Novaĵoj

Forpasis nia kunlaborinto Nguyen Xuan Thu

Kategorio: Edukado; Dato: 2017-10-18 18:34:16

Ni informas vin pri malĝojiga novaĵo. En Vjetnamio hodiaŭ (la 18an de oktobro 2017) forpasis sinjoro Nguyen Xuan Thu, kiu estis ne nur kunlaborinto de nia retejo edukado.net, sed ankaŭ nia amiko.  Sinjoro Thu estis signifa figuro en la vjetnama Esperanto-movado. Profesie li estis hospitala farmacisto, ĝenerala sekretario de la vjetama Esperanto-Asocio, redaktoro de revuo, aŭtoro de la “Granda Esperanto-Vjetnama Vortaro” (2016), kun 10 652 kapvortoj.  Li kun amo kaj entuziasmo edukis ĉirkaŭ si aron da junaj esperantistoj, kiuj nun aktivas en la movado. En diversaj movadaj pozicioj zorgis ne nur pri...

Legi pli...

Lingvokurso kaj trejnado kadre de ERASMUS+

Kategorio: Edukado; Dato: 2017-10-12 19:40:26

En la lasta semajno de septembro 2017 Katalin Kovats kaj Sylvain Lelarge gvidis unusemajnan programon en la germana urbeto Herzberg-Sieber.  La lingvokurso por komencintoj kaj instruista trejnado por progresantoj estis aranĝita kiel dua ŝtupo de dujara programo ERASMUS+, organizita de Halina Komar, Pollando, kun la partopreno de slovaka kaj germana partneroj. La ĉefa celo de la programo estas trejni Esperanto-aktivulojn, organizontojn de programoj kaj renkontiĝoj, gvidontojn de studgrupoj. La 12-15 partoprenantoj estis je diversaj niveloj, unu el iliaj entreprenitaj celoj estas trapasi KER-ekzamenon en somero 2018.  Direkte al la celoj...

Legi pli...

Kie okazu KER-ekzamenoj en 2018?

Kategorio: Edukado; Dato: 2017-10-11 18:07:19

La Ekzamena Komisiono de UEA nun pretigas sian KER-kalendaron por la jaro 2018.  Krom kelkaj fiksaj kaj regulaj sesioj, kiel tiuj dum la Universala Kongreso kaj dum la Tutmonda Ekzamentago estas ebloj okazigi kelkajn aliajn sesiojn. Organizantoj de landaj kongresoj aŭ aliaj gravaj kaj multnombraj eventoj povas nun peti propran sesion, kondiĉe ke antaŭvideblas almenaŭ 10 kandidatoj.  Se vi havas malpli da ekzameniĝontoj alia eblo estas peti sesion por dato, kiam jam en alia loko estas sesio. Tio signifas, ke eblos partneriĝi kaj samtempe kun aliaj lokoj organizi malgrandan sesion. ...

Legi pli...

Novaj trejnitaj instruistoj el Poznan

Kategorio: Edukado; Dato: 2017-09-29 20:26:40

Kadre de la Interlingvistikaj Studoj en Poznan en la tria jaro de la studoj oni povas specialiĝi pri kelkaj fakoj, inter ili ankaŭ pri metodologio de instruado de Esperanto. Por ke la grupo estu pli granda kaj el la instruado povu profiti pli da personoj ILEI kaj edukado.net kunlaboras kun UAM kiu ebligas al la interesiĝantoj unujaran trejnadon. Tiu programo konsistas el dufojaj unusemajnaj renkontiĝoj en Poznan, en septembro kaj en februaro kaj inter tiuj renkontiĝoj oni rete laboras, studas, solvas testojn kaj taskojn. La metodikan laboron (surbaze de sia kurso RITE) gvidas Katalin...

Legi pli...

Jam 700 sesioj ĉe Ekparolu!

Kategorio: Edukado; Dato: 2017-09-11 11:18:57

10a de septembro 2017 Kadre de nia programo EKPAROLU! ni ĵus okazigis la 700-an parolsesion. En la antaŭa jaro, dum la provperiodo, niaj geonkloj gvidis 150 sesiojn, dum en la jaro 2017 precize 550.  Tio sume estas 700.  Ni fieras pri tiu nombro de lecionoj, sed scias, ke nia laborkapacito estas multe pli granda, ni povus helpi al multoble pli da personoj. Momente estas registritaj 58 geonkloj kaj entute 82 genevoj. El ili finis sian ekzercadon 30 personoj,...

Legi pli...

1 ... 23 24 25 26 27 28 29 30 ... 99

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati kaj ESF.