Novaĵoj

Bonvolu subteni la kilometrojn de Katalin

Kategorio: Edukado; Dato: 2019-07-12 11:13:10

Estimataj membroj de edukado.net  En tiu ĉi mesaĝo mi deziras informi vin pri nia konstruota nova programo, per kiu ni volas instigi niajn membrojn al sana vivmaniero kaj samtempe praktikigi al ili Esperanton. " Kunpaŝado ĉirkaŭ la mondo " havos virtualan karavanon, kiu paŝadas pere de la faritaj kilometroj de la membroj. La karavano vizitas Esperanto-lokojn, klubojn, centrojn kaj individuojn tra la mondo.  La pra-version de la programo ni lanĉos en septembro.  Por kolekti...

Legi pli...

Kunpaŝado ĉirkaŭ la mondo

Kategorio: Edukado; Dato: 2019-06-29 11:27:37

En tiu ĉi novaĵo mi anoncas al vi novan projekton, pri kiu ni komencas labori. Esence ĝi estas kompleksa programo, kadre de kiu ni deziras atingi plurajn celojn, nome: instigi la partoprenantojn je pli sana vivmaniero ekzercigi al ili la lingvon, precipe la komprenon de aŭditaj tekstoj ekkoni lokajn Esperanto-klubojn, kies membrojn ni vizitos virtuale kaj esperas ricevi de ili informojn pri iliaj urbo, vidindaĵoj, lingvoj, kutimoj ktp krei komunumon por kune agadi kaj atingi...

Legi pli...

Sukcesa 8a Tutmonda Ekzamentago

Kategorio: Edukado; Dato: 2019-06-17 19:35:30

Ni kun ĝojo kaj fiero raportas, ke la ekzamentago, kiun ni preparis kun plurmonata laboro, tre bone sukcesis.  Ekzameniĝis en 15 ekzamenlokoj de 11 landoj entute 134 personoj. El inter tiuj lokoj en 7 urboj okazis ankaŭ parolaj sesioj, kiujn ni efektivigis tra skajpo. Entute 28 personoj ekzameniĝis en tiu formo.  La ekzamenoj ĝenerale okazis en speciala ekzamentago, sed ekzemple en Boston kadre de la usona landa kongreso. Ni havis ankaŭ novajn ekzamenlokojn, kiel estis mem Bostono, sed eĉ pli specialan atenton meritas la ekvadora ekzamenevento, kien samideano Rafael Antonio...

Legi pli...

Tri KER-sesioj kun trideko da kandidatoj

Kategorio: Edukado; Dato: 2019-05-10 13:45:20

Komence de majo okazis du KER-ekzamensesioj, ĉi-jare jam la 4a kaj la 5a. En la franca kastelo de Greziljono, post unusemajnaj preparkursoj, okazigitaj kun tri lertaj kaj bonaj instruistoj, trapasis la ekzamenojn 14 personoj, el kiuj 12 ekzameniĝis ankaŭ parole. La lokan organizan kaj gvidan laboron faris Jannick Huet. La parolsesiojn surloke estris Francois Lo Jacomo kaj gvidis el Svislando Mónika Molnár skajpe. La alia ekzameno okazis en la triobla kongreso (Hispana, Andaluzia kaj Fervojista), aranĝita en la sud-hispana urbo Malago. Al la ekzameno...

Legi pli...

Kalio kaj Moskvo estis la unuaj ekzamenlokoj en 2019

Kategorio: Edukado; Dato: 2019-04-07 23:26:27

La 6an kaj 7an de aprilo okazis la unuaj KER-ekzamenoj de la jaro 2019. La pioniraj lokoj estis Kalio en Kolombio kaj Moskvo en Rusio. En ambaŭ lokoj okazis jam ekzamenoj. En Kalio la 4an fojon estis sesio, dum en Moskvo la 9-an fojon. En tiu urbo estis ĝis nun la plej multe da ekzamenoj, sed nun estis nur la dua fojo kiam la rusaj kandidatoj povis trapasi ankaŭ parolan ekzamenon en la ĉefurbo. Kvankam la nombro de la kandidatoj ne estis rekorda, kaj la organizantoj kaj la kandidatoj estis kontentaj pri la ekzameneblo....

Legi pli...

1 ... 12 13 14 15 16 17 18 19 ... 99

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati kaj ESF.