingas ĝis la Sinjoro* estas tute bonaj (laŭ la tradicio, kiun eble László ne akceptos).
|