Novaĵoj
Filmo: Stefan MacGill - Kiel instrui la VERBOjn?
Kategorio: Edukado; Dato: 2010-06-10 09:40:19
Ni informas vin ke ni finpretigis filmeton en kiu Stefan MacGill klarigas kiel utilas instrui la verbojn, por ke la uzo de akuzativo ne estu problemo por la lernantoj. Por plie enprofundiĝi en la temon ni konsilas legi la artikolon Verboj en Esperanto (Manlibro pri instruado de Esperanto, p. 111-112) verkita de Stefan MacGill. La filmo estos parto de la metodika instrumaterialo en la reta trejnkurso ( RITE ).
La materialo spekteblas en nia Ipernity-filmejo .
Reta Instruista Trejnado ĉe Edukado.net
Kategorio: Edukado; Dato: 2010-06-03 20:41:20
Verŝajne unu el la plej grandskalaj projektoj de la retejo estos la reta instruista trejnkurso, kiun ni (pro teknikaj kialoj) lanĉos nur en aprilo 2011 . Ĝi ne celas anstataŭi la jam funkciantajn kelkajn trejnkursojn (kia ekz. okazas en Poznan), sed volas plivastigi la trejnigeblojn al tiuj, kiuj ne havas la rimedojn kaj eblojn por partopreni tiutipajn kursojn. Ni forte pensas pri ne-eŭropanoj, sed ne nur pri ili. La celo de edukako.net lanĉi distancan trejnadon tute kongruis kun la tiudirektaj planoj de ILEI, tial kunigante niajn...
Edukado.net daŭre bezonas vian financan subtenon
Kategorio: Edukado; Dato: 2009-11-19 18:16:11
Estimataj membroj de edukado.net, subtenantoj de la paĝaro
Post la alveno de ĉiuj jarfinaj konteltiroj, ni fine sukcesis kunmeti la financan raporton pri la monkolekta kampanjo, kiun edukado.net lanĉis la 22an de majo 2009, kun la celo ebligi la rekonstruon de la endanĝerigita paĝaro. Kiel ni plurfoje raportis en komunikleteroj kaj daŭre publikigis sur la paĝaro, la kampanjo montriĝis tre sukcesa. Tiom, ke laŭ la promesitaj sumoj foje ni eĉ sentis nin atingintaj la celsumon. Tiu nun, post la kontrolo de la konteltiroj pri la vere ĝiritaj monsumoj, estas ankoraŭ «...