Novaĵoj

Voĉdonu por la KER-logotipo

Kategorio: Edukado; Dato: 2014-02-20 17:59:35

Finiĝis la konkursperiodo por trovi taŭgan logotipon por la Tutmonda Ekzamentago. Alvenis entute 8 konkursaĵoj kaj ni nun invitas vin, membrojn de edukado.net, helpi decidi kiun ni ekuzu por marki nian tutmondan eventon.  Ni lanĉis voĉdonadon. En komuna paĝo videblos ĉiuj konkursaĵoj kaj sub ĉiu estas numero. Bonvolu do vidi la proponojn en granda formato en la speciala konkurso-paĝo kaj klaki tie al la indikita FORUM-parto. Alveninte al la forumo bv. marki en la listo vian preferon kaj lasi mallongan komenton. La...

Legi pli...

Helpu krei logotipon por la Tutmonda Ekzamentago?

Kategorio: Edukado; Dato: 2014-02-11 18:57:50

Organizante jam la trian Tutmondan Ekzamentagon hodiaŭ mi subite konsciiĝis pri grava manko. Ni ne havas atentokaptan logotipon por tiu evento.  Mi decidis turni min al nia membraro kaj lanĉi kampanjon por ekhavi logotipon.  La alvoko jenas:  La ekzamenkomisiono de UEA kaj edukado.net alvokas ĉiujn kreemulojn por desegni logotipon por la Tutmonda Ekzamentago.  La logo-tipo devus enteni la mallongigon KER, komprenigi, ke temas pri Esperanto kaj respeguli la ideon de tutmondeco, nome, ke en la sama...

Legi pli...

Ekde nun eblas peti organiz-rajton por la 3a Tutmonda Ekzamentago

Kategorio: Edukado; Dato: 2014-02-08 14:00:53

Post la grandaj sukcesoj de la Unua kaj Dua Tutmondaj Ekzamentagoj  la ekzamenkomisiono de UEA decidis denove aranĝi similan tagon en la jaro 2014.  La dato de la 3-a Tutmonda Ekzamentago estas la 17a de majo 2014. Ĝi tamen diferencas iom de la unuaj sesioj. La ĉefa diferenco estas ke nun multaj organizaj paŝoj solvendas tra la reto. Plie denove estos eblo en kelkaj lokoj, kie kaj la modernaj teknikaĵoj kaj kompetentuloj troviĝas, okazigi ankaŭ la parolan parton, por kiu ni uzos skajpon aŭ la servojn de Google...

Legi pli...

Januaraj RISKO-novaĵoj

Kategorio: Edukado; Dato: 2014-02-01 12:19:06

          Ĵus finiĝis la unua lud-monato de la jaro 2014.  En la januara lukto gajnis Paŭlo Moĵajev , kiu jam ankaŭ pasintjare diligente ludis. Gratulojn al li. Li elektis la donacon de UEA, nome la libron Sed homoj kun homoj .  Dume ankaŭ nia tutgajninto de la jaro 2013,   Paweł...

Legi pli...

KER-ekzameno dum la Brazila kongreso

Kategorio: Edukado; Dato: 2014-01-31 23:36:41

En Florianopolo (BR) l a 26an kaj 27an de januaro 2014, dum la 49a Brazila Kongreso de Esperanto, okazis sukcesa KER-sesio.  La kongreso okazis en bela turisma loko, Florianopolo. Partoprenis ĝin ĉ. 250 esperantistoj, el inter ili 10 eksterlandanoj.  Unu el ili, Petra Smidéliusz (hungarino) alvenis el Argentino por gvidi la 39-an KER-ekzamensesion. La aliaj komisianoj estis  Paulo Nascentes kaj Josias Barboza . Kvankam la sesio jam delonge estis anoncita, preskaŭ ĉiuj...

Legi pli...

1 ... 58 59 60 61 62 63 64 65 ... 99

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati kaj ESF.