Forumo

TemojPri edukado.netRSS ĉe edukado

Jev
afiŝita je 2010-11-20 14:23:08

En tiu ĉi fadeno ni volus esplori, ĉu multaj scias kio estas RSS kaj ĉu ofte uzas tion en sia ĉiutaga reta vivo. Ĉe edukado jam ekzistas bona abon-sistemo, kiu dissendas diversspecajn novaĵojn retpoŝte. Dank' al tio eblas facile sekvi novajn aferojn ĉe diversaj moduloj. Estis ideo aldoni ankaŭ ĉe diversaj moduloj RSS-fluojn, sed aperis duboj, ĉu multaj uzas tion. Do via opinio estas tre bonvena.

Katalin
afiŝita je 2010-11-20 14:28:49

Mi petas ankaŭ tiujn responi, kiuj tute ne scias pri kio temas kaj ne uzas tiujn funkciojn.
Se necesos, ni donos pli da klarigoj.

Prova
afiŝita je 2010-11-21 16:16:31

Laŭ mi, RSS estas gravega afero. Ĝi ne nur permesus aboni enhavon de Edukado.net al la uzantoj, sed ankaŭ ebligos al la aliaj E-retejoj montri aktualajn novaĵojn/informojn de via projekto.
Mi opinias, ke aldoni RSS-eblecojn al Edukado.net estas sufiĉe simple teknike.

axel584
afiŝita je 2010-11-22 15:56:34

Jes, mi ŝatus uzi ĝin ĉe edukado.net, mi eĉ jam uzas ilin kaj jam abonis al diversaj retejojn kiuj ebligas tion (liberafolio, e@i, ...)
Antaŭdankon,
Axel

Arbofeo
afiŝita je 2010-11-22 16:06:51

Saluton,
jes, mi konas abonfluojn kaj uzas ilin ĉiutage. Por legi ilin, mi uzas la ĉeretan abonflu-gvatilon Netvibes (kiu ankaŭ estas en esperanto). Ĝi ebligas al mi kie ajn mi troviĝas aliri mian propran paĝon, kiu surhavas ĉiujn miajn abonfluojn klasifikitajn laŭ mia plaĉo (esperantlingvajn, franclingvajn, podkastajn, prisciencajn abonfluojn...). Mi konsilas Netvibes al ĉiuj, kompreneble ankaŭ por gvatadi kio okazas ĉe edukado.net! ;-)
Pri Netvibes ĉe vikipedio.

Renatocorsetti
afiŝita je 2010-11-22 16:16:51

- Cxu vi konas la funkcion de la RSS-fluo?
Ne!
- Cxu vi uzas gxin cxe aliaj pagxaroj?
Ne!
- Cxu apud aux anstataux la abonsistemo vi sxatus havi en edukado.net (ankaux) tiun servon ?
Mi ne povas juĝi pro mia nekono de la afero!

Amike: Renato

mbissoli
afiŝita je 2010-11-22 16:19:19

Mi uzas RSS-on, chefe en iGoogle, kiu estas mia hejma retpagharo.
Mi volus uzi RSS-on apud la sistemo.

fz
afiŝita je 2010-11-22 16:23:23

Ankaŭ mi ŝatus uzi la rss-fluon. Mi jam uzas tian fluon por aliaj paĝaroj kaj preferas ĝin al retpoŝta atentigo. Bv. enmeti ĝin, se ne kaŭzas tro da laboro. Dankon!

fz
afiŝita je 2010-11-22 16:24:20

Cetere eble al vi helpus uzado de enketilo por jena enketo, ĉar tiel vi povus pli simple vidi rezultojn, ĉu ne?

verdulino
afiŝita je 2010-11-22 16:26:11

Mi tute ne konas la funciadon de la RRS fluo kaj neniam mi uzis ĝin, do bonvolu sendi al mi la kutimajn mesaĝojn kiujn mi multe ŝatas kaj pri kiuj mi elkore dankas vin. Amikajn Salutojn. Silvia Garnero (verdulino).

 Aldoni novan mesaĝon

1 2 3 4 5 6 7 8

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.