Novaĵoj
La unua KER-sesio en Kanado
Kategorio: Edukado; Dato: 2014-07-08 23:07:29
Ĵus finiĝis en Kanado, en la Universitato de Viktorio (urbo Viktorio) la 44a KER-ekzamensesio.
Ĝi estis aranĝita fine de la 8-taga Nord-Amerika-Somera Kursaro (NASK). La ekzamenon partoprenis entute 9 personoj; 5 usonaj, 4 kanadaj kandidatoj kaj unu studento el Nederlando. Je la nivelo B1 estis 3 ekzameniĝintoj, je B2 unu kaj je C1-nivelo 5 kandidatoj. Ĉiuj trapasis kompleksan ekzamenon, krom la kandidato je B2 nivelo kaj unu el la C1-uloj, nederlanda junulo, kiu nun per parola ekzameno kompletigis sian majan skriban ekzamenon, trapasitan dum la tutmonda sesio en Hago.
Tiu ĉi sesio...
RISKO en junio
Kategorio: Edukado; Dato: 2014-07-01 09:45:16
En junio 2014 gajnis en la ludo Nicole Else el Aŭstralio. Ni vere sincere gratulas ŝin, kiu ekde la komenco ludis ĉiun RISKO-tagon, entute 445 tagojn senĉese.
La donaco de Nicole transiras al Jozefo Németh , el Hungario, ĉar li estas la plej sukcesa ludanto de la monato inter tiuj, kiuj ankoraŭ neniam gajnis donacon.
Estas ankaŭ kelkaj jubileoj en tiu ĉi periodo. Ni kun Mogens ĵus enretigis la 1100-an demandon kaj ne ĉesos ankaŭ estontece pri tiu kolektado. Viaj sugestoj ĉiam estas...
Finiĝis la Tria Tutmonda Ekzamensesio
Kategorio: Edukado; Dato: 2014-06-15 13:07:29
La 14an de junio, per la parola ekzamensesio en la brazila urbo Kuritibo, finiĝis la Tria Tutmonda Ekzamensesio. Kiel ni jam raportis, ĝin partoprenis 17 urboj el 12 landoj, entute kun 164 personoj.
Bonvolu vidi la liston kun detalaj informoj apude. Klakante sur ĝin vi povas transiri al pli detala statistika paĝo.
En kvin lokoj ni okazigis ankaŭ parolajn partojn; Arras, La Chaux-de-Fonds, Limoĝo kaj Tecamac jam pasintjare havis spertojn, dum Kuritibo unuan fojon provis la novteĥnologian manieron. Nun...
Tonkin pri Boulton - en la LIBERAJ STUDOJ
Kategorio: Edukado; Dato: 2014-06-06 07:43:47
Ni informas vin, ke en la sekcio LIBERAJ STUDOJ (ĉe la KLERIGEJO ) aperis nova ero, la prelego de
Humphrey Tonkin: Marjorie Boulton, poeto kore fajra.
Nun eblas kaj spekti la filmitan prelegon kaj legi ankaŭ la tekston. Aldoniĝis ankaŭ testo por helpi vin kontroli la komprenon.
Bonan kleriĝon!
Rekta ligo al la studfako: Esperanto-literaturo kaj kulturo
Du venkintoj sed aliaj premiotoj en RISKO
Kategorio: Edukado; Dato: 2014-06-01 11:38:57
En majo gajnis la ludon du personoj, jam veteranoj en nia reta riskumado.
Valentin Melnikov el Rusio kaj Malcolm Jones el Britio persiste kaj bone ludis denove. Ili tamen ne povas elekti donacon, ĉar en la pasintaj 12 monatoj jam havis tian bonŝancon. Sekve laŭ la regularo la donaco devus transiri al tia persono, laŭ la listo de la koncerna monato, kiu sekvas en la ranglisto sed ankoraŭ neniam ricevis donacon en la ludo. Eŭgeno...


