Novaĵoj
Dutaga intensa Esperanto-Kurso antaŭ UK en Montrealo
Kategorio: Edukado; Dato: 2019-12-21 15:50:07
Intensa Esperanto-preparkurso por la Universala Kongreso de Esperanto.
Katalin kaj Sylvain invitas vin al unika lerno-sperto : Parolu Esperanton en du tagoj!
Kiam? Vendredon, la 31-an de julio, kaj sabaton, la 1-an de aŭgusto. La Universala Kongreso de Esperanto komenciĝos vespere la 1-an de aŭgusto kaj finiĝos tagmeze la 8-an de aŭgusto. Pli ol 60 landoj estos reprezentataj en la kongreso. Partoprenantoj interkomunikiĝos pere...
Edukado.net
Kategorio: Edukado; Dato: 2019-12-15 13:52:52
Per la belega foto pri festokuko, alveninta el la hieraŭa festo dum la studsabato en la urba biblioteko de La Chaux-de-Fonds, nia redakcio deziras al ĉiu belan Zamenhof-tagon kaj al edukado.net belan 18an naskiĝdatrevenon.
En multaj landoj tiu jaraĝo signifas "plenkreskiĝon". En okazo de iu hejmpaĝo fakte 18 jaroj estas "veterana aĝo", kies konsekvenco estas, ke necesas forta modernigo, kiu devos okazi en la sekva jaro.
Se vi deziras kontribui kaj helpi nin kiel eble plej bone moderniĝi bv. viziti la Subtenpaĝon .
Korajn antaŭdankojn kaj...
Kvin novaj virinoj en la Panteono
Kategorio: Edukado; Dato: 2019-12-14 20:18:31
Okaze de la naskiĝtago de edukado.net kaj de la Zamenhof-tago en 2019 nia redakcio 5 personojn enirigas en la Panteonon.
Tri el ili elstaras pro sia instrulaboro ĉe la programo Ekparolu! , la aliajn du ni elstarigas pro ilia longdaŭra instruagado.
La vivresumojn, kiujn la distingitoj mem sendis por la Panteono, vi povas legi, kiam vi klakas al ilia bildo kaj alvenas rekte al ilia prezento ĉe la Panteono.
Ni kore gratulas kaj deziras bonan sanon kaj pluan aktivecon al la novaj...
Forpasis Mila van der Horst-Kolińska
Kategorio: Edukado; Dato: 2019-12-11 10:46:17
Ni informas vin ke la 13an de decembro en maljunuldomo en Hago en sia 93a jaraĝo forpasis konata esperantistino Mila van der Horst-Koli ń ska, la "Patrino de Mazi".
Mila naskiĝis apud Vilno, en tiama Pollando, en 1927. Ŝi esperantistiĝis en 1960 kaj aktivis kiel esperantisto unue en la pola urbo Szczecin. En 1963 ŝi partoprenis sian unuan Universalan Kongreson, interalie por ekkoni Andreon Cseh kaj lian metodon, por kies disvastigo ŝi poste dediĉis sian vivon.
Mila geedziĝis en 1975 kun nederlanda esperantisto Gerard van...
Poznan: Interlingvistika sesio kun instruista trejnado
Kategorio: Edukado; Dato: 2019-09-19 22:13:22
La 7a grupo de interlingvistikaj studentoj atingis sian 3-an jaron en la Universitato Adam Mickiewicz (Poznano, Pollando).
10 partoprenantoj el 9 landoj (Francio, Rusio, Brazilo, Germanio, Usono, Sud-Koreio, Ĉinio, Hispanio kaj Pollando) povis specialiĝi pri instruado aŭ komunikado dum la sesio inter 14-20-a de septembro 2019.
Ĉi-lastan gvidis Ilona Koutny kun temoj pri internacia kaj interkultura komunikado instigante diskutojn en la grupo.
Kontribuis al la...