Novaĵoj

Nova retejo de la itala KIREK-kurso

Kategorio: Movado; Dato: 2016-03-29 13:56:04

                          Ni gratulas la italojn, kiuj lanĉis sian novan hejmpaĝon de la reta kursaro KIREK .  KIREK devenas de la akronimo Komputil-Reta Esperanto-Kurso aŭ pli simple Kurso pri Esperanto...

Legi pli...

Forpasis Michel Duc Goninaz

Kategorio: Movado; Dato: 2016-03-26 21:35:26

  Nun venis la malfeliĉiga mesaĝo pri la hodiaŭa forpaso de nia kolego, Profesoro  Michel Duc Goninaz.  Nia movado, la tuta Esperantujo havas grandan perdon.  Por nia Panteono li tiel, tre modeste prezentis sin:  "Michel Duc Goninaz naskita en Parizo en 1933, eklernis Esperanton kiel gimnaziano kaj partoprenis la IJK-on en Versajlo (1949), la UK-on en Parizo (1950) kaj la Ŝvarcan Kabareton "La Tri Koboldoj (1949-56). Studis en École Normale Supérieure de Saint-Cloud kaj en Sorbono (1954-59), en la Ŝtata Moskva Universitato...

Legi pli...

Raporto el Poznan pri la 4a sesio

Kategorio: Movado; Dato: 2016-02-09 17:46:44

Raporto pri la 4a sesio de la Interlingvistikaj Studoj ĉe la Universitato de Adam Mickievicz (UAM) Milda februara vetero akceptis la persistajn partoprenantojn de la 4-a interlingvistika sesio en la poznana universitato. Ne nur komence, en septembro 2014 la grupo estis rekorda, sed ankaŭ nun ĝi estas tia: 17 studentoj (5 el Brazilo, po 3 el Hispanio kaj Pollando kaj po unu el Belgio, Ĉeĥio, Kroatio, Rusio, Serbio kaj Svedio) progresas en siaj studoj pri interlingvistiko kaj esperantologio. Ĉi-jare d-ro Ulrich Lins, aŭtoro de ...

Legi pli...

La lerniloj de Stano Marček kun triona rabato

Kategorio: Movado; Dato: 2016-01-28 10:03:04

Stano Marček  eldonis jam pli ol 100 lernilojn kaj nun por la aĉetantoj li ofertas trionan rabaton kaj senpagan sendadon. La liston de la lerniloj vi povas vidi ĉe  http://www.ipernity.com/blog/stano.marcek/4178610  

Legi pli...

Ni serĉas helpon por la studentoj de Poznan

Kategorio: Movado; Dato: 2016-01-11 13:11:58

Post kelkaj semajnoj, fine de januaro, komenciĝos en Poznan (PL) la 4a sesio de Interlingvistikaj Studoj.  Dekkvino da studentoj pasigas la nunajn semajnojn preparante sin al seriozaj ekzamenoj, verkas eseojn por sukcesi en la kontroloj dum la unuaj tagoj kaj poste ili povos dum tuta semajno ĝui altnivelajn prelegojn de la fakuloj. ( Jen raporto pri la septembra semajno .) La partoprenantoj meritas atenton, laŭdojn kaj ankaŭ financajn subtenojn. La brazilaj partoprenantoj nur por la vojaĝkostoj bezonas elspezi sian monatan salajron aŭ eĉ pli,...

Legi pli...

1 ... 17 18 19 20 21 22 23 24 ... 73

Kopirajto © 2001 - 2025 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati kaj ESF.