Novaĵoj

Esperanto fariĝis Nemateria Kulturheredaĵo en Pollando

Kategorio: Movado; Dato: 2014-11-21 11:59:33

                Laŭ informo de Jerzy Walaszek, la prezidanto de la Pola Asocio: Eŭropo-Demokratio-Esperanto la pola ministro por Kulturo kaj Nacia Heredaĵo la 20-an de novembro 2014 lokis Esperanton sur la Polan Liston de Nemateria Kulturheredaĵo. Tio okazis dank’ al iniciato de la pola senatano, profesoro doktoro Edmund Wittbrodt, la prezidanto de la Parlamenta Grupo subtenanta la lingvon Esperanto kaj Kazimierz Krzyżak,...

Legi pli...

Hodiaŭ komenciĝos nova sumoo

Kategorio: Movado; Dato: 2014-11-09 11:08:07

Invito al Esperanto-Sumoo Sumoo estas japana tradicia lukto. Ĉiun jaron okazas 6 konkursoj en neparaj monatoj: januaro, marto, majo, julio, septembro kaj novembro. Unu konkurso daŭros 15 tagojn. Okaze de tiuj konkursoj mi proponas al vi partoprenon en Esperanto-Sumoo. Vizitu nian TTT-ejon por pli detale scii, kio estas nia sumoo: http://www.esperanto-sumoo.strefa.pl/index.html 1. Celo: Legi Esperanto-librojn kun ĝojo 2. Luktmaniero: 1) Elektu libron, kiun vi legos dum tiu konkurso. 2)...

Legi pli...

Memore al Ivo Lapenna

Kategorio: Movado; Dato: 2014-11-06 20:24:04

Ni informas vin pri la lastatempaj aldonaĵoj de nia retejo per kiuj ni honoras la memoron kaj agadon de Profesoro Ivo Lapenna, okaze de lia naskiĝdatreveno kaj la jubilea jaro de la Unesko-rezolucio de 1954. En la Dosierujo ni aperigis tri dokumentojn:  Marija Jerkovic: Por la morala-intelekta integriĝo de la homaro (Festparolado dum la 47a ILEI-konferenco en Montevideo, 2014) Mogens Rude Andersen:  Enketo pri Esperanto - Neforgesebla vespero - dokumentojn...

Legi pli...

26a Eŭropa Renkontiĝo en norda Francio

Kategorio: Movado; Dato: 2014-10-30 10:30:21

    La Eŭropa Rendevuo de Stella okazas dum novembra semajnfino : En 2014 ĝi disvolviĝos de sabato la 15-a ĝis dimanĉo la 16-a de Novembro. Okazos diversgradaj Esperanto-staĝoj kaj distraĵoj en amika etoso.  Inter aliaj Katalin Kovats, redaktoro de edukado.net, gvidos lingvan kurson por helpontoj de la 100-a UK en Lille. Ŝi disdonos ankaŭ KER-atestilojn por la partoprenintoj de la 3a Tutmonda Ekzamensesio de majo.  ...

Legi pli...

Rekorda interesiĝo pri la interlingvistikaj studoj de la Universitato Adam Mickiewicz en Poznano

Kategorio: Movado; Dato: 2014-10-01 15:47:43

            La 20-an de septembro kun 26 aliĝintoj el 14 landoj  (7 el Brazilo, po 3 el Hispanio kaj Pollando, po 2 el Slovakio kaj Svedio, po 1 el Rusio, Kroatio, Irano, Ĉeĥio, Hungario, Nederlando, Belgio, Francio kaj Granda Britio)  restartis la interlingvistikaj studoj de UAM la 6-an fojon ekde 1998...

Legi pli...

1 ... 24 25 26 27 28 29 30 31 ... 73

Kopirajto © 2001 - 2025 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati kaj ESF.