Forumo

TemojPri edukado.netRSS ĉe edukado

valer
afiŝita je 2010-11-22 16:38:13

mi konas la funkcion de la RSS-fluo
Mi uzas ĝin por aliaj retpaĝoj
Mi ŝatus tiun servon por edukado.net :)
ĝis,
valer

KarloBatalanto
afiŝita je 2010-11-22 16:39:36

Mi ne konas ĝin kaj sekve, ne scias pri ĝia funkciado...

Hoss
afiŝita je 2010-11-22 16:42:52

Laŭ mi, RSS-fluo estas nepraĵo. Nuntempe necesas sekvi tiom da retaj informfontoj, ke simple ne eblas ree kontroli ĉiujn regule. Retejoj kiuj ne informas per RSS-fluo iĝas nevideblaj kaj, finfine, forgesitaj. :(

(Eksmembro) KoreKorin
afiŝita je 2010-11-22 16:42:54

- Cxu vi konas la funkcion de la RSS-fluo?
Mi tute ne konas tion
- Cxu vi uzas gxin cxe aliaj pagxaroj?
Tute ne
- Cxu apud aux anstataux la abonsistemo vi sxatus havi en edukado.net (ankaux) tiun servon ?
Do, mi tute ne scias...

Heidi_Goes
afiŝita je 2010-11-22 16:58:44

- Cxu vi konas la funkcion de la RSS-fluo?
plimalpli
- Cxu vi uzas gxin cxe aliaj pagxaroj?
mi ne jam sukcesis sed dubas chu mi havus tempon legi ilin
- Cxu apud aux anstataux la abonsistemo vi sxatus havi en edukado.net (ankaux) tiun servon ?
Ne

(Eksmembro) anjo
afiŝita je 2010-11-22 17:30:30

Kara Katalin,

Mi konas bone RSS en Ipernitio. Ankaŭ en edukado.net mi ŝatus uzi ĝin.

Elkore kaj plej amike salutas vin,
Anjo

kuniklo
afiŝita je 2010-11-22 17:40:34

Probable ne ĉiuj scias kion fari por aliĝi al tiu interesa servo, ĉar ili neniam uzis RRS en sia gepatra lingvo.
Mi klakis sur la butono de RRS. Ĉu tio sufiĉas por aliĝi?
Kurt Fischer

Giove
afiŝita je 2010-11-22 17:48:41

Mi ne uzas kaj ne konas tiun RSS.
Giorgio

Katalin
afiŝita je 2010-11-22 17:59:02

kuniklo skribis:
Probable ne ĉiuj scias kion fari por aliĝi al tiu interesa servo, ĉar ili neniam uzis RRS en sia gepatra lingvo.
Mi klakis sur la butono de RRS. Ĉu tio sufiĉas por aliĝi?
Kurt Fischer
Kiam ni finkonstruis ĝin, jes, sufiĉos, sed ĉe ni momente ĝi ankorau ne funckias. Post la klakado oni devos ankoraŭ fari kelkajn agordojn en sia retumilo, sed estas simpla afero.

BertSchumann
afiŝita je 2010-11-22 18:02:31

- Mi JA konas la funkcion de la RSS-fluo
- Mi JAM uzis ĝin, tiam la artikoloj (de liberafolio) alvenis samtempe kun aliaj retmesaĝoj en mia retmesaĝilo (Thunderbird), kiu afiŝas novan paĝon ŝutatan el la retejo (liberafolio).
- Mi NE bezonas tiun servon. Nun mi ne plu uzas Thunderbird, sed la retejon Gmail.com, kiu ŝajne ne legas RSS-fluon.

 Aldoni novan mesaĝon

1 2 3 4 5 6 7 8

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati kaj ESF.