Forumo

TemojPri edukado.netRSS ĉe edukado

Katalin
afiŝita je 2010-11-24 07:11:34

Larisa skribis:
Eble mi scias pri la RSS , tamen mi ne scias kion signifas la literojn R,S,S .
Larisa Kuzmenko el Rusio
RSS (mallongigo de Really Simple Syndication) signifas "vere simpla abonrilato".

vejdo
afiŝita je 2010-11-24 07:17:39

mi vere ne scias, kiel funkcias rss, sed mi tre volonte akceptos ghin.

agat
afiŝita je 2010-11-24 11:18:57

Saluton!
Pri la RSS fluo mi scias iomete sed mi ne havas grandan sperton. Tamen mi pensas, ke estus bone, se en edukado.net funkcius ĉi tiu servo.

- Ĉu vi konas la funkcion de la RSS-fluo?
Jes, iomete.

- Ĉu vi uzas ĝin ĉe aliaj paĝaroj?
Antaŭ nelonge mi komencis uzi ĝin.

- Ĉu apud aŭ anstataŭ la abonsistemo vi ŝatus havi en edukado.net (ankaŭ) tiun servon?
Jes.

Antaŭdankon
agat

(Eksmembro) komiksupo
afiŝita je 2010-11-24 12:13:03

- Ĉu vi konas la funkcion de la RSS-fluo?
Jes.
- ĉu vi uzas gxin ĉe aliaj paĝaroj?
Ne sed mi eble baldaŭ uzos tiun ilon.
- Ĉu apud aux anstataŭ la abonsistemo vi ŝatus havi en edukado.net (ankaŭ) tiun servon ?
Jes, mi opinias ke ĝi estas utila servo ĉe moderna retejo.

Grazina
afiŝita je 2010-11-24 13:50:13

Mi ne uzas kaj ne konas RSS, sed volonte lernus kaj uzus, ĉar laŭ multaj asertoj tio estas utila.

akrocefalo
afiŝita je 2010-11-24 14:26:57

Pri RSS fluo: mi ne konas ĝin kaj do ne uzas ĝin ĉe aliaj retpaĝoj. Mi estas tre kontenta pri la nuna abonsistemo kiu informas min tre akurate pri ĉiuj novaĵoj en Edukado.net.

(Eksmembro) jozsibacsi
afiŝita je 2010-11-24 14:50:49

Citaĵo:
Kompreneble poste sekvas klarigo pri ĝi kaj tutcerte eĉ pli detala instruo pri la uzo, se ni lanĉos ĝin en la retejo.
Bonvolu esti pacienca. Vi certe ekscios ĉion necesan, kiam venos la tempo kaj bezono koni la aferon.
Sed por tiuj, kiuj ne povas atendi nian RSS-lecionon, jen iom da informoj el vikipedio: http://eo.wikipedia.org/wiki/RSS
[i]Jes! Mi senpacience atendas la RSS-lecionon la detalan. Antaŭdankon!

emeave
afiŝita je 2010-11-24 15:44:15

Mi ankoraŭ ne scias kion estas RSS, do neniam uzis ĝin. Saluton.

Lechjo_ctba
afiŝita je 2010-11-24 18:35:28

Salutojn!

Ho, jes! Mi tre shatus se Edukado.net povus disponigi al ni tiun kroman servon! (chu io tia jam ekzistas per chi tie?) Sendube ghi estas treege utila. La signifo, kiun kelkaj pridemandis, estas tiu chi (angle): Rich Site Summary - RSS. En esperanto, kredeble, ghi tradukighus kiel: "Richa Retejo-Indekso". Resume, ghi estas servo de iu sistemo-komputada, per kiu oni kolektas (che ununura fenestro de sia retumilo) la chefajn noticojn de pluraj novajh-kanaloj. Jen la klarigo kaj la bona motivo pro ghia ekzisto! Miaflanke, jam de kelka tempo mi ne plu uzas la retkesto-servojn. Tiu chi, de RSS-oj, chiutage pli 'famighis' ghuste pro ties rapido, konveneco kaj efiko. Tial mi ghin rekomendas.

Fratan Brakumon al chiuj,
Lechjo_ctba.

staman
afiŝita je 2010-11-25 21:19:38

Mi tute ne konas RSS-n kvankam mi vidis la signon RSS multfoje en la reto. Ĉu ĝi estas bona, ĉu malbona, ĉu taŭga, ĉu ne mi ne povas opinii. Amike - Stanislavo

 Aldoni novan mesaĝon

1 2 3 4 5 6 7 8

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.