Forumo

TemojTipaj lingvaj erarojHungara lingvo

tukero
afiŝita je 2011-06-13 22:17:48

Kio estas "korekta skribilo"?
a) ĝusta skribilo
b) skribilo, per kiu oni korektu

laszlo
afiŝita je 2011-06-15 17:50:57

La adjektivo "korekta", formita el la verbo "korekti", ne donas racian komprenon kun la substantivo skribilo.
Sed ekz. kun la substantivo "rezulto" ĝi ja donas racian komprenon: "korekta rezulto".

Tiu farbilo pri kiu vi skribis, per kiu oni kaŝkovras nedeziratajn vortojn sur papero, por surskribi ilin per korektitaj variantoj, nomiĝas korektiga krajono.

tukero
afiŝita je 2011-06-21 13:40:26

En mia lando estas malpermesite "kaŝkovri" erarojn. Ili devas resti legeblaj por ebligi kontrolon de la korektado. Per la krajono oni indikas la lokon kaj specon de la eraroj (sed ankaŭ de pozitivaj ecoj). Mi cetere neniam uzis krajonon kun farbo.

tukero
afiŝita je 2011-06-27 22:31:41

Mi kiel ne-hungaro, sed kiel membro de la internacia esperantlingva komunumo, rimarkis certajn oftajn esprimmanierojn de hungaroj, nome:
- la uzadon de komo anstataŭ konjunkcio en du-elementaj serioj: "kursojn, seminariojn" anstataŭ "kursojn kaj/aŭ seminariojn"
- ellaso de pronomoj: "Zamenhof nur tial uzis iujn alternativajn solvojn, ĉar jam alkutimiĝis ..." anstataŭ " ... ĉar li jam alkutimiĝis ..."

laszlo
afiŝita je 2011-06-28 20:24:03

Per komoj oni povas vicigi pli, ol du aferojn. Do, komo estas pli praktika, ol kaj/au.

Se frazo priskribas plurajn agojn de sama persono, estas superflue uzi pronomon:
”Maria diris, ke ŝi ŝatas legi.”

En la frazo: ”Maria diris, ke ŝatas legi.” - manke de pronomo, la mesaĝo estas pli klara: Maria ŝatas legi.

Sed bv. pripensi la suban frazon:
”Maria diris, ke ŝi/li ŝatas legi.” - kaj ŝi, kaj li (li :) certe! ) povas reprezenti alian personon, ol Marian!

Do, manko de pronomo en la frazo: ”Maria diris, ke ŝatas legi.” - helpas la pli klaran komprenon!

tukero
afiŝita je 2011-06-29 15:25:24

Jes, tio havas meritojn.
Jen ekzemplo pri la du-elementaj serioj sen konjunkcio:
"... Pri la klerigmoduloj, studsesioj vi trovas priskribon ..."

laszlo
afiŝita je 2011-06-30 15:01:36

”Sur la plaĝo:
- Vidu, kia bela knabo staras tie.
- Tio estas ne knabo, sed knabino.
- Ne, tio certe estas knabo.
- Tute ne knabo. Ŝi ja estas mia filino.
- Ĉu? Do vi estas ŝia patro, ĉu?
- Ne, mi estas ŝia patrino.”

- - - - - - - -

Mi denove trafis erarlingvaĵan ŝercon sur la ĉefpaĝo de www.lernu.net (ĉu pli ĝuste diri www.mislernu.net? :-) )

La aǔtoro de tiu ŝerco estas verŝajne iu hungaro, ĉar en la hungara lingvo, kaj subjekto, kaj verbo kiu indikas staton, ofte povas manki:
'Az a személy férfi?' - mankas verbo! - {laŭvorte tradukite: Ĉu tiu persono viro?} -- korekte: ”Ĉu tiu persono estas viro?”
'Nem, egyáltalán nem férfi.' - mankas subjekto kaj verbo! - {laǔvorte tradukite: 'Ne, tute ne viro.'} -- korekte: ”Ne, tiu persono tute ne estas viro.”

Mi tiel opinias, ke la ĉefpaĝo de www.lernu.net ne estas forumo, kie la alparolintoj respondecas pri siaj lingvaĵoj. Pri la lingvaĵo de la ĉefpaĝo devas respondeci redaktoroj (despli, ĉar la tieaj ŝercoj ne_estas_subskribitaj_fare_de_aǔtoroj).

Mi proponas por la redaktoroj de www.lernu.net, ke ne surprenu la respondecon pri erarlingvaĵaj tekstoj alsenditaj fare de kontribuintoj, sed ja postmetu al la respektiva teksto la nomon de la alsendinto.

laszlo
afiŝita je 2011-07-01 09:50:18

Alude al www.lernu.net, mi opinias necese mencii iun noton pri instruaj/misinstruaj efikoj de iuj tekstoj:

Sur instruaj portaloj, la redaktoroj devas ĉiukaze atentigi legantojn/lingvolernantojn, se iuj tekstoj lingvoĝustece ne estas kontrolitaj/lektoritaj, do ne estas fidindaj.

Tekstoj, kiuj ne estas verkitaj fare de redaktoroj, kompetentaj instruistoj, estu markitaj ekz. per: ”Legantara alsendaĵo”. Kaze de forumo tion ne necesas mencii, ĉar videblas klare, ke temas pri deekstera kontribuaĵo.
Ankaǔ tiujn tekstojn ne necesas subskribi, kiujn lektoris, korektis redaktoroj, kompetentaj instruistoj.

Pri nesubskribitaj tekstoj la legantoj de tiu portalo kredas, ke devenas de redaktoroj, kompetentaj lingvoinstruistoj, kaj lingvolernantoj fidos la lingvoĝustecon de tiuj skribaĵoj. Sekve, se enestas lingvaj eraroj en tiaj tekstoj, ili misinstruos lingvolernantojn.

Gravas, ke legantoj, lingvolernantoj, ĉiam sciu, kiuj tekstoj sur la paĝaro estas verkitaj de redaktoroj, kompetentaj instruistoj, kaj kiuj tekstoj estas lingvoĝustece nelektoritaj, nefidindaj.
La tekstojn verkitajn fare de redaktoroj, kompetentaj instruistoj, ne necesas subskribi, escepte se ili esprimas ian privatan ideon, opinion.

tukero
afiŝita je 2011-07-14 19:52:09

La ŝerco afiŝita je 2011-06-30 15:01:36 supozeble estas traduko. Mi konas ĝin el la germana kaj angla lingvoj kaj ĝi vere ne estas nova. Ĉu propra verko, ĉu citaĵo aŭ ĉu traduko, estas konsilinde doni fontindikon kaj laŭeble kontroligi la lingvaĵon por publikigo en lingvoinstrua publikaĵo.

 Aldoni novan mesaĝon

1 2 3 4 5 6

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.