Novaĵoj
Tonkin pri Boulton - en la LIBERAJ STUDOJ
Kategorio: Edukado; Dato: 2014-06-06 07:43:47
Ni informas vin, ke en la sekcio LIBERAJ STUDOJ (ĉe la KLERIGEJO ) aperis nova ero, la prelego de
Humphrey Tonkin: Marjorie Boulton, poeto kore fajra.
Nun eblas kaj spekti la filmitan prelegon kaj legi ankaŭ la tekston. Aldoniĝis ankaŭ testo por helpi vin kontroli la komprenon.
Bonan kleriĝon!
Rekta ligo al la studfako: Esperanto-literaturo kaj kulturo
Du venkintoj sed aliaj premiotoj en RISKO
Kategorio: Edukado; Dato: 2014-06-01 11:38:57
En majo gajnis la ludon du personoj, jam veteranoj en nia reta riskumado.
Valentin Melnikov el Rusio kaj Malcolm Jones el Britio persiste kaj bone ludis denove. Ili tamen ne povas elekti donacon, ĉar en la pasintaj 12 monatoj jam havis tian bonŝancon. Sekve laŭ la regularo la donaco devus transiri al tia persono, laŭ la listo de la koncerna monato, kiu sekvas en la ranglisto sed ankoraŭ neniam ricevis donacon en la ludo. Eŭgeno...
Finiĝis nia Grundtvig-seminario pri Frislando
Kategorio: Edukado; Dato: 2014-05-27 00:21:22
Kiel ni jam raportis nia paĝaro organizis seminarion pri Frislando kaj frisa kulturo kadre de internacia kunlaboro subtenata de la Grundtvig-projekto Tutviva Lernado. La kvartagan programon partoprenis entute 60 personoj de kvar delegacioj, sed kiel ofte okazas en Esperantujo, la partoprenantoj devenis fakte el pli da landoj ol nur Nederlando, Hungario, Germanio kaj Pollando. Estis inter ni ankaŭ meksikano, hispano kaj ankaŭ svedo.
Ĝojige estis vidi, ke pli ol la duono de la ĉeestantoj estis membroj de edukado.net eĉ se multaj el ili formis parton de la gasto-grupoj. ...
Edukado.net gastigos la partoprenantojn de la dua Grundtvig-seminario.
Kategorio: Edukado; Dato: 2014-05-22 21:35:52
La 22an de majo komenciĝis la dua internacia renkontiĝo de la partoprenantoj de la projekto Kiel instrui pri multkultureco de Eŭropo.
Kadre de la projekto, subvenciata de la Eŭropa Unio, kunagadas kvar organizaĵoj: Centro de Interkultura Edukado (CEM) (Pollando – Nowy Sącz), Fondaĵo edukado.net (Nederlando-Hago), Filio de Germana Esperanto-Asocio por Klerigado kaj Kulturo (Germanio-Herzberg am Harz) kaj Kultura Esperanto-Asocio (KEA) (Hungario-Budapeŝto).
La unua renkontiĝo estis en januaro, kiam ni gastis ĉe la pola partnero en Nowy Sącz. Legu pli detale pri tio en la...
Nun komenciĝis la TRIA TUTMONDA EKZAMENTAGO
Kategorio: Edukado; Dato: 2014-05-17 07:27:00
En tiu momento komenciĝis la Tria Tutmonda Ekzameno. Oni ekskribis la testojn en Hago, La Chaux-de-Fonds, Parizo, Arras, Limoĝo, Moskvo, Ĉeboksaro, Osako, Seulo, Tianjin, Zaozhuang. Baldaŭ komenciĝos la parola sesio por kelkaj urboj. Laboros per la reto du komisionoj. Raportoj venos dum la tago… kaj ankaŭ poste…se ni transvivos… :-)
Fotojn ni klopodas publikigi en la koncerna FOTOALBUMO .
...