Novaĵoj
ESF nomas novan kunordiganton de universitataj aferoj
Kategorio: Movado; Dato: 2018-03-31 00:19:41
ESF lastatempe anoncis enoficigon de nova kunordiganto de universitataj aferoj kiel posteulo de Asya Pereltsvaig, kiu retiriĝis el tiu posteno fine de 2017.
La nova kunordiganto estos Angela Tellier, el Britio. Ŝi havos respondecon ligi kontaktojn kun universitatanoj kaj aliaj fakuloj kiuj okupiĝas pri Esperanto kaj interlingvistiko ĉu kiel instruantoj ĉu kiel esplorantoj, ne nur en Norda Ameriko sed ankaŭ tra la tuta mondo. La celo de ŝia rolo estos intensigi la kunlaboron sur tiu tereno nacie kaj internacie. Ŝi samtempe rolos kiel kunordiganto de universitata agado por CED.
...
Nederlandaj lernejanoj atendas viajn salutkartojn
Kategorio: Movado; Dato: 2018-03-05 17:01:10
Bonvolu sendi kuraĝigan karton al Esperanto-lernantoj en nederlanda Gimnazio.
Mar-Janne estas nova esperantistino, kiu lernis per Duolingo, lernu.net kaj nuntempe ekzercas sin pere de Ekparolu!
Sed ŝi ne nur lernas, ankaŭ ekinstruis Esperanton en sia gimnazio, en Nimego (Nijmegen, Nederlando.) Ŝiaj lernantoj havas 10-11 jarojn, kaj frekventas transirklason inter la baza kaj la meza lernejo. La 35 lernantoj, tro talentaj por sidi en baza lernejo, sed ne sufiĉe aĝaj por eniri la mezan,...
Varma vintra sesio en Poznano
Kategorio: Movado; Dato: 2018-02-12 01:09:51
Kiel kutime, komence de la jaro (inter la 3 kaj 10a de februaro) okazis la vintra sesio de la Interlingvistikaj Studoj en UAM, Poznano.
Alvenis 14 gestudentoj el 10 landoj (Ĉinio, Koreio, Brazilo, Usono, Turkio, Rusio, Francio, Hispanio, Germanio kaj Pollando).
Post la konsultiĝo kaj ekzamenoj, lunde komenciĝis la kursoj de la dua semestro: Michael Farris prezentis la ĝeneralajn regulojn de morfologio kaj sintakso eluzante la sciojn de la diverslingva partoprenantaro. Lidia Ligęza kaj Tomasz Chmielik enkondukis la studentojn en la duan periodon de esperanta literaturo.
La multkultura...
Partoprenu la 50an, jubilean Sumoon
Kategorio: Movado; Dato: 2018-01-12 14:49:38
Sumoo estas japana tradicia lukto. Hori Jasuo jam de jaroj organizas lego-sumoojn, kiuj fariĝas pli kaj pli popularaj.
Nun, en januaro 2018, inter la 14a kaj 28a okazas la 50a rondo. Ni esprimu nian dankon al Hori Jasuo kaj kleriĝu, aliĝante amase al la legokonkurado.
Ĉiun jaron okazas 6 konkursoj en neparaj monatoj: januaro, marto, majo, julio, septembro...
Komuna Legado okaze de la Tago de la Libro
Kategorio: Movado; Dato: 2017-12-07 19:20:58
En Pollando estas la kutimo ke la tuta popolo en certa preciza tago legas la saman tekston.
Tio donas ian komunan senton, kiu estas pozitiva afero.
Tiu kutimo koncernas la tutan polan popolon. Kial ni ne faru la samon en la tuta Movado?
En nia Movado estas jam diversaj kutimoj kaj agadoj por sugesti, rekomendi legadon al niaj membroj. La Esperanto-Sumoo, kiun ILEI aŭspicias, lanĉita de nia japana kolego...