Novaĵoj
La 15a Universala Kongreso de edukado.net
Kategorio: Edukado; Dato: 2018-08-19 17:07:46
Edukado.net denove, nun la 15an fojon partoprenis la Universalan Kongreson, ĉi-jare en Lisbono, Portugalio. La kongreso estis relative granda, kompare kun tiuj de la antaŭaj jaroj. Aliĝis preskaŭ 1600 personoj. La kongresejo situis en tereno de universitato, kun agrable vastaj koridoroj por babiladoj, pluraj malmultekostaj manĝejoj kaj kafejoj ene de la konstruaĵoj. La solaj malagrablaĵoj estis, ke en la salonoj ne estis klimatizilo (mi mem spertis agrablan temperaturon nur en la libroserva salonego) kaj la movhandikapaj kaj aĝaj homoj nur kun malfacilaĵoj povis atingi la salonojn en la diversaj niveloj de la konstruaĵoj. Kvankam tute bone...
KER-ekzamenoj serie sekvas unu la aliajn
Kategorio: Edukado; Dato: 2018-08-11 22:40:46
Kiel vi jam legis antaŭe, en junio okazis la 7a tutmonda ekzamentago, al kiu aliĝis 153 personoj el 10 landoj. Fine ekzameniĝis 138 personoj. La korektantoj de la testoj sukcesis rapide fari sian laboron kaj la atestiloj pretis jam en julio. Bedaŭrinde la fina nombro de la sukcesintoj estis nur 105, ĉar entute 33 personoj fiaskis en la ekzamenoj. La dokumentojn de la sukcesintoj en la tutmonda ekzameno, kaj de tiuj, kiuj pli frue ekzameniĝis en Kuritibo kaj en Moskvo, danke al la transporta agado de Stefan MacGill (HU), Katalin Kovats sukcesis disdoni en Madrido, dum la ILEI-kongreso aŭ en Lisbono,...
Premio Deguĉi 2018 al Katalin Kováts
Kategorio: Edukado; Dato: 2018-08-10 16:40:01
Gazetara Komuniko de UEA - N-ro 750 (2018-08-10)
Premio Onisaburo Deguĉi estis starigita en la Jubilea Jaro 1987 per kapitalo donacita de Oomoto. Ĝi celas distingi meritajn agantojn, kiuj longtempe laboris per Esperanto por monda paco kaj homara feliĉo, konforme al la idearo de D-ro Zamenhof kaj la instruoj de Onisaburo Deguchi. Ĝi konsistas el diplomo kaj monsumo de 2000 eŭroj.
Per decido de la Estraro de UEA, Premio Deguĉi de la jaro 2018 estas aljuĝita al: Katalin Kováts ...
ILEI-kongreso en Madrido
Kategorio: Edukado; Dato: 2018-08-08 23:33:34
Kvankam iom malfrue, en la sekvaj tagoj ni raportos sinsekve pri la aranĝoj, kie edukado.net, pere de siaj redaktoro kaj kunlaborantoj faris programkontribuojn kaj reprezentiĝis dum la someraj monatoj. Pro la troaj programoj, laboro kaj la premaj, superhomaj temperaturoj la homfortoj sufiĉis nur por plenumado de la taskoj, kaj ne por ankaŭ raporti pri ili. Ni petas pardonon de ĉiuj legantoj.
Jen nia unua evento post la usona NASK-kursaro, la 51a Kongreso de ILEI en Madrido, Hispanio.
Nia...
Rekorda NASK-o en Usono
Kategorio: Edukado; Dato: 2018-07-13 20:51:14
Inter la 3a kaj la 12a de julio okazis la Nord-Amerika Somera Kursaro (NASK), en la Nord-Karolina urbo Raleigh, en Usono. La kursaron ĉeestis 74 studantoj el diversaj ŝtatoj el Usono kaj el Kanado kaj Kolombio. La studado okazis en 4 studgrupoj. La porkomencantan grupon instruis Thomas Alexander el Usono. La eksterordinaran multnombran kaj laŭnivele larĝan grupon de mezniveluloj gvidis Katalin Kovats el Nederlando. La partoprenintoj de la supernivela kurso dividiĝis je du grupoj, pri literaturaj temoj prelegis Anna Löwestein el Britio kaj pri movadhistoriaj temoj José Antonio...