Novaĵoj
Gravas registri niajn kursojn
Kategorio: Edukado; Dato: 2014-05-09 10:56:44
Ĉu vi konscias pri la graveco de la registrado de viaj kursoj?
Helpe de la kursolisto ni povas pli sukcese pledi por Esperanto, por ĝia enkonduko en la lernejajn sistemojn, por akiro de permeso instrui ĝin, ktp.
En nia KURSEJO estas nun registritaj 28 instituciaj kursoj.
Ĉu vere estas nur tiom da el ili en la mondo?
Registri kursojn eblas ĉe la KURSEJO .
...
Pri kio kaj pri kiuj ni fieras - novaĵoj pri la KER-ekzamenoj
Kategorio: Edukado; Dato: 2014-05-07 23:33:54
En la unua semajnfino de majo 2014 okazis tri paralelaj KER-sesioj en la mondo.
El inter ili la plej multnombra partoprenantaro estis en la franca Greziljono, kie 27 personoj trapasis la ekzamenojn. Krom la 24 francoj ĉeestis du britaj kaj unu rumania kandidato. La alia eŭropa sesio okazis en la hispana urbo RONDA , kie kadre de la Hispana-Andaluzia Kongreso de Esperanto ekzameniĝis 15 personoj , inter ili po unu franca kaj pola esperantistoj. La tria ekzameno estis en la kolombia Kalio...
Nova gajninto en RISKO
Kategorio: Edukado; Dato: 2014-05-01 10:37:37
Finiĝis la 12a ludmonato en RISKO.
Venkis en la ludo delonga, "brila" ludanto, sed la unuan fojon vere sukcesinta grimpi sur la pinton.
Ni gratulas Robert Bogenschneider el Finnlando , kiu elektis kiel donacon la tason de www.lernu.net.
Ni atentigas vin ke estas detala statistika paĝo...
Raporto pri la metodika staĝo en Kvinpetalo
Kategorio: Edukado; Dato: 2014-04-26 13:43:35
Katalin Kovats, redaktoro de www.edukado.net gvidis intensan metodikan seminarion en la kulturcentro KVINPETALO , Francio.
La staĝo okazis inter la 14a kaj 18a de aprilo 2014. Ĝin parte kaj plentempe partoprenis 15 personoj , ĉefe el Francio, sed ankaŭ el Katalunio, Svislando, Germanio kaj Kubo.
Pri la riĉa programo kaj spertoj vi povas legi ilustritan raporton en la Dosierujo , ĉe Metodika staĝo en Kvinpetalo ( 2014) kaj vidi kelkajn el...
Lastaj tagoj por aliĝi al la TUTMONDAJ KER-ekzamenoj
Kategorio: Edukado; Dato: 2014-04-20 14:46:26
Ni informas vin ke bone progresas la preparlaboroj de la 3a Tutmonda Ekzamentago.
Ĝis nun aliĝis 17 urboj el 12 landoj. Momente ni havas 172 kandidatojn.
La 21an de aprilo ni fermis la aliĝeblojn en landoj: Brazilo, Ĉinio, Meksiko, Nikaragvo kaj Rusio, pli poste ni fermis ankaŭ plurajn aliajn sesiojn. Bv. vidi la tabelon. Laŭ la spertoj en tiuj landoj necesas pli da tempo por ke la senditaj testoj alvenu.
En la aliaj landoj la fermo okazos la 27an...