Forumo

TemojPri edukado.netRSS ĉe edukado

frans
afiŝita je 2010-11-22 18:28:15

Mi respondas kiel Renato Corsetti: ne; ne; mi ne scias ĉu mi volas havi ĝin aŭ ne.

miksdevena
afiŝita je 2010-11-22 19:01:26

jes mi konas RSS kaj volonte uzus ĝin se eblus
sandro

JY
afiŝita je 2010-11-22 19:06:32

Saluton,

Mia respondo pri RSS similas al la ĉi-supraj neaj mesaĝoj.
Aliloke, trafis min mesaĝo pri mia longmomenta malvizito al edukado.net, ses-semajna restado sen telefon- kaj ret-ligo provokis tiun situacion... Nun bonŝance refunkcias la ligo.
Ĉar mi regule elprenas lern-materialojn el viaj paĝoj, mi profitas tiun ĉi okazon por kore danki al vi.

Juri
afiŝita je 2010-11-22 19:27:07

Jes, mi konas kaj uzas rss-fluon de kelkaj retejoj (ĉefe gazetoj kaj blogoj). Tio iom pli facilas ol retpoŝta informado, sed tamen ĝi havas du malavantaĝojn: post senreta ferio mi maltrafas novaĵojn, kaj la longeco de rss-indikoj estas limigita. Kaze de Edukado.net mi preferas pli ampleksajn kaj detalajn indikojn, do per la nuna retpoŝta abono. Tamen iel ajn, mi ĝuos vian servon! Dankon!

komputikisto
afiŝita je 2010-11-22 19:28:58

- Cxu vi konas la funkcion de la RSS-fluo?
jes
- Cxu vi uzas gxin cxe aliaj pagxaroj?
jes
- Cxu apud aux anstataux la abonsistemo vi sxatus havi en edukado.net (ankaux) tiun servon ?
Ĝi estus interesa kaj mi preferas tian sistemon al retpoŝta sistemo. Tamen mi devas diri ke mi ne scias ĉu mi abonus al ĝi

luisladeira
afiŝita je 2010-11-22 19:37:12

Saluton
Mi ne konas tion RSS.
Do, mi ne uzas ghin.
Re-do, mi ne scias chu mi shatus tion!
Cetere, mi klopodis shanghi mian kodakceson sed la mashino ne permesis!
Korajn salutojn
Luizo

Katalin
afiŝita je 2010-11-22 19:44:07

luisladeira skribis:
Cetere, mi klopodis shanghi mian kodakceson sed la mashino ne permesis!
Korajn salutojn
Luizo
Kara Luizo, vi ĉion povas ŝanĝi krom la ensalutnomo.
Devus funkcii. Bv. en privata mesaĝo indiki al ni kio estas la problemo. Amike, Katalin

morita
afiŝita je 2010-11-22 19:54:04

Dankon, sed mi preferas ĉiam la retmesaĝojn. Denove, mi gratulas vin
pro ĉiaj helpemaj materialoj kaj la ekzisto mem de la nova paĝaro.

GrizaLeono
afiŝita je 2010-11-22 19:55:16

Pri RSS mi scias nenion.
Amike salutas Leo

salikh
afiŝita je 2010-11-22 19:57:39

Saluton!
Mi mem neniam uzis RSS-fluon, sed mi tre ŝatus se Edukado.net havos Twitter-fluon de novaĵoj...

 Aldoni novan mesaĝon

1 2 3 4 5 6 7 8

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.