Forumo

TemojPri edukado.netRSS ĉe edukado

Vojacek
afiŝita je 2010-11-27 12:06:48

Pri RSS-fluo mi unuafoje aŭdis nun de Edukado.net. De mia emeritiĝo mi ne tro progresas precipe en teknologioj de reto. Mi ne certas, kiomgrade mi uzos RSS-n, precipe se mi ne instruos. Sed multaj spertuloj rekomendas ĝian uzadon, do certe ĝi estos utila por la paĝaro.
Amike salutas Josef.

petriko
afiŝita je 2010-11-28 08:48:49

Jes, mi konas kaj uzas RSS-fluojn, do por mi estus tre utila havi tiun eblon.
Amike, Petriko

Hazel
afiŝita je 2010-11-30 08:01:08

Mi apenaŭ konas kaj ne uzas rss-fluon, kaj restos kontenta sen ĝi. Sed mi opinias, ke mi kapablas lerni se indos.
Hazel

david
afiŝita je 2010-11-30 17:19:02

* Ĉu vi konas la funkcion de la RSS-fluo?
Jes
* Ĉu vi uzas ĝin cxe aliaj paĝaroj?
Malofte
* Ĉu apud aŭ anstataŭ la abonsistemo vi ŝatus havi en edukado.net (ankaŭ) tiun servon ?
Sendube kaj nepre blogetilan servon, kiel Twitter; krom RSS kaj retmesaĝojn se eblas. RSS taŭgos por mez/longajn tekstoj, sed eĉ tiujn longajn tekstojn eblas sendi nun per mallongajn blogetilajn mesaĝojn, kiuj enhavas mallongigitan ligilon (www.bit.ly) al la plena teksto. Tiel, per tiuj mallongaj mesaĝoj, ĉio estos atingebla ankaŭ per ne aparta multekosta poŝtelefono. Edukado povas sendi blogetajn mesaĝojn per propra(j) @salutnomo(j) kaj uzi publikaj #kanaloj. En Twitter (ĉe tiu programaro) ĉiuj kanaloj estas publikaj; se restriktitaj kanaloj estas bezonataj oni povas uzi alian liberan programaron (status.net) aŭ -mi ĵus ekpensis- iel ligi salutnomojn de Edukado al propraj taŭgaj @salutnomoj de Edukado. Kompreneble, se ne estas multekosta, propran SMS servilo estas grave dezirinda, tio tre utilos al mikroinstruado per poŝtelefonoj, tre taŭgaj por tiuj landoj, kie poŝtelefonoj estas (kaj verŝajne restos) pli oftaj ol propraj komputiloj kaj retkonektoj.

(Eksmembro) Detlev
afiŝita je 2010-12-05 12:10:00

Ĉu vi konas la funkcion de la RSS-fluo?
Ne
- Ĉu vi uzas gin ce aliaj pagxaroj?
Ne
- Cxu apud aux anstataux la abonsistemo vi sxatus havi en edukado.net (ankaux) tiun servon ?
Mi ne scias. Ŝajne la ĉefajn informojn mi ricevas lau la ĝisnuna sistemo.

Detlev

Robin
afiŝita je 2010-12-12 17:26:06

Mi iom komprenas pri kio temas la RSS-fluo. Sed neniam uzis gxin. Sekve, mi ne povas dece respondi la trian demandon!
Kore,Robin.

Arbofeo
afiŝita je 2011-01-13 18:01:56

Mi ĵus provis la abonfluon de Edukado.net. Ĝi tre bone funkcias, kaj fakte estas multe pli bona ol mi imagis laŭ tiu senco, ke ĝi ebligas ne nur aboni la retejenhavon, sed kompili la temajn enhaverojn en unu fadenon laŭ mia plaĉo! Bonege, dankon pro tiu nova servo kiu ebligas novmaniere priatenti la vivon de Edukado.net!

Katalin
afiŝita je 2011-01-14 18:12:33

Mi informas vin (ankoraŭ ne tute publike, nur konfidence) ke la RSS-fluo jam funkcias en la paĝaro.
Vi povas veni kaj testi ĝin. mendeblojn en diversaj kombinoj vi trovas sube de ĉiu paĝo.
La opiniojn (laŭdojn, espereble) ni volonte legos ĉi-sube.

Ni nun serĉas iun, kiu povos bone (mallonge, trafe, tiel, ke ĉiu komprenu) klarigi la uzon kaj avantaĝojn de RSS-fluo.
Se iu pretos tion fari, provaĵojn bv. meti en la forumon, kaj ni elektos el al "verkoj" la plej bonan lecionon. :-)

Jen io, kion ni trovis sur la retejo de Brendan Lewis, nova esperantisto. Bv. vidi (aldoni kelkajn akuzativojn) kaj provi kompreni iomete la esencon. Se vi ne komprenas bone la Esperanto-tekston, eblas spekti ĝin ankaŭ en la angla, italal, franca, hispana, portugala kaj irlanda.
Jen la filmeto: Kio estas RSS kaj kiel ĝi estas utila?

 Aldoni novan mesaĝon

1 2 3 4 5 6 7 8

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.