Forumo

TemojLingvaj demandoj kaj helpoĈu Esperanto bezonas la difinan artikolon?

tukero
afiŝita je 2014-12-23 21:07:45

Kara galo, dankon pro via aldona kompletigo de la fadeno.
Saluton de
Tukero

tukero
afiŝita je 2014-12-23 22:11:31

ArtikoloPrecizigo

Por establi la necesan precizigon de la zamenhofa regulo pri la difina artikolo estas bezonataj:
- pli precizaj informoj pri la formoj kaj uzado de la difina artikolo en pli da artikolhavaj lingvoj
- interlingvan komparon de ĉi tiuj informoj
- analizojn de la rezultoj
- proponon de komuna kompromisa regularo

Mi mem kontribuos laŭpove per miaj scioj kaj esploroj, sed mi preferus informojn flanke de denaskaj lingvanoj. Se tio ne eblos, mi laboros per tio, kion ni ricevos.

Tukero

tukero
afiŝita je 2015-01-03 21:45:59

Intertempe mi plu esploris pri la artikolo en diversaj lingvoj. Mi afiŝos miajn konstatojn unu post alia.

tukero
afiŝita je 2015-01-03 21:57:26

La ĉina (rezulto de miaj esploroj)

La lingvo kun la plej multaj parolantoj de la mondo, la ĉina, estas senartikola. Eble ekzistas dialektoj kun artikolo, sed pri tio mi ne estas informita.
Tukero

tukero
afiŝita je 2015-01-03 21:59:24

La nederlanda

Laŭsisteme la nederlanda havas unu nedifinan kaj du difinaj artikolojn. Ili ne deklinaciiĝas kaj ne indikas genron.

La nedifina artikolo „een“ prononciĝas [ǝn] kaj povas reduktiĝi al „’n“. En certaj cirkonstancoj ĝi skribiĝas „één“ kaj prononciĝas [e:n]. En literaturaj kaj formalaj tekstoj ĝi povas havi ankaŭ la formojn „eens“ aŭ „eener“.

La difinaj artikoloj estas „de“ [dǝ] kaj „het“ [(h)ǝt]. Kvankam animalaj substantivoj ofte determiniĝas per „de“, ambaŭ variantoj uziĝas kun substantivoj de ĉiuj genroj. Oni parolas pri „de-substantivoj“ kaj „het-substantivoj“. Ili ne indikas genron, sed oni uzas la terminojn „mannelijk” (vira) kaj „vrouwelijk“ (ina), reprezentataj de „de“ kaj „onzijdig“ (neŭtra), reprezentata de het”.

Kelke da homonimoj havas ambaŭ artikolojn:
het pad: la pado, vojo
de pad: la bufo
het bal: la balo
de bal: la pilko

Ankaŭ la difina artikolo havas apartajn literaturajn kaj formalajn formojn. Ili estas samdevenaj kiel la germanaj, sed forte reduktitaj.

Certe nederlandaj forumanoj povos kompletigi aŭ korekti ĉi tiun kontribuon.

Tukero

tukero
afiŝita je 2015-01-03 22:01:36

La albana

Ĉi tiu lingvo havas kaj difinan kaj nedifinan artikolon. Ĝi estas unu el tiuj hindeŭropaj lingvoj, kiuj havas finaĵan artikolon, kiel la skandinavia, la bulgara kaj macedona kaj la rumana. Kiel la skandinaviaj lingvoj ĝi krome havas en certaj kuntekstoj antaŭmetitan artikolon.

Laŭsisteme albanaj substantivoj havas nedifinan kaj difinan formojn.

La nedifina artikolo estas identa kun la vorto por “unu”, t. e. “një”.

Tiuj substantivoj, kiuj en la nominativo havas konsonantan finon, ĉefe estas virgenraj. La vortfina difina artikolo ĉe ili estas “-i” aŭ “-u”.

Tiuj substantivoj, kiuj en la nominativo havas vokalan finon (-ë, -a aŭ –i) ĉefe estas ingenraj. La vortfina difina artikolo ĉe ili estas “-ja” aŭ “-a”.

La antaŭmetita artikolo (i, e, të) staras antaŭ
substantivigitaj adjektivoj
substantivigitaj ordaj numeraloj
tagnomoj
kelkaj nombraj determinantoj
relativpronomoj

La albana havas laŭsisteme 5 kazojn (nominativon, genitivon, dativon, akuzativon, ablativon) kaj tri deklinaciojn. La sekvoj por la difina artikolo estas:

Ĉu ni havas albanajn forumanojn, kiuj povus kontroli kaj kompletigi miajn asertojn? Mi ĝojus.

Tukero

tukero
afiŝita je 2015-01-03 22:03:02

La sanskrita

Estis demando, ĉu la sanskrita havas difinan artikolon. Laŭ miaj esploroj ĝi ne havas, sed mia fonto estas anglalingva kaj ĝi indikas, ke la demonstrativo “saḥ” [sah] povas signifi “the”. Ĝi tamen ne enhavas ekzemplojn, en kiuj tiu demonstrativa pronomo uziĝas kiel difina artikolo, kaj en la libro mankas entute indikoj pri artikolo.

La numeralo “eka” en mia fonto estas nomita pronomo kun la signifo “unu”, “sola”, “soleca”, “unuopa”, de kiuj kompreneble nur la unua estas pronoma. Krome aperas inter la tradukoj la angla artikolo “a”, kiu estas la nedifina artikolo de ĉi tiu lingvo, sed, kiel la vorto “saḥ”, ĝi estas “ĝenerale neuzata”. Ekzemplojn de uzado kiel nedifina artikolo mi ankaŭ ne trovis, sed mia fonto ja ne estas tre kompleta.

Eble estas inter la forumanoj iu, kiu pli profunde studis la sanskritan kaj povas precizigi ĉi tiun kontribuon.
Tukero

tukero
afiŝita je 2015-01-03 22:04:30

La greka (nuntempa)

La moderna greka (aŭ helena) ne nur havas ambaŭ artikolojn, sed ankaŭ apartan uzmanieron.

La artikoloj indikas genron (viran, inan, neŭtran), nombron (singularon, pluralon) kaj kazon (nominativon, genitivon, akuzativon).

La nedifina artikolo havas en la nominativa kazo la formojn:
vira: ἔνας [‘enas]
ina: μιά [mja]
neŭtra: ἔνα [‘ena]

- en la genitiva kazo la formojn:
vira: ἑνός [e’nos]
ina: μιά [mja]
neŭtra: ἑνός [e’nos]

- en la akuzativa kazo la formojn:
vira: ἔνα [‘ena] (antaŭ vokalo kaj antaŭ κ, π, τ, ξ kaj φ aldoniĝas la finaĵo ν)
ina: μιά [mja] (antaŭ vokalo kaj antaŭ κ, π, τ, ξ kaj φ aldoniĝas la finaĵo ν)
neŭtra: ἔνα [‘ena]
La difina artikolo havas en la nominativa kazo la formojn:
vira: ὁ [o]
ina: ἡ [i]
neŭtra: τό [to]

- en la genitiva kazo la formojn:
vira: τού [tu]
ina: τῆς [tis]
neŭtra: τού [tu]

- en la akuzativa kazo la formojn:
vira: τό [to] (antaŭ vokalo kaj antaŭ κ, π, τ, ξ kaj φ aldoniĝas la finaĵo ν)
ina: τή [ti] (antaŭ vokalo kaj antaŭ κ, π, τ, ξ kaj φ aldoniĝas la finaĵo ν)
neŭtra: τό [to]

Aparta eco de la greka difina artikolo estas, ke ĝi preskaŭ senescepte estas uzata antaŭ propraj nomoj:
ὁ Γιάννης [o ‘janis]
ή Μαρία [i ma’ria]

Espereble greka forumano povos precizigi ĉi tiujn indikojn.
Tukero

tukero
afiŝita je 2015-01-03 22:06:15

La araba

Ĉi tiu ŝemida lingvo ne havas nedifinan artikolon, sed difinan.

La difina artikolo estas la prefikso “al”. Ĝi indikas nek genron, nek nombron, nek kazon. Kvankam ĝi estas la sola araba artikolo, ĝi havas almenaŭ 14 alomorfojn, ĉar la fonemo “l” asimiliĝas al la vortkomencoj kun t.n. “sunliteroj”.

La difina artikolo ankaŭ prefiksiĝas al la (postmetata) adjektivo. Inter du substantivoj, ĝi havas genitivan funkcion.
Tukero

tukero
afiŝita je 2015-01-03 22:16:02

La hebrea

La ŝemida hebrea lingvo ne havas nedifinan artikolon. Ĝi havas prefiksitan neŝanĝeblan difinan artikolon “ha”.

Genron, nombron aŭ kazon ĝi ne indikas. Ĝi ankaŭ prefiksiĝas al la (postmetata) adjektivo.

Korektoj kaj precizigoj flanke de denaskaj lingvanoj estus tre bonvenaj.
Tukero

 Aldoni novan mesaĝon

1 ... 4 5 6 7 8 9 10 11 12

Kopirajto © 2001 - 2018 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.

Programado kaj aspektigo
de Studio GAUS.