Novaĵoj
Estu Civita Volontulo en Tuluzo!
Kategorio: Movado; Dato: 2015-09-04 17:09:52
Agadu por Esperanto: estu Civita Volontulo por la Esperanto-Asocio en Tuluzo!
Nia sudfranca asocio serĉas junulon, kiu deziras agadi 8 monatojn por Esperanto en nia urbo, de oktobro 2015 ĝis majo 2016. Povas kandidatiĝi ĉiuj junuloj de 18- ĝis 25-jaraj, el la 31 landoj de la Eŭropa Ekonomia Areo, do, tiuj kiuj loĝas en Eŭrop-Unio, Norvegio aŭ Islando.
Nia asocio kaj ĝia agado
Esperanto-Kultur-Centro estas asocio celanta disvolvi la interkulturajn interŝanĝojn kaj la internacian solidarecon per la lingvo Esperanto. Ni...
AMU Poznanon! - Denove!
Kategorio: Movado; Dato: 2015-08-29 12:52:42
ESF jam de jaroj per stipendioj subtenas la Interlingvistikajn Studojn en la Universitato Adam Mickiewicz en Poznano (Pollando). Pasintjare ESF decidis donaci pli ol antaŭe kaj instigi aliajn homojn fari la samon. Por helpi realigi tion, ESF lanĉas kampanjon “AMU Poznanon”, laŭ kiu la fondaĵo duobligos viajn donacojn al tiu unika programo.
“Amu tiun ĉi universitaton! Ĝi estas unika, ĉar ĝi proponas interlingvistikajn studojn, pri kio ne povas fanfaroni multaj aliaj landoj”, diras la gvidanto de la Interlingvistikaj...
Esperanto-kurso en la urbo, kiu neniam dormas
Kategorio: Movado; Dato: 2015-08-23 09:51:23
Tre nekutima Esperanto-kurso okazis ĉi-jare en Novjorko. 12 elstaraj studentoj de la universitato de la Urbo Novjorko (CUNY), Macaulay Honors College (kie studas la plej elstaraj 0,33% de la studentaro) sekvis 10-tagan rekt-metodan kurson pri Esperanto en majo-junio 2015. La organizanto de la kurso estis Esther Schor: verkisto, poeto, profesoro ĉe la Universitato Princeton kaj ESF-konsilanto, kaj la instruisto – Bill Maxey.
Tiu ĉi iniciato havis tri ĉefajn celojn: trovi manieron interesi kelkajn el la plej elstaraj gejunuloj en Novjorko pri lingvaj aferoj ĉe la sidejo de UN, veki scivolemon pri Esperanto antaŭ la apero...
ILEI havas novan estraron
Kategorio: Movado; Dato: 2015-07-21 16:30:32
Dum la konferenco de la Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj la 20an de julio okazis elekto de la nova estraro.
Laŭ la decido de la Komitato la nombroj de la estraranoj povis esti sep.
La prezidanton, sekretarion kaj la kasiston la komitato elektis aparte, en ĉiu okazo preskaŭ kun unuanima konsento. Ili estas:
Mireille Grosjean , Svislando, prezidanto (reelektita)
Emile Malanda Nianga , Sud-Afriko,...
Alskribiĝu por rete spekti la malfermon de UK en Lillo
Kategorio: Movado; Dato: 2015-06-29 14:52:47