Forumo

TemojTipaj lingvaj erarojHungara lingvo

laszlo
afiŝita je 2011-01-31 13:03:56

”La plej juna filino de la familio edziniĝis antaŭ naŭ monatoj. Kaj ĉiuj, en plej granda emocio, atendas la rezulton. Finfine, la flegistino aperas, portante kriantan, blankruĝan, nudan kaj karnan bubon, kaj ŝi kompleze prezentas ĝin al la 102-jaraĝa praavino, kiu de proksime rigardadas ĝin, kaj post longa esploro diras ridete:
- He he, estas knabo, se mi bone memoras.”

- - - - - -

La supra citaĵo, prenita el www.lernu.net , malkovras verŝajne iun hungaron kiu tradukis ĉi tiun ŝercon.
Laǔ la gramatikaj reguloj de Esperanto, en tia frazo, se mankas subjekto, la verbo ”esti” signifas ”ekzisti/troviĝi”:
”- He he, ekzistas/troviĝas knabo, se mi bone memoras.” :-)

Sed konante tiun ŝercon, tiu frazo aspektas korekte jene:
”- He he, ĝi estas knabo, se mi bone memoras.”

laszlo
afiŝita je 2011-01-31 13:37:08

”- Terure, mia kara! Ŝia psikiatro malkovris, ke ŝi enamiĝis al sia patro!
- Ĉu tamen kuracebla?
- Nenia espero. Ŝia patro estas jam edziĝinta.”

- - - - - -

Jen alia ”instrua perlo” el www.lernu.net - frazoj sen subjektoj, sen verboj, malgraǔ tio, ke ne temas pri E-vortoj! :-)
Tiaj frazoj en la hungara lingvo ja estas kutimaj, kiel idiomaĵoj, sed en Esperanto tio estas eraro...
Kiel traduku tiajn frazojn tradukaŭtomato? :-)

laszlo
afiŝita je 2011-02-01 20:12:24

Nu, provizado pri lingvofuŝaĵoj sajnas neniam ĉesi! :-)

”Memoro
- Gratulon al sinjoro Szabó, ĉar via memorkapablo multe pliboniĝis. dum
la lasta semajno.
- Pardonon, mi ne estas Szabó, sed Kovács
- Nu, vidu!

- - - - - -

En la supra citaĵo temas pri cent-el-centa hungarlingva pensado, esprimita per Esperantaj vortoj! :-)
En la hungara lingvo ekzistas iu idiomaĵo: ”na látod!” , kiu signifas ”vi nun povas vidi, ke mi ja pravis!”

Tiu lingvaĵo malkovras nekontesteble misevoluintan lingvouzon, kiu formiĝas dum Esperantumado inter sampatrinlingvanoj, kutime ene de familio. Ili reciproke misinstruas unu la alian, sed tamen interkompreniĝas perfekte, ĉar uzas la saman malkodsistemon (ili interpretas la Esperantajn frazojn laŭ hungarlingva pensado). :-)

laszlo
afiŝita je 2011-02-05 10:32:04

”Kandidato al deputitoj agitas dum mitingo:
- Mi liberigos vin de radikalismo, socialismo, komunismo kaj anarkiismo...
Voĉo el publiko:
- Kaj ĉu vi ne havas ion de reŭmatismo?”

- - - - - -

La lasta frazo de tiu ŝerco prenita el www.lernu.net , ŝajnas esti gramatike en ordo, tamen ĝi estas "halucina". La kialo estas nepensemo dum vortumado.
Por esprimi korekte tiun mesaĝon, necesas rekonsideri la kompiladon:

[”kaj” tiel uzite estas hunga idiomaĵo, ne uzenda en Esperanto!]

a ) ”Ĉu vi ne havas ion por kuraci min de reŭmatismo?”
b ) ”Ĉu vi ne havas ion kontraǔreŭmatisman?”

Kompreneble, eblas esprimi nuancon, sen uzi idiomaĵe la vorton ”kaj”:

a ) ”Ĉu vi ne havas ankaǔ ion por kuraci min de reŭmatismo?”
b ) ”Ĉu vi ne havas ankaǔ ion kontraǔreŭmatisman?”

. . . . . . . . . .
Imagu tion, ke iu tradukaǔtomato ricevas la taskon traduki tiun ŝercon.
Poste vi plendos, ke la tradukaǔtomato estis stulta...

laszlo
afiŝita je 2011-02-24 19:39:10

”Malgranda Peĉjo diras al la panjo:
- Niaj novaj najbaroj estas tre malriĉaj.
- De kie vi scias?
- Nu, kia kriado estiĝis, kiam ilia eta knabo forglutis moneron.”

- - - - - - - - - - -

Jen alia ”hungaraĵo” prenita el www.lernu.net :-)
Kien malaperis rekta objekto en la tria frazo??? :-)

En la hungara lingvo verboj povas aludi pri rekta objekto, sed en Esperanto ne! :-)

-korekte:
”Kiel vi scias tion?”

laszlo
afiŝita je 2011-02-24 20:55:02

”Sinjorino malsaniĝis kaj ne povas iri al la diservo en la dimanĉo. Pro tio ŝi sendas tien sian edzon. Kiam li revenas, ŝi pridemandas lin:
- Nu, ĉu vi estis je la diservo?
- Jes, - respondas la sinjoro.
- Ĉu estis bele?
- Jes.
- Ĉu la pastro predikis?
- Jes.
- Ĉu vere? Kaj pri kio?
- Pri pekado.
- Kaj kion li diris?
- Li kontraŭas.”

- - - - - - -

Jen alia ŝerco prenita el www.(mis)lernu.net

Al kio li kontraǔas???

-korekte:
”Li kontraŭas al tio.”
aǔ:
”Li kontraǔas al pekado.”

Al lingvoscipovo apartenas ankaǔ rekcioj.

laszlo
afiŝita je 2011-02-28 18:39:27

”Dek signaloj, ke oni ne ŝatas vin en via oficejo:
1. Sur ĉiu deŝirebla parto de la speciala neceseja papero estas printita via foto.
2. Dum labortago oni ĵet-atakas vin per ŝtonetoj kaj paperpecoj.
3. Anstataŭ komputilo oni enmanigis al vi skribtabulon kaj abakon.
4. Via kolegino je via ĉeesto manĝas dolĉajn bombonojn.
5. Oni pagas al vi vian salajron per metalaj moneroj.
6. La naskiĝtaga donaco por vi estas blanka T-ĉemizo kun cel-punkto sur la brusto kaj la dorso [ideale - kun la vorto "Celo"]
7. Sur la pordo de via kabineto oni desegnis du nulojn.
8. La peticion por maldungi vin subskribis ĉiuj viaj kolegoj, inkluzive de la purigistino kaj ĉiuj sekurservistoj.
9. Foto de via edzino staras sur labortabloj de minimume 12 viaj kolegoj.
10. Vi estas la ĉefo!”

- - - - - - - - -

Jen ”signaloj” el www.lernu.net ;-)

Espereble la neceseja papero ne fajfas aǔ mangestas, do temas pri signoj, sed ne pri signaloj... ;-)

laszlo
afiŝita je 2011-03-03 09:47:06

”Multo da homoj parolas vere angle, sed la nivelo?!”
- - - - - -

La fonton de la supra citaĵo mi ne mencios, ĉar nek la aǔtoro, nek la medio kie ĝi aperis ne celas instrui Esperanton - sekve, en tia ĉirkaǔaĵo erari estas pardoninde.

Tamen, ni analizu tiun citaĵon, por povi gajni sperton eviti tiajn erarojn.

. . . . . . . .
a ) Ĉu gravas aǔ ne gravas (laǔ mesaĝo) la relativa pozicio de la vorto ”vere” en tiu citaĵo?

1 ) ”Vere multo da homoj parolas angle.” - ”vere” emfazas kvanton: ja multaj homoj parolas angle, sed ne malmultaj.
2 ) ”Multo da homoj vere parolas angle.” - ”vere” emfazas agon: multaj homoj ja scipovas paroli angle.
3 ) ”Multo de homoj parolas vere angle.” - ”vere” emfazas la adverbon (precizigon): multaj homoj parolas ja angle, sed ne alilingve.

Konsiderante la mesaĝon, kiun la aǔtoro intencis komuniki, la ĝusta vortordo troviĝas ĉe la punkto (2).
. . . . . . . .

b ) ”, sed la nivelo?!”

Mankas verbo (dume la verbo el la ĉefa frazo ne povas validi ĉi-vortume), kaj pluse, demandofrazo postulas demandovorton!

Korekte kompilite, ĝi aspektas jene:
”, sed kianivele [tiuj homoj parolas angle]?!”

- aǔ, per aparta verbo:
”, sed kia estas la [lingvoscipov- ] nivelo [de tiuj homoj]?!”

laszlo
afiŝita je 2011-03-06 16:34:51

Mi ofte spertas ĉe lingvouzantoj nekapablon diferencigi ”kazo”-n disde ”okazo”.
kazo” indikas situacion, medion, ĉirkaǔaĵon, dume ”okazo” indikas eventon.
Mi ja scias tion, ke ankaǔ Zamenhof ne kapablis diferencigi ilin, sed ni en la XXI -a jarcento ja estu pli saĝaj, ol kia estis Z. en la XIX-a jarcento.

Ni analizu la suban citaĵon (fonto de iu plurdekjare hejmuzanto de Esperanto):

”Kiu kulturo havus avantaĝon okaze de esperanto? Kaj kiu se la angla?”

korekte la ĉefa frazo:
”Kiu kulturo havus avantaĝon kaze de Esperanto?”

La dua ”frazo” jam estas pli halucina: ”Kaj kiu se la angla?” - tiu frazo estas verbomanka, dume la verbo en la ĉefa frazo ne povas esti valida en la sub-frazo.

korekte:
”Kaj kiu kullturo havus avantaĝon kaze de la angla lingvo?”

laszlo
afiŝita je 2011-03-11 08:14:25

”Ĉu tiu sorto atendas ankaŭ la aliajn malgrandajn lingvojn?”
- - - - - -

La supra frazo malkovras hungarlingvan frazon, koditan per Esperantaj vortoj.
Sorto atendas nenion! :-)
Temas pri hungarlinga idiotismo, kies signifon indikas la suba frazo:
”Ĉu ankaǔ la aliaj malgrandaj lingvoj havos tiun sorton?”

Tio estas grava mankhavo de lingvo-lernolibroj, ke ili ne instruas lingvolernantojn pri la ĝusta metodo traduki ion ajn alilingven.

Tradukanto unue devas analizi/kontroli la tradukendan fonto-frazon, ĉu ĝi enhavas aǔ ne idiotismon.
Se la tradukenda frazo enhavas idiotismon, unue necesas ”traduki” tiun frazon el fontolingvo al la sama fontolingvo, anstataǔante la trovitan idiotismon per racia vortumado. Post tio jam eblas facile kaj korekte traduki la respektivan frazon al alia lingvo:
”tiu sorto atendas ankaŭ la aliajn malgrandajn lingvojn” = = ”ankaǔ la aliaj malgrandaj lingvoj havos tiun sorton”

 Aldoni novan mesaĝon

1 2 3 4 5 6

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.