Forumo
Temoj / Pri edukado.net / RSS ĉe edukado
laszlo
Mi konas RSS fluon, eksperimente mi eĉ uzis ĝin, sed mi tamen preferas retleteron, ĉar mi ofte retumas per diversaj komputiloj, operaciumoj, navigiloj.
|
germainpirlot
Mi konas nenion pri RSS-fluo !!!
|
landano
Mi intense uzas RSS-fluojn de diversaj retejoj, pro tio ege mankas al mi la RSS-fluoj de la malnova paĝaro de edukado.net. RSS-fluoj estas bona ilo por redukti la nombron de mesaĝoj en la retpoŝtkesto - la tradicia abonsistemo efikas male. Pro tio mi konsideras RSS-fluojn ĉe edukado.net tre dezirindaj. La ĉefaj informoj estu tiel haveblaj, sed RSS ne nepras en ĉiu angulo de la paĝaro.
|
jens_s_larsen
La funkcio de RSS-fluo estas treege konvena por multaj, tamen mi mem preferas ricevi el ILEI resumajn retmesaĝojn.
|
Katalin
ILEI? Ĉu vi ne eraris? Tio ne rilatas al nia pagaro. Vi verŝajne celis skribi eduadko.net, ĉu ne? |
(Eksmembro) Ŝatomargo
Bedaŭrinde, mi ne konas la RSS-fluoj. Nur ties ikono. Mi ŝatus eklerni la funkciado.
|
zekabel
Mi konas kaj uzas RSS-fluojn por kelkaj retejoj kiuj ne dissendas mem inform-mesaĝojn. En la kazo de Edukado.net mi preferas ricevi la novtipajn resummesaĝojn.
|
Deiflex
Mi ne bone konas la RSS-fluon, kaj mi neniam uzis ĝis. Mi preferas ne havi tro da informoj retmesaĝe pri iu retpaĝaro. Laŭ mi, la abonsistemo estas sufiĉa.
Dankon. |
Altebrilas
Saluton!
Mi malprecize scias, ke tiu afero ebligas esti informita pri la ŝanĝoj en paĝaro, sed mi kutime malfidas la novajn aferojn ĉefe pri komputiloj, ĉar ili tro multas, postulas tempon, klopodojn kaj foje monon, por rezulto ofte malentusiasmiga. Anstataŭ ĵeti min sur novan aferon, mi preferas atendi ke iu alia "viŝu la gipsojn" por mi, t.e. provu ĝin, klarigu al mi la advantaĝojn, kostojn, kondiĉojn kaj klopodojn, kaj ankaŭ klarigu al mi kiel uzi ĝin. |
margaretha
mi ne konas ĝin, sed estas scivolema kiel ĝi funkcias.
|