Forumo

TemojPri edukado.netRSS ĉe edukado

robbkvasnak
afiŝita je 2010-11-22 23:01:46

Mi neniam uzis RSS-fluon kaj nur nun lernis kio estas.

Instruanto
afiŝita je 2010-11-22 23:59:32

Estimata kaj Kara Redaktorino !
Mi kore dankas vian simplan demandon pri la RSS-funkcio en via pagharo.
Kiel perdita kaj informadike neorientita generacio de PC-uzantoj, simile kiel amata Renato Corsetti, mi volonte konatighus kun RSS-funkcio auh sistemo, kiu permesus pli lerte efike movighi en richa labirinto de via pagharo.
Dankegon por via senlaca kaj altruisma laboro - Antonio.

Povorin
afiŝita je 2010-11-23 07:49:06

Mi scias, kio estas RSS, sed, verdire, ĝis nun neniam uzis. Tamen eble indas eduki homojn (ankaŭ min), por ke oni uzu tion.

ganto
afiŝita je 2010-11-23 08:38:36

1. Ĉu vi konas la funkcion de la RSS-fluo?
Jes.
2. Ĉu vi uzas ĝin cxe aliaj paĝaroj?
Jes.
3. Ĉu apud aux anstataŭ la abonsistemo vi ŝatus havi en edukado.net (ankaŭ) tiun servon Mi ne bezonas.

karesevia
afiŝita je 2010-11-23 10:54:19

- Cxu vi konas la funkcion de la RSS-fluo?
Ne, mi ne uzas ĝin, malgraŭ mi ion konas pri ĝi.

- Cxu vi uzas gxin cxe aliaj pagxaroj?
Ne. Mi ne sentas bezonon pri ĝi nuntempe.

- Cxu apud aux anstataux la abonsistemo vi sxatus havi en edukado.net (ankaux) tiun servon ?
Eble, sed mi ne certas ĉu mi aliĝos al ĝi baldaŭ aŭ nur estonte. Nuntempe mi aliĝas al neniu paĝo pri tiu sistemo: akompani.

tatjana
afiŝita je 2010-11-23 12:35:36

Mi bedaurinde ne scias, kio estas RSS, tial mi ne uzis ĝin.Do, mi provos ekscii pri tio ion kaj poste skribos.

LaPingvino
afiŝita je 2010-11-23 12:45:14

Mi ŝatus uzi la RSS-fluon por publikigi lastajn novaĵojn en vokoj.iompostiom.net aŭtomate.

RSS ne estas tiom servo al personoj kiom servo al programistoj nuntempe, por povi facile fari servojn uzante vian sistemon.

(Eksmembro) Petro
afiŝita je 2010-11-23 13:07:24

Respondoj al la demandoj : ne; ne; kial ne (t.e. jes)
Petro

ferhar_hu
afiŝita je 2010-11-23 14:27:02

Ĉu vi konas la funkcion de la RSS-fluo?
Jes.
- Ĉu vi uzas ĝin ĉe aliaj paĝaroj?
Jes, multloke.
- Ĉu apud aŭ anstataŭ la abonsistemo vi ŝatus havi en edukado.net (ankaŭ) tiun servon ?
Mi ŝatus havi ĝin apud la nuna abonsistemo.

(Eksmembro) jozsibacsi
afiŝita je 2010-11-23 16:24:01

Gekaraj!
Se iu estas bone scianto de la funkcio de RSS kaj pvas klarigi tion kompreneble simple detale bonvolu fari. Demandoj: Kiel funkcias? Kie oni povas akiri rete informojn? Ĉu oni devas instali ion? Kion? kiel?
Kelkaj estas anoj de edukado net familio kiuj nun audis pri rss ion. Kiel ni (tiuj) povas decidi pri ĝia uzo aŭ ne uzo, se eĉ ne scias pri kio temas?
Mi proponas publikigi detalan priskribon pri rss (se necesas kurson), almenaŭ liston de retejoj kie oni povas eble memlerni pri la temo. (se vi ne akceptas basfemo eĉ en naciaj lingvoj).
Mi promesas, se mi ekscios kio estas rss, mi skribos mian deziron ĉu uzi ĉu ne uzi. Ĝis tiam restu la kutima metodo.

 Aldoni novan mesaĝon

1 2 3 4 5 6 7 8

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.